Vai all’indice

Pri religiaj kulturoj en aliaj landoj.

di lacxielen, 24 novembre 2010

Messaggi: 57

Lingua: Esperanto

lacxielen (Mostra il profilo) 24 novembre 2010 20:11:11

Mi estas Katoliko in Koreio surda. De antaŭ 1,000 jaroj, Ŝamanismo, Budhismo, Taoismo, kaj Konfuceanismo miksiĝas en mia lando. En mia fantazia mondo, kiun mi havis infanaĝe, anĝeloj estis en la ĉielo kaj bodisatvoj estis sur la tero. hodiaŭa tago, Koreanoj (ankaŭ mi) oferfaras al siaj moertintaj prapatroj laŭ Konfuceanismo/Ŝamanismo. (Sed korea katolikismo kun mi ne akceptas ŝamanisman ritaron.)

Tan'gun estas la plej unua reĝo de antikva Koreio laŭ malnova legendo. Iu religio kredas Tan'gunon kiel dio subenirita el la ĉielo. Kaj multaj koreanoj pensas ke Tan'gun ne estis legenda sed historia. Vere, li setas simbolo de korea nacionalismo.

Diversaj dioj ekzistis ĉirkaŭ miaj prapatroj. Dioj de arbo, la maro, la monto,la akvo, malsano ktp. Kaj Reĝoj adoris ilin publike dum longa tempo. Iome, viroj kredas malnovajn diojn.

Ultra-nacialistoj kontruas alian eksterlandajn religiojn(ĉefe Kristismo).

Kurawiri (Mostra il profilo) 24 novembre 2010 20:48:22

Saluton Laĉielen!

Dankon pro via mesaĝo tre leginda. Ankaŭ mi multe interesiĝas pri la religioj de ĉiuj popoloj de la mondo. Mi, eble kiel vi, estas katolika kristano. Tamen mi ne juĝas la aliajn religiajn kredojn, tute male: mi ege kuriozas pri ili kaj emas paroli pri ili.

Vi parolas pri la tradiciaj dioj koreaj (dioj de la arbaro, de la maro, de la montoj, ktp...), eble ni plibone parolu pri "spiritoj". Tion, kion la antikvaj popoloj adoris kiel "diojn" fakte estis "spiritoj". Tion diras Sankta Paŭlo. Bedaŭrinde, ofte tiuj spiritoj estas malbonaj.

Mi ŝatus scii, ĉu en Koreio la kristanoj plu adoras spiritojn kune kun la kristana Dio. Mi scias, ke en la andaj landoj (Peruo, Bolivio, Ekvadoro) la kamparanoj plu adoras la Ter-Patrinon, la Sun-Patron, la tondron kaj aliajn spiritojn de la naturo; tamen ili estas kristanoj kaj iras al preĝejo por preĝi Jesuon. Ili diferencas inter Dion unuaparte kaj la spiritojn aliaparte.

Mi ŝatus plikonversacii pri tiaj temoj kun vi. Se ankaŭ vi tion volas fari, bonvolu retskribi al mi al jena retadreso: vincent.grousset@gmail.com .

Amike!

Kurawiri

laĉielen:Mi estas Katoliko in Koreio surda. Ĝis antaŭ 1,000 jaroj, Ŝamanismo, Budhismo, Taoismo, kaj Konfuceanismo miksiĝas en mia lando. En mia fantazia mondo, kiun mi havis infanaĝe, anĝeloj estis en la ĉielo kaj bodisatvoj estis sur la tero. hodiaŭa tago, Koreanoj (ankaŭ mi) oferfaras al siaj moertintaj prapatroj laŭ Konfuceanismo/Ŝamanismo. (Sed korea katolikismo kun mi ne akceptas ŝamanisman ritaron.)

Tan'gun estas la plej unua reĝo de antikva Koreio laŭ malnova legendo. Iu religio kredas Tan'gunon kiel dio subenirita el la ĉielo. Kaj multaj koreanoj pensas ke Tan'gun ne estis legenda sed historia. Vere, li setas simbolo de korea nacionalismo.

Diversaj dioj ekzistis ĉirkaŭ miaj prapatroj. Dioj de arbo, la maro, la monto,la akvo, malsano ktp. Kaj Reĝoj adoris ilin publike dum longa tempo. Iome, viroj kredas malnovajn diojn.

