본문으로

Kion vi opinias pri Vikilikso?

글쓴이: Eddycgn, 2010년 11월 28일

글: 38

언어: Esperanto

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 11월 28일 오후 6:37:45

Kion vi opinias pri Vikilikso?
Ĉu estas bona afero ke la tuta mondo ekscias la sekretojn de la regadoj?

Bonvolu komenti

vincas (프로필 보기) 2010년 11월 28일 오후 7:01:47

Ĉu Vikilikso ankaŭ publikas dokumentoj pri krimoj de Vladimir Putin en Ĉeĉenio?

maratonisto (프로필 보기) 2010년 11월 28일 오후 7:58:42

Kio estas Vikilikso?
Pardonu min por mia malinformiteco.

maratonisto (프로필 보기) 2010년 11월 28일 오후 8:00:31

vincas:Ĉu Vikilikso ankaŭ publikas dokumentoj pri krimoj de Vladimir Putin en Ĉeĉenio?
Kaj pri krimoj de Barak Obama en Irako kaj Afganistano.

vincas (프로필 보기) 2010년 11월 28일 오후 8:32:31

maratonisto:
vincas:Ĉu Vikilikso ankaŭ publikas dokumentoj pri krimoj de Vladimir Putin en Ĉeĉenio?
Kaj pri krimoj de Barak Obama en Irako kaj Afganistano.
Do, kial li gajnis Nobel premion de paco?

Eddycgn (프로필 보기) 2010년 11월 28일 오후 9:05:57

maratonisto:Kio estas Vikilikso?
Pardonu min por mia malinformiteco.
Tio estas "Wikileaks", paĝaro kiu malkovras cent milojn da usonaj sekretaj dokumentoj.
Ĉiuj gazetaroj en la reto estas plena po interesaj informoj. Legu francajn, germanajn, hispanajn, anglajn ĵurnalojn kaj vi ricevos ideon.
Tio rilatas al la tuta usona politiko en la mondo, Eŭropo, Azio, Afriko, ktp.

Sunjo (프로필 보기) 2010년 11월 28일 오후 10:37:04

Mi ne povas diri, ĉu tio estas bona aŭ malbona afero. Estas almenaŭ tre interesa afero, laŭ mia opinio, kaj eble ankaŭ danĝera.

Ŝajnas, ke iu(j) ankaŭ atakis wikileaks (laŭ informado de wikileaks sur twitter per "denial of service"-atako) pro tio

maratonisto (프로필 보기) 2010년 11월 28일 오후 11:34:39

vincas:
maratonisto:
vincas:Ĉu Vikilikso ankaŭ publikas dokumentoj pri krimoj de Vladimir Putin en Ĉeĉenio?
Kaj pri krimoj de Barak Obama en Irako kaj Afganistano.
Do, kial li gajnis Nobel premion de paco?
Do, por kio li gajnis premion de Nobel? Neniu komprenas tion.
Ĉu Vi konas krimojn de Putin en Ĉeĉenio? Ĉu Vi pensas, ke la ĉeĉenaj teroristoj estas anĝeloj?

zan (프로필 보기) 2010년 11월 29일 오전 9:18:18

Mi opinias, ke registaroj ĉiam kaŝas malavantaĝon por si. Ni regatoj ne povas ekscii kion ni volas scii. Do mi opinias Vikilikson bona. Sed eble al tiaj aferoj povas ligiĝi ankaŭ mensogoj. Kiel distingi la veron de mensogoj? Plie tiaj aferoj povas enhavi privatajn informojn, ekzemple loĝ-adreso, foto, nomoj de familianoj. Ne estas tiuj, kiuj minacas civitanojn per ĝi?

mihxil (프로필 보기) 2010년 11월 29일 오전 9:19:56

vincas:Do, kial li gajnis Nobel premion de paco?
Al mi ŝajnas ke tio precipe estis malpremio por lia antaŭulo.

다시 위로