Al la enhavo

Kion vi opinias pri Vikilikso?

de Eddycgn, 2010-novembro-28

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-decembro-01 00:06:03

maratonisto:
Ĉu Vi konas krimojn de Putin en Ĉeĉenio? Ĉu Vi pensas, ke la ĉeĉenaj teroristoj estas anĝeloj?
Eble.

Post malvenko de Moskvo en la unua ĉeĉenia milito, ili komprenis ke necesas montri en ĉiuj televidkanaloj ke ĉeĉenoj estas ne batalantoj por sia sendependeco, sed male, aĉaj teroristoj (por ke ili ne havu subtenon de simplaj loĝantoj). Kaj dank' al tio Moskvo venkis la duan ĉeĉenian militon.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-decembro-01 00:26:05

maratonisto:Irako
Milito en Irako - tio estas granda eraro de Usono. Nun se Usono denove ekvolos militi, ĉiuj ne tre kredos al argumentoj de Usono.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-decembro-01 00:29:59

Sekretoj iras en pasinteco.

Kiujn sekretojn povas havi ekz. Moldavio?

Ĉu eblas fari ion grandan kaj malbonan (ekz. milito en Irako) kaj ke neniu pri tio eksciu?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-01 11:58:44

Andreo Jankovskij:Sekretoj iras en pasinteco.

Kiujn sekretojn povas havi ekz. Moldavio?

Ĉu eblas fari ion grandan kaj malbonan (ekz. milito en Irako) kaj ke neniu pri tio eksciu?
Moldavio ne havas sekretojn, mi pensas. La Usono, kaj eble Israelo, spionas la tutan mondon, ekz per Echelono kaj similaj metodoj.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-decembro-01 13:09:17

Do, eble ni ĉiuj spionu unu kontraŭ la alia.
Tre interesa okupo por homaro ridulo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-decembro-01 13:19:18

Andreo Jankovskij:Do, eble ni ĉiuj spionu unu kontraŭ la alia.
Tre interesa okupo por homaro ridulo.gif
En interreto, ĉiuj malsupruloj jam estas spionataj. En francio, du laboristoj estis eĉ maldungitaj pro tio ke ili estis dirintaj malbonon de sia estro en privata babilado en facebook.

Ke tio povas ankaŭ okazi al supruloj verŝajne ne ĉagrenigis multajn (krom tiuj supruloj, kompreneble).

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2010-decembro-01 13:26:29

Ni laboru kun informo.

Ni faru pli bonan mondon (kaj okupiĝu pri tio ĉiutage).

EdRobertson (Montri la profilon) 2010-decembro-02 10:50:55

Mi ne scias kial fadeno pri Wikileaks (bv. konservi la originalan literumadon, por ke homoj rekonu pri kio ni parolas, kaj povas mem serĉi informon) subite fariĝis fadeno pri Ĉeĉenio. Mi ne vidis multon "likitan" pri Ĉeĉenio. Mi vidis trivialan klaĉon pri dagestana geedziĝo : http://www.guardian.co.uk/world/us-embassy-cables-... kaj estas longa, sed sufiĉe surfaca analizo pri Ĉeĉenio http://www.guardian.co.uk/world/us-embassy-cables-... , kiu kompreneble karakterizas la usonan aliron pri ĉio en kion la usona registaro enmiksas.

La faktoj pri Ĉeĉenio estas bone konataj sen Wikileaks: a) ambaŭ flankoj faris malbonaĵojn en la milito tie; b) Ĉeĉenio estis dum iom da tempo post la disfalo de Sovetio sendependa; kaj c) kaj la carisma rusa registaro, kaj la soveta sub Stalin historie faris tie malbonaĵojn kiuj kontribuas al la nuna kaĉo.

Estas multaj aliaj likaĵoj pri aliaj landoj kiuj estas interesaj. Sed la ĉefa interesaĵo por mi estas, ke la usona registaro tiom interesas pri malsindonema enmiksado en la politikon de aliaj landoj. Kaj sen alporti bonan rezulton por la enloĝantoj de aŭ tiuj landoj, aŭ por Usono mem.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-04 12:40:39

Se mi pensas kiel Bush mensogis pri la iraka milito, mi opinias ke pli malpli ĉiuj registaroj mensogas, kaj Assange estas heroo...
Do baldaŭ li estos en malliberejo.

vincas (Montri la profilon) 2010-decembro-05 15:30:24

> Se mi pensas kiel Bush mensogis pri la iraka milito, mi opinias ke pli malpli ĉiuj registaroj mensogas

Vi pravas.

> Assange estas heroo...

Mi dubas.

>Do baldaŭ li estos en malliberejo.

Jes.

Reen al la supro