Al contingut

Pri religiaj kulturoj en aliaj landoj.

de lacxielen, 24 de novembre de 2010

Missatges: 57

Llengua: Esperanto

paulopolo (Mostra el perfil) 26 de juny de 2011 11.38.56

Miland:
michijo:Mi jam malamas Britujon, kial la Britujanoj malamas ajn Usonanon.
Ne hastu juĝi aliajn. Mi mem ne emas malami vian landon kaj ĝian popolon pro tio, ke ĝiaj civitanoj enhavas amikojn el mia infaneco kaj universitato, kaj kelkajn parencojn.

Krom tio, pripensu vian motivojn por fariĝi Esperantisto. Ĉu vi ne volis fari amikojn el aliaj landoj? Ĉu vere vi kredas ke insulti aliajn helpos tiun celon? Certe ne. Indas, do, ke vi estu pli zorga pri tio, kion vi skribas.
Jes, mi tute ne komprenas kiel Esperantisto povas malami, eble malami malameco...

Miland (Mostra el perfil) 26 de juny de 2011 13.03.09

paulopolo:Jes, mi tute ne komprenas kiel Esperantisto povas malami, eble malami malameco...
Tio memorigas min pri simila ŝerco. "Liberalulo" diras: "Mi estas tre tolerema. Mi ne povas toleri netoleremulojn!" rido.gif

Altebrilas (Mostra el perfil) 26 de juny de 2011 16.07.06

Miland:Tio memorigas min pri simila ŝerco. "Liberalulo" diras: "Mi estas tre tolerema. Mi ne povas toleri netoleremulojn!" rido.gif
Ofte ŝercoj kaŝas seriozan problemon.

Oni povas vidi toleremon kiel principo, aŭ kiel valoro.

Se ĝi estus principo, ĝi kondukus al la kontraŭdiro, pri kiu oni ŝercas.

Se ĝi estas nur valoro, oni konstruu socion plejeble libereman(*) kaj tolereman.

(*) liberal ne havas la saman signifon laŭ la landoj. En la angla, ĝi signifas maldekstrulo, en la franca ĝi signifas nun "ano de malmilda kapitalismo". Laŭ PV, la signifo estas proksima de tiu de la angla, sed mi preferas diri "liberema".

AlfRoland (Mostra el perfil) 26 de juny de 2011 16.18.10

michijo:
Miland:
michijo:Mi jam malamas Britujon, kial la Britujanoj malamas ajn Usonanon.
Ne hastu juĝi aliajn. Mi mem ne emas malami vian landon kaj ĝian popolon pro tio, ke ĝiaj civitanoj enhavas amikojn el mia infaneco kaj universitato, kaj kelkajn parencojn.

Krom tio, pripensu viajn motivojn por fariĝi Esperantisto. Ĉu vi ne volis fari amikojn el aliaj landoj? Ĉu vere vi kredas ke insulti aliajn helpos tiun celon? Certe ne. Indas, do, ke vi estu pli zorga pri tio, kion vi skribas.
Mi feliĉe parolas malbonan Esperonton pro tio, ke mi ne estas parolanta la Koloniistan Anglalingvon. Mi diras kiujn mi malamas, sed mi ne uzas la koloniistan Anglalingvon por diri kiujn mi malamas. Tiel mi almenaŭ ne estas imperiisto. rideto.gif

Mi estis loĝanto en Germanujo dum unu jaro, kaj mi loĝis en Istanbulo dum 9 monatoj, kaj mi loĝis en Uzbekujo dum 3 monatoj. kaj mi nun ne plu volas aŭdi eksterlandanojn parolanta Angle. Mi volas la Usonan Imperion fini. Mi ne bezonas Amikojn.

Mi volas Usonon Usonan, Germanujon Germanan, kaj Turkujon Turkan. Mi ne volas Anglalingvon misiistojn ajn plu iranta eksterlanden.

Mi ne volas nafton, kaj mi ne havas aŭton. Mi ne manĝas bananojn aŭ Kokakola, kaj mi ne bezonas eksterlandojn, kaj mi ne volas vin paroli Anglen.
Ĉu ne sufiĉas diri ke vi malamas ĉiujn kaj ĉion!?

Chainy (Mostra el perfil) 26 de juny de 2011 16.49.26

Ne indas diskuti kun Michijo - li agas kiel trolo. Li havas neniajn verajn argumentojn. Kaj tio kion li ja diras estas ofte tre ofenda kaj stulta.

Chainy (Mostra el perfil) 26 de juny de 2011 16.54.19

Estas amuze kiam homo (kiel Michijo) provas konvinki ĉiujn pri siaj ekstremaj kaj aĉaj opinioj, kaj li tute evidente havas nenian regon super siaj propraj emocioj kaj antaŭjuĝoj. rideto.gif

AlfRoland (Mostra el perfil) 26 de juny de 2011 17.01.30

michijo:
AlfRoland:

Ĉu ne sufiĉas diri ke vi malamas ĉiujn kaj ĉion!?
Tempo por via vojaĝo al la Systembolageto!
Ne, mi neniam vizitis tiun ejon. Tamen vi ŝajnas al mi tute ebria!!

Chainy (Mostra el perfil) 26 de juny de 2011 17.01.50

Michijo skribas en maniero simila al tre juna knabo, kiu ankoraŭ ne komprenas multajn aferojn. Estas malfacile kredi ke li havas 32 jarojn! (laŭ lia profilo-paĝo)

Ĉu tio fakte estas bildo de lia pli olda frato?! En la interreta mondo, oni neniam povas esti certa, kun kiu oni parolas!

Miland (Mostra el perfil) 26 de juny de 2011 19.18.50

Ŝajne Michijo ĵus forlasis la forumon. Mi bedaŭras ke li ne emis akcepti iu ajn konsilon. Eble li devos lerni kelkajn aĵojn malfacile*. Adiaŭ al li!

*Trafas miaopinie la anglalingva idiotismo "the hard way". Ĉu estas similaj esprimoj en aliaj lingvoj, kiu signifas "learn the hard way"? Bv. sciigi nin!

darkweasel (Mostra el perfil) 26 de juny de 2011 19.20.50

Miland:*Trafas miaopinie la anglalingva idiotismo "the hard way". Ĉu estas similaj esprimoj en aliaj lingvoj, kiu signifas "learn the hard way"? Bv. sciigi nin!
Germane auf die harte Tour lernen (lerni per la dura vojo). Similas do al la angla.

Tornar a dalt