Al la enhavo

Kion vi opinias pri Vikilikso?

de Eddycgn, 2010-novembro-28

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-novembro-28 18:37:45

Kion vi opinias pri Vikilikso?
Ĉu estas bona afero ke la tuta mondo ekscias la sekretojn de la regadoj?

Bonvolu komenti

vincas (Montri la profilon) 2010-novembro-28 19:01:47

Ĉu Vikilikso ankaŭ publikas dokumentoj pri krimoj de Vladimir Putin en Ĉeĉenio?

maratonisto (Montri la profilon) 2010-novembro-28 19:58:42

Kio estas Vikilikso?
Pardonu min por mia malinformiteco.

maratonisto (Montri la profilon) 2010-novembro-28 20:00:31

vincas:Ĉu Vikilikso ankaŭ publikas dokumentoj pri krimoj de Vladimir Putin en Ĉeĉenio?
Kaj pri krimoj de Barak Obama en Irako kaj Afganistano.

vincas (Montri la profilon) 2010-novembro-28 20:32:31

maratonisto:
vincas:Ĉu Vikilikso ankaŭ publikas dokumentoj pri krimoj de Vladimir Putin en Ĉeĉenio?
Kaj pri krimoj de Barak Obama en Irako kaj Afganistano.
Do, kial li gajnis Nobel premion de paco?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-novembro-28 21:05:57

maratonisto:Kio estas Vikilikso?
Pardonu min por mia malinformiteco.
Tio estas "Wikileaks", paĝaro kiu malkovras cent milojn da usonaj sekretaj dokumentoj.
Ĉiuj gazetaroj en la reto estas plena po interesaj informoj. Legu francajn, germanajn, hispanajn, anglajn ĵurnalojn kaj vi ricevos ideon.
Tio rilatas al la tuta usona politiko en la mondo, Eŭropo, Azio, Afriko, ktp.

Sunjo (Montri la profilon) 2010-novembro-28 22:37:04

Mi ne povas diri, ĉu tio estas bona aŭ malbona afero. Estas almenaŭ tre interesa afero, laŭ mia opinio, kaj eble ankaŭ danĝera.

Ŝajnas, ke iu(j) ankaŭ atakis wikileaks (laŭ informado de wikileaks sur twitter per "denial of service"-atako) pro tio

maratonisto (Montri la profilon) 2010-novembro-28 23:34:39

vincas:
maratonisto:
vincas:Ĉu Vikilikso ankaŭ publikas dokumentoj pri krimoj de Vladimir Putin en Ĉeĉenio?
Kaj pri krimoj de Barak Obama en Irako kaj Afganistano.
Do, kial li gajnis Nobel premion de paco?
Do, por kio li gajnis premion de Nobel? Neniu komprenas tion.
Ĉu Vi konas krimojn de Putin en Ĉeĉenio? Ĉu Vi pensas, ke la ĉeĉenaj teroristoj estas anĝeloj?

zan (Montri la profilon) 2010-novembro-29 09:18:18

Mi opinias, ke registaroj ĉiam kaŝas malavantaĝon por si. Ni regatoj ne povas ekscii kion ni volas scii. Do mi opinias Vikilikson bona. Sed eble al tiaj aferoj povas ligiĝi ankaŭ mensogoj. Kiel distingi la veron de mensogoj? Plie tiaj aferoj povas enhavi privatajn informojn, ekzemple loĝ-adreso, foto, nomoj de familianoj. Ne estas tiuj, kiuj minacas civitanojn per ĝi?

mihxil (Montri la profilon) 2010-novembro-29 09:19:56

vincas:Do, kial li gajnis Nobel premion de paco?
Al mi ŝajnas ke tio precipe estis malpremio por lia antaŭulo.

Reen al la supro