Ultra-nacialistoj kontruas alian eksterlandajn religiojn(ĉefe Kristismo).

palaman (Mostra il profilo) 25 novembre 2010 19:52:54

laĉielen:Ultra-nacialistoj kontruas alian eksterlandajn religiojn(ĉefe Kristismo).
Kial ili plej kontraŭas ĝuste Kristismon?
Kiel ili taksas ateismon?

dobri (Mostra il profilo) 25 novembre 2010 20:01:39

palaman:Kial ili plej kontraŭas ĝuste Kristismon?
Kiel ili taksas ateismon?
Ĉar la ateismo estas scienca opinio.
Kaj kristanismon oni plej multe atakas, ĉar ĝi estas la plej disvastigita religio en Eŭropo. Ne konvenas ataki ekzemple ŝamanismon, kiu praktike ne ekzistas en evoluintaj landoj.

palaman (Mostra il profilo) 25 novembre 2010 20:10:48

Rusio estas multnacia ŝtato, tial tie loĝas homoj, kiuj apartenas al tute diversaj relligioj.
Mi persone konas unu efektivan ŝamaniston, mi amikas kun unu budaisto, mi konas mutajn islamanojn, kelkajn katolikojn, mi konis unu efektivan hinduon kaj multaj kvazaŭhinduoj, kiujn fakte simple allogas filozofio de hinduismo.
Mi mem estas ortodoksa kristano. Ortodoksismo estas iom simila al katolikismo, sed estas kejkaj difirencoj.
Krom tio mi konas protestantojn kaj pentekostuloj.
Krom tio mi konas magiistojn - tio fakte estas ankaŭ religio, tre aparta.
Unuvorte, al mi ŝajnas ke mi konas preskaŭ ĉiun religion de la mondo...
Sed eble mi eraras, ĉu? Eble ekzistas aliaj religioj krome, ĉu ne?

palaman (Mostra il profilo) 25 novembre 2010 20:42:41

palaman:Kiel ili taksas ateismon?
dobri:Ĉar la ateismo estas scienca opinio.
Ĉu? Ĉu ne estas scienculoj kredantaj? Ĉu ĉiu ateisto estas scienculo?
Kiusence ĝi estas "scieca opinio".
Eble, vi celis diri "oni traktas ateismon kiel scienca opinio"...
Kial ili plej kontraŭas ĝuste Kristismon?
kristanismon oni plej multe atakas, ĉar ĝi estas la plej disvastigita religio en Eŭropo. Ne konvenas ataki ekzemple ŝamanismon, kiu praktike ne ekzistas en evoluintaj landoj.
Nu, tiuokaze ili devas plej ataki sciencon, ĉar ĝi estas plej Eŭropa kreaĵo.

zan (Mostra il profilo) 25 novembre 2010 23:43:33

palaman:Nu, tiuokaze ili devas plej ataki sciencon, ĉar ĝi estas plej Eŭropa kreaĵo.
Vi tro fieras pri eŭropo. La scienco naskiĝis ne nur en eŭropo. Sen helpo de malnova islama kulturo ne ekzistus eŭropa scienco. Tiom estis barbaroj la mezepokaj eŭropanoj. Kaj en la moderna tempo ankaŭ neeŭropanoj kontribuas al scienco. Krome verŝajne neeŭropanoj havas aliajn sciojn, kiujn eŭropanoj ankoraŭ ne scias. Oni ne povas nei, ke tiaj scioj estontece ege kontribuos al nuna "scienco".--Scienco estas havaĵo de ĉiuj homoj en la mondo.

zan (Mostra il profilo) 26 novembre 2010 00:10:40

Kurawiri:Vi parolas pri la tradiciaj dioj koreaj (dioj de la arbaro, de la maro, de la montoj, ktp...), eble ni plibone parolu pri "spiritoj". Tion, kion la antikvaj popoloj adoris kiel "diojn" fakte estis "spiritoj". Tion diras Sankta Paŭlo. Bedaŭrinde, ofte tiuj spiritoj estas malbonaj.
Mi preferas la vorton "dioj" ol "spiritoj". Ĉar por mi dioj estas dioj, kaj 'ununura Dio' estas unu el dioj. Ankaŭ en japanio troviĝas dioj de la arbaro, de la maro, de la montoj. Laŭ mia imago ili ne havas homajn figurojn. Aliaj dioj en japanio havas homan aŭ duonhoman figuron kun karaktero. Aŭ iuj estas tute bestoj. Ĉiuj estas dioj. Ili ne estas malbonaj. Sed ili ne ĉiam estas utilaj por homoj. Mi opinias, ke tia rilato inter homoj kaj dioj estas interesa.

