Đi đến phần nội dung

araba alfabeto

viết bởi Altebrilas, Ngày 05 tháng 11 năm 2010

Tin nhắn: 16

Nội dung: العربية

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 13:22:03 Ngày 05 tháng 11 năm 2010

Saluton!

Cxu iu havas informojn pri la ordo de la literoj en la araba alfabeto. Gxi sxajnas esti la samaj serioj de literoj, kiel en la fenica aux la hebrea alfabeto (a,b,g..d; k,l,m,n...)sed en malsama ordo, kaj proksimigante la literojn kun simila formo.

Demian (Xem thông tin cá nhân) 16:43:28 Ngày 05 tháng 11 năm 2010

Altebrilas:Saluton!

Cxu iu havas informojn pri la ordo de la literoj en la araba alfabeto. Gxi sxajnas esti la samaj serioj de literoj, kiel en la fenica aux la hebrea alfabeto (a,b,g..d; k,l,m,n...)sed en malsama ordo, kaj proksimigante la literojn kun simila formo.
La nova ordo estas:

ا‎ = alifo (a)
ب = beo (b)
ت‎ = teo (t)
ث = te kun tri punktoj (kiel la greka litero θ)
ج = ĝimo (ĝ)
ح = araba h
خ = ĥao (ĥ)
د = dalo (angla D )
ذ‎ = dalo kun punkto (hispana D )
ر = reo (r)
ز = zeo (z)
س = sino (s)
ش = ŝino (ŝ)
ص = araba s
ض = araba d
ط = araba t
ظ = araba z
ع = araba a
غ = araba g
ف = fao (f)
ق = kafo (kiel q)
ك‎ = kafo (k)
ل = lamo (l)
م = mimo (m)
ن = nuno (n)
ه = hao (h)
و = ŭaŭ (o aŭ ŭ aŭ u)
ي = jao (i aŭ j)

La malnova ordo de literoj ne estis tia. Ĝi estis simila al nuntempa hebera lingvo. Sube ĝi estas:

ا‎ = alifo (a)
ب = beo (b)
ج = ĝimo (ĝ)
د = dalo (angla D )
ه = hao (h)
و = ŭaŭ (o aŭ ŭ aŭ u)
ز = zeo (z)
ح = araba h
ط = araba t
ي = jao (i aŭ j)
‎ك‎ = kafo (k)
ل = lamo (l)
م = mimo (m)
ن = nuno (n)
س = sino (s)
ع = araba a
ف = fao (f)
ص = araba s
ق = kafo (kiel q)
ر = reo (r)
ش = ŝino (ŝ)
ت‎ = teo (t)
ث = te kun tri punktoj (kiel la greka litero θ)
خ = ĥao (ĥ)
ذ‎ = dalo kun punkto (hispana D )
ض = araba d
ظ = araba z
غ = araba g

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 23:57:40 Ngày 05 tháng 11 năm 2010

Dankon pro via detala respondo. Nun mi konas la esperantajn nomojn de la literoj.

Per tiu alfabeto oni ne soifas, cxar oni trovas en gxi kafo kaj teo rido.gif

Sed mi havas pli seriozan demandon: kiam kaj kial oni transiris de la malnova alfabeto al la nova?

Amike.

Demian (Xem thông tin cá nhân) 06:19:01 Ngày 06 tháng 11 năm 2010

Altebrilas:
...Sed mi havas pli seriozan demandon: kiam kaj kial oni transiris de la malnova alfabeto al la nova?

Amike.
Kiam?

La arabaj gramatikistoj ŝanĝigis la ordon de la alfabetoj arabaj post la ekapero de la islamismo en la landoj arabaj.

Historiistoj kredas ke la ŝanĝo okazis dum la daŭro de la sekvanta jarcento post la ekapero de la kredo.

Kial?

La kialo estis faciligi la lernado de la lingvo araba.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 23:24:46 Ngày 06 tháng 11 năm 2010

Kio estas stranga, estas ke la kromaj literoj (t.e. tiuj, kiuj ne havas korespondan literon en la fenic-hebrea alfabeto) en la fino de la malnova alfabeto estas en la ordo, kiun ili havas en la nova.

Demian (Xem thông tin cá nhân) 03:38:15 Ngày 07 tháng 11 năm 2010

Altebrilas:Kio estas stranga, estas ke la kromaj literoj (t.e. tiuj, kiuj ne havas korespondan literon en la fenic-hebrea alfabeto) en la fino de la malnova alfabeto estas en la ordo, kiun ili havas en la nova.
Mi ne tute komprenis vian demandon. Kiuj estas la malnovaj literoj, pri kiuj vi paroals?

Ĉu vi parolas pri la ordo de literoj ك‎ (K), ل (L), م (M), ن (N) ?

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 23:13:37 Ngày 07 tháng 11 năm 2010

Mi parolis pri tiuj ses literoj, kiuj estas cxe la fino de la malnova alfabeto.

ث = te kun tri punktoj (kiel la greka litero θ)
خ = ĥao (ĥ)
ذ‎ = dalo kun punkto (hispana D )
ض = araba d
ظ = araba z
غ = araba g

Ili ne havas ekvivalenton en la hebrea alfabeto, kaj estas supozeble faritaj aldonante 1 aux 2 punktojn al ekzistantaj literoj.

Oni povas atendi, ke tiuj literoj estu en la sama ordo kiel la senpunktaj literoj en la sama alfabeto, tiel:

ذ‎ = dalo kun punkto (hispana D )
خ = ĥao (ĥ)
ظ = araba z
غ = araba g
ض = araba d
ث = te kun tri punktoj

Sed ili estas laux la ordo de tiuj en la ALIA kaj POSTA alfabeto.

Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 19:20:04 Ngày 13 tháng 11 năm 2010

Mi parolas iometon da araban lingvon sed ne sukcesas distingi خ de ح. k.t.p.

Demian (Xem thông tin cá nhân) 11:56:10 Ngày 14 tháng 11 năm 2010

Paulinho:Mi parolas iometon da araban lingvon sed ne sukcesas distingi خ de ح. k.t.p.
خ = ĥ
ح = h

la ĥ estas pli malpli kiel la esperanta ĥ sed zorgu pri la araba h .
Se vi trovas gin malfacila, vi povas elparoli gin kiel esperanta h.

Paulinho (Xem thông tin cá nhân) 21:35:33 Ngày 14 tháng 11 năm 2010

Dankon. Tre afabla...

Quay lại