Поруке: 38
Језик: Esperanto
Andreo Jankovskij (Погледати профил) 01. децембар 2010. 00.06.03
maratonisto:Eble.
Ĉu Vi konas krimojn de Putin en Ĉeĉenio? Ĉu Vi pensas, ke la ĉeĉenaj teroristoj estas anĝeloj?
Post malvenko de Moskvo en la unua ĉeĉenia milito, ili komprenis ke necesas montri en ĉiuj televidkanaloj ke ĉeĉenoj estas ne batalantoj por sia sendependeco, sed male, aĉaj teroristoj (por ke ili ne havu subtenon de simplaj loĝantoj). Kaj dank' al tio Moskvo venkis la duan ĉeĉenian militon.
Andreo Jankovskij (Погледати профил) 01. децембар 2010. 00.26.05
maratonisto:IrakoMilito en Irako - tio estas granda eraro de Usono. Nun se Usono denove ekvolos militi, ĉiuj ne tre kredos al argumentoj de Usono.
Andreo Jankovskij (Погледати профил) 01. децембар 2010. 00.29.59
Kiujn sekretojn povas havi ekz. Moldavio?
Ĉu eblas fari ion grandan kaj malbonan (ekz. milito en Irako) kaj ke neniu pri tio eksciu?
Eddycgn (Погледати профил) 01. децембар 2010. 11.58.44
Andreo Jankovskij:Sekretoj iras en pasinteco.Moldavio ne havas sekretojn, mi pensas. La Usono, kaj eble Israelo, spionas la tutan mondon, ekz per Echelono kaj similaj metodoj.
Kiujn sekretojn povas havi ekz. Moldavio?
Ĉu eblas fari ion grandan kaj malbonan (ekz. milito en Irako) kaj ke neniu pri tio eksciu?
Andreo Jankovskij (Погледати профил) 01. децембар 2010. 13.09.17
Tre interesa okupo por homaro
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Altebrilas (Погледати профил) 01. децембар 2010. 13.19.18
Andreo Jankovskij:Do, eble ni ĉiuj spionu unu kontraŭ la alia.En interreto, ĉiuj malsupruloj jam estas spionataj. En francio, du laboristoj estis eĉ maldungitaj pro tio ke ili estis dirintaj malbonon de sia estro en privata babilado en facebook.
Tre interesa okupo por homaro
Ke tio povas ankaŭ okazi al supruloj verŝajne ne ĉagrenigis multajn (krom tiuj supruloj, kompreneble).
Andreo Jankovskij (Погледати профил) 01. децембар 2010. 13.26.29
Ni faru pli bonan mondon (kaj okupiĝu pri tio ĉiutage).
EdRobertson (Погледати профил) 02. децембар 2010. 10.50.55
La faktoj pri Ĉeĉenio estas bone konataj sen Wikileaks: a) ambaŭ flankoj faris malbonaĵojn en la milito tie; b) Ĉeĉenio estis dum iom da tempo post la disfalo de Sovetio sendependa; kaj c) kaj la carisma rusa registaro, kaj la soveta sub Stalin historie faris tie malbonaĵojn kiuj kontribuas al la nuna kaĉo.
Estas multaj aliaj likaĵoj pri aliaj landoj kiuj estas interesaj. Sed la ĉefa interesaĵo por mi estas, ke la usona registaro tiom interesas pri malsindonema enmiksado en la politikon de aliaj landoj. Kaj sen alporti bonan rezulton por la enloĝantoj de aŭ tiuj landoj, aŭ por Usono mem.
Eddycgn (Погледати профил) 04. децембар 2010. 12.40.39
Do baldaŭ li estos en malliberejo.
vincas (Погледати профил) 05. децембар 2010. 15.30.24
Vi pravas.
> Assange estas heroo...
Mi dubas.
>Do baldaŭ li estos en malliberejo.
Jes.