შეტყობინებები: 57
ენა: Esperanto
eurimaco (მომხმარებლის პროფილი) 25 ივნისი, 2011 21:13:30
Kurawiri:Saluton Laĉielen!
Dankon pro via mesaĝo tre leginda. Ankaŭ mi multe interesiĝas pri la religioj de ĉiuj popoloj de la mondo. Mi, eble kiel vi, estas katolika kristano. Tamen mi ne juĝas la aliajn religiajn kredojn, tute male: mi ege kuriozas pri ili kaj emas paroli pri ili.
Vi parolas pri la tradiciaj dioj koreaj (dioj de la arbaro, de la maro, de la montoj, ktp...), eble ni plibone parolu pri "spiritoj". Tion, kion la antikvaj popoloj adoris kiel "diojn" fakte estis "spiritoj". Tion diras Sankta Paŭlo. Bedaŭrinde, ofte tiuj spiritoj estas malbonaj.
Mi ŝatus scii, ĉu en Koreio la kristanoj plu adoras spiritojn kune kun la kristana Dio. Mi scias, ke en la andaj landoj (Peruo, Bolivio, Ekvadoro) la kamparanoj plu adoras la Ter-Patrinon, la Sun-Patron, la tondron kaj aliajn spiritojn de la naturo; tamen ili estas kristanoj kaj iras al preĝejo por preĝi Jesuon. Ili diferencas inter Dion unuaparte kaj la spiritojn aliaparte.
Mi ŝatus plikonversacii pri tiaj temoj kun vi. Se ankaŭ vi tion volas fari, bonvolu retskribi al mi al jena retadreso: vincent.grousset@gmail.com .
Amike!
Kurawiri
laĉielen:Mi estas Katoliko in Koreio surda. Ĝis antaŭ 1,000 jaroj, Ŝamanismo, Budhismo, Taoismo, kaj Konfuceanismo miksiĝas en mia lando. En mia fantazia mondo, kiun mi havis infanaĝe, anĝeloj estis en la ĉielo kaj bodisatvoj estis sur la tero. hodiaŭa tago, Koreanoj (ankaŭ mi) oferfaras al siaj moertintaj prapatroj laŭ Konfuceanismo/Ŝamanismo. (Sed korea katolikismo kun mi ne akceptas ŝamanisman ritaron.)[/CIT
Tan'gun estas la plej unua reĝo de antikva Koreio laŭ malnova legendo. Iu religio kredas Tan'gunon kiel dio subenirita el la ĉielo. Kaj multaj koreanoj pensas ke Tan'gun ne estis legenda sed historia. Vere, li setas simbolo de korea nacionalismo.
Diversaj dioj ekzistis ĉirkaŭ miaj prapatroj. Dioj de arbo, la maro, la monto,la akvo, malsano ktp. Kaj Reĝoj adoris ilin publike dum longa tempo. Iome, viroj kredas malnovajn diojn.
Ultra-nacialistoj kontruas alian eksterlandajn religiojn(ĉefe Kristismo).
Kara samideano,
Laŭ mi la veraj kristanoj nure adoras la veran DIOn. Ĉiuj personoj kiuj adoras multajn diojn, ne estas vere veraj kristanoj. Laŭ la Sankta Biblio, ni devas adori sole la veran DIOn.
Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 26 ივნისი, 2011 01:19:53
michijo:Mi ridas je ĉi tiuj laŭtaj buŝojVi mem estas 'laŭta buŝo' - estas nekredeble, kiel vi kapablas senĉese skribi ĉiajn stultaĵojn.
Estus pli bone, se vi almenaŭ iom pensus antaŭ ol vi sendas viajn komentojn. Tio eble helpus plibonigi kaj la enhavon kaj la lingvan nivelon...
henma (მომხმარებლის პროფილი) 26 ივნისი, 2011 03:22:01
michijo:Ne insultu homojn pro ilia lando!Chainy:Notu loĝlandon: GB. Mi ridas je la nekredebla stultaĵoj el GB.michijo:Mi ridas je ĉi tiuj laŭtaj buŝojVi mem estas 'laŭta buŝo' - estas nekredeble, kiel vi kapablas senĉese skribi ĉiajn stultaĵojn.
Estus pli bone, se vi almenaŭ iom pensus antaŭ ol vi sendas viajn komentojn. Tio eble helpus plibonigi kaj la enhavon kaj la lingvan nivelon...
Nun mi vidas SUPER la bildo, kaj se mi vidas vian nomon mi PLORAS pro la nekredeblaj stultaĵoj, kiujn vi jam skribis
Ĝis,
Daniel.
Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 26 ივნისი, 2011 03:23:58
michijo:?!
Notu loĝlandon: GB. Mi ridas je la nekredebla stultaĵoj el GB.
Tute freneza homo estas Michijo.
henma (მომხმარებლის პროფილი) 26 ივნისი, 2011 03:41:21
michijo:Vi ne komprenas. Chainy estas Rusana loĝanto en Anglujo. Mi jam malamas Britujon, kial la Britujanoj malamas ajn Usonanon. La konservemulo religia viro Chainy el Rusujo estas duobla malbona pro tio, ke li estas la malbona tipo Rusujano kaj loĝas ankaŭ en Anglujo.Vere mi ne komprenas...