Verdire mi ne kredas ekziston de dioj(kompreneble ankaŭ Dio). Mi supozas ke dioj ne ekzistas, sed samtempe volas ke dioj ekzistu. Do dioj vivas en homaj koroj. Tio estas alloga kreaĵo de homoj.

palaman (Mostra il profilo) 26 novembre 2010 16:12:11

zan:
palaman:Nu, tiuokaze ili devas plej ataki sciencon, ĉar ĝi estas plej Eŭropa kreaĵo.
Vi tro fieras pri eŭropo. La scienco naskiĝis ne nur en Eŭropo.
Ne, kara! vi miskomprenis min.
Dirante "plej Eŭropa" mi celis ne ke scienco estas plejparte Eŭropa, sed ke Eŭropo estas nun plej parte scienca.
Kristismo nun tute ne estas cefa filozofio de eŭropanoj. Scienco estas ilia nuna religio. Scienco mem ne estas religio, sed oni ĝin igis religio por anstataŭi kristismon.
Koncerne de mi, mi eĉ dubas, ĉu mi estas eŭropano aŭ aziano. Mi naskiĝis en Uralo, apud plej malproksima limo de Eŭropa. Multaj Eŭropanoj opinias, Uralo tute ne estas Eŭropo, sed Azio.
Sen helpo de malnova islama kulturo ne ekzistus eŭropa scienco. Tiom estis barbaroj la mezepokaj eŭropanoj.
Vi prave diras pri la Oksidenta Eŭropo, sed neprave pri la Orienta. Mezepoko estas epoko de Bizancio. Tio estis grandega kaj kulturega imperio, kiu estis detruita de la Oksidentaj homoj rezulte de 4a krucmilito. Tial la Oksidentaj historiistoj ne ŝatas rememori Bizancion.
Sed fakte Bizancio estas multe pli grava por la nuna Eŭropo ol la islama kulturo.
Oni ne ŝatas paroli pri tio, sed fakte Roma Imperio estis detruita en 1204 jaro, dum 4a krucmilito.
Mi bone scias tion, ĉar mi apartenas al Bizanca kristismo, do por mi krucmilitoj estis tiom malbono kiom por islamanoj.
Nia antikva civilazacio estis detruita kune kun sia scienco, riĉeco kaj kulturo. Kaj plu, oni eĉ penas forgesi nin, kvazaŭ ni neniam ekzistis. Kvazaŭ mezepoko ĉie estis epoko de barbareco. Tio estas eĉ ne intenca mensogo, sed simpla silentado pri la afero.
Ĉiu, kiu ajn volus, povas facile ekkoni Bizancion. Neniu kaŝas ĝin. Sed ĉiuj silentas pri ni, kvazaŭ ni neniam ekzistis. Nia civilizacio mortas.
Sed ĝia religio restis viva! Mia Ortodoksismo estas viva restaĵo de grandega Bizancio.

palaman (Mostra il profilo) 26 novembre 2010 16:26:24

zan:dioj estas dioj, kaj 'ununura Dio' estas unu el dioj. Ankaŭ en japanio troviĝas dioj de la arbaro, de la maro, de la montoj. Laŭ mia imago ili ne havas homajn figurojn.
Eble, vi scias, ke unusola Dio havas nenian figuron. Li estas eĉ neimagebla, do neniu povas prezenti Lin.
Eble, vi scias ke la homa figuro en kristanaj preĝejoj prezentas Kriston ne laŭ Dia naturo, sed laŭ homa naturo. Dia naturo neniam prezentitas en normala kristismo.
Do, ekzitas grava kaŭzo por ankaŭ NOMI neimageblan unusolan Dion alimaniere ol ordinarajn diojn.

Torna all’inizio