Al la enhavo

fantazia ludo en eo

de hoplo, 2007-majo-05

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-30 06:33:32

hoplo:Mielo, kio signifas:

blablabi?

kaj:

spitaĝo?

Mi ne trovis la vortojn en du vortaroj.
Pardonon ! Mia vortaro estas "blablabi" sed laŭ Reta Vortaro (http://www.reta-vortaro.de/revo/):

"blablai= Abunde, tede babili: la fakuloj fakscie blablaas sendecide [2]; vi blablaas kaj ne atentas, kion mi skribis [3].

Bruo de rapida, abunda parolado: jaroj da neglekto... blabla... krimo-ondo... blabla... respondecas niaj antaŭuloj... bla... [4]."

La spitaĝo estas ekz. periodo,kiam niaj gefiloj estas spitaj. Estas 3 jaraj spitaĝo. Ĉu vi komprenas ?

pastorant (Montri la profilon) 2007-majo-30 08:40:38

Mia stulta hundo ludas la mus-kata ludo per kuranta ĉirkau la domo kun pupo en sia buŝo, dum mia spitaĝa filino blablabaas per telefono.

Mi divenas, ke mi elektas la vortojn?

kanto
ruinigi
krabo
ŝteli

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-30 16:49:14

pastorant:Mia stulta hundo ludas la mus-kata ludo per kuranta ĉirkau la domo kun pupo en sia buŝo, dum mia spitaĝa filino blablabaas per telefono.

Mi divenas, ke mi elektas la vortojn?

kanto
ruinigi
krabo
ŝteli
La krabo ŝtelis muziknotojn de fama kanto kaj iris rapide en la domon kiu tre ruiniĝis.

forgisto
kaprioli
blonda
jupo
zumi

lingvohelpanto_nl (Montri la profilon) 2007-junio-01 10:10:28

Mielo:forgisto (mi supozas ke devas esti forĝisto)
kaprioli
blonda
jupo
zumi
Dum la blonda forĝisto pene provis korekti la randon de la jupo, abelo zumis kaj kapriolis ĉirkaŭ li.

rekomendo
antaŭvidi
bovo
leonido
Franca

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-02 12:23:21

white knight:
white knight:
Julija Vishnjakova:Al mi ŝajnas, ke ni devas elekti 5 vortojn, ĉu ne?
Jes, vi pravas. Sed Pastorant estas ekscitita ke li regis io de Mielo. rido.gif
Pardonu! Mi volis scribi "legis", ne "regis".
Kara Kavaliro, mi ne komprenas pri kio vi parolas. shoko.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-junio-02 12:42:57

Julija Vishnjakova:Ha, linvohelpantoj ankaŭ partoprenas! rideto.gif
Laŭ rekomendo de leonido, bovo iris al aŭguristino, kiu antaŭvidis, ke baldaŭ oni kuiros bongustan francan manĝaĵon de ĝi. malgajo.gif

telepatio
loĝi
matematika
ĉielo
traduki
Kiaj vivodoraj frazoj. rido.gif

La sciencisto - kiu loĝas en mondo de matematiko kaj telepatio - vidis la ĉielon kaj tradukis la veterinformon, ĝi iĝis matematika.

(Tiu estas sencenca tute. rido.gif )

intelektulo
spiti al
grenbrando
heziti
facila

galvis (Montri la profilon) 2007-junio-04 05:00:14

--Senkosta--okulo--Aŭstralio--plekti--aliĝi.

Senkosta kurso en Aŭstralio pri malsanoj de la okuloj klopodis plekti ŝnurojn de solidareco inter la okulistoj kiuj sendis la aliĝilojn.

-monato--letero--ekzameno--pardonu--fakte-

hoplo (Montri la profilon) 2007-junio-04 05:58:33

La ŝnuro de solidareco inter geokulistoj havis kiel ilon de fortigo monatan leteron. Sed pardonu, ke mi parolas tiel malferma: fakte ekde la ideo ke ĉiuj kiuj volas ricevi la monatan leteron devas pasi ekzamenon, la solidareco rompis kaj nun havas denove konkurson inter geokulistoj, kiu estus la plej bona okulisto...

daŭri - pordo - kuniklo - astro - akvo

Belapo (Montri la profilon) 2007-junio-06 11:40:22

hoplo:daŭri - pordo - kuniklo - astro - akvo
La kuniklo vidis la porton de urbo apud la rivero, kiu daŭras la tutan vojon al la montaro en foro. Astroj spegulis si en akvon kaj la aero estis malvarma.

futo
manĝaĵo
arbo
vidi
alko

galvis (Montri la profilon) 2007-junio-19 12:08:44

Saluton :

Esperanto estas la nova lingvo latina de la demokratio

Jen la novaj vortoj :

verda--laboras--kuŝas--feliĉulo--herbo

Reen al la supro