Kiel oni povas malami LANDON? Mi povas kompreni (sed ne subteni), ke iu malamas iun alian, aŭ iajn bestojn, sed pecon da tero???
Kaj mi ne pensas ke la britoj (aŭ britujanoj, ne ĉiuj loĝantoj el Britujo estas britoj) malamas usonanojn...
Vi certe havas problemon... Se vi pensas ke ĉiuj el britujanoj malamas vin, tio estas ia paranojo... Vidu kuraciston...
Ĝis,
Daniel.
Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 26 ივნისი, 2011 04:05:45
michijo:Vi ne komprenas. Chainy estas Rusana loĝanto en Anglujo. Mi jam malamas Britujon, kial la Britujanoj malamas ajn Usonanon. La konservemulo religia viro Chainy el Rusujo estas duobla malbona pro tio, ke li estas la malbona tipo Rusujano kaj loĝas ankaŭ en Anglujo.?!?!?
Michijo, vi vere havas viglan imagon!! Kiel vi decidis ke mi estas ruso, kaj eĉ se tio estus prava, kio estus la problemo?
Fakte, mi estas anglo kiu lernis la rusan kaj loĝis tie dum pluraj jaroj. Tre plaĉis al mi mia tempo en Rusio - mi konatiĝis tie kun multe da bonaj homoj.
Nun mi loĝas en Francujo kaj laboras en Luksemburgio. Mi neniam estis en Usono, sed mi certe ne malamas tiun landon!! Fakte, en Moskvo mi konis ankaŭ plurajn usonanojn kaj ni estas bonaj amikoj - en tia grandega ĉefurbo oni povas renkonti homojn el la tuta mondo.
Michijo, vi tro politike rilatas al ĉio kaj tio nebuligas vian pensmanieron. Vi tro rapide formas viajn opiniojn sen pripensado pri ĉiuj faktoj - vi evidente estas tro emociema kaj via imagopovo kondukas vin al tre strangaj konkludoj.
Chainy (მომხმარებლის პროფილი) 26 ივნისი, 2011 04:20:06
michijo:Vi malamas min pro tio, ke mi estas Usono, sed vi ne ŝatas kiam Usonano malamas vin.??!
Vi estas usonano, ne Usono. Kaj mi ne malamas vin aŭ viajn samlandanojn. Ĝuste kial vi tiel pensas, mi tute ne scias. Vi tro uzas tiun vorton 'malami' - vi tro ekstreme pensas pri ĉio!
michijo:Mi neniam revojaĝos Eŭropon.Ĉio ne estas tiel malbona, kredu min.
paulopolo (მომხმარებლის პროფილი) 26 ივნისი, 2011 10:59:12
michijo:Michijo, mia loĝlando estas Pollando kaj mi konsentas kun Chainy en tiu senco ke vi tro trograndigas iujn aferojn, kaj tro multe vi uzas vorto "malamo". Ankaŭ uzante viaj metodojn de argumentado mi povus pruvigi ke ĉiu, eĉ mia kato estas faŝisto, sed en realeco, kredu min ĝi ne estas faŝisto. Kredu min ke multe da homoj ne pensas en kategoroj de ameco kaj malameco, ŝtelistoj,trompistoj... Plie, homoj ne zorgas el kiu lando vi estas, precipe en Eŭropo, precipe Esperantistoj.Chainy:Notu loĝlandon: GB. Mi ridas je la nekredebla stultaĵoj el GB.michijo:Mi ridas je ĉi tiuj laŭtaj buŝojVi mem estas 'laŭta buŝo' - estas nekredeble, kiel vi kapablas senĉese skribi ĉiajn stultaĵojn.
Estus pli bone, se vi almenaŭ iom pensus antaŭ ol vi sendas viajn komentojn. Tio eble helpus plibonigi kaj la enhavon kaj la lingvan nivelon...
Miland (მომხმარებლის პროფილი) 26 ივნისი, 2011 11:05:13
michijo:Mi faris lingvajn korektojn al via mesaĝo supre. Pri la temo:Ĝiŝajnas strangae,kielke vivolas tionsugestas, ke mi atenduskunvenon de "Pensilvaniaj Nederlandanoj". Kial vi ne atendas kunvenon de Hinduoj?
Oni diferencigu kulturajn el religiajn organizojn..
(La respondato forlasis la forumon, do mi forigis la ceteron).
Miland (მომხმარებლის პროფილი) 26 ივნისი, 2011 11:23:25
michijo:Mi jam malamas Britujon, kial la Britujanoj malamas ajn Usonanon.Ne hastu juĝi aliajn. Mi mem ne emas malami vian landon kaj ĝian popolon pro tio, ke ĝiaj civitanoj enhavas amikojn el mia infaneco kaj universitato, kaj kelkajn parencojn.
Krom tio, pripensu viajn motivojn por fariĝi Esperantisto. Ĉu vi ne volis fari amikojn el aliaj landoj? Ĉu vere vi kredas ke insulti aliajn helpos tiun celon? Certe ne. Indas, do, ke vi estu pli zorga pri tio, kion vi skribas.