Aller au contenu

Kion vi opinias pri Vikilikso?

de Eddycgn, 28 novembre 2010

Messages : 38

Langue: Esperanto

Andreo Jankovskij (Voir le profil) 5 décembre 2010 16:26:15

vincas:> Se mi pensas kiel Bush mensogis pri la iraka milito, mi opinias ke pli malpli ĉiuj registaroj mensogas
Vi pravas.
Do, ni vere devas kontroli registraro(j)n.
Por ke ili ne faru ion malbonan kaj ne mensogu.
> Assange estas heroo...
Mi dubas.

>Do baldaŭ li estos en malliberejo.
Jes.
Estonteco estas multvarianta ridulo.gif

Ĉu li povas fariĝi kaj heroo kaj prizonulo samtempe?

Eddycgn (Voir le profil) 7 décembre 2010 14:38:28

Kiu estis ĉe la naskigo de Jesuo?
Josefo, Maria kaj Julian Assange.

El:
www.tagesschau.de/schlusslicht/krippenfigur100.html

sal.gif

nikko (Voir le profil) 7 décembre 2010 15:24:02

Mi ne komprenas, kial oni kredu al vikilikso? Nur ĉar tiuj uloj proklamis sian sendependecon? Kian misinformon ili povas publikigi, se homoj anticipe perceptas ilin kiel liberemulojn! Laŭ kutimo homoj emas supertaksi la aferon, kiu donis ankoraŭ nenian rezulton. Samkiel estis pri Obamo. Ĉiuj fanfaronispri escepteco de tiu homo, graveco, kaj venontaj ŝanĝigoj, sed nenio okazis. Histerio vanis entute... Vikilikso estas skandaliga, tamen oni festas fantoman sukceson. Denove...

Eddycgn (Voir le profil) 7 décembre 2010 18:38:05

nikko:Mi ne komprenas, kial oni kredu al vikilikso?
Vikilikso montris al la tuta mondo ke pli malpli ĉiuj registaroj mensogas al la homoj.

Kiu timas la veron? Kiu timas la veron?
La mensogulo, la mensogulo!

nikko (Voir le profil) 8 décembre 2010 05:25:46

Eddycgn:
nikko:Mi ne komprenas, kial oni kredu al vikilikso?
Vikilikso montris al la tuta mondo ke pli malpli ĉiuj registaroj mensogas al la homoj.

Kiu timas la veron? Kiu timas la veron?
La mensogulo, la mensogulo!
1. Faktoj de mensogo estas konataj sen ia vikilikso, do, ĝi montris jam konatan.

2. vikilikso ne havas juran potencon, do ne estas influipovas

3. Finfine, kial certe vikilikso estas fidinda? Kiu financis tiun aferon? Kaj kial ŝtataj sekurservoj ne reagas? Ŝajnas al mi, ke kelkaj politikistoj eĉ volas havi tian senrespondecan ŝajnobjektivan (mis)informilon, kiu logos tutan atenton.

Andreo Jankovskij (Voir le profil) 8 décembre 2010 15:30:48

1. Faktoj de mensogo estas konataj sen ia vikilikso, do, ĝi montris jam konatan.
Eble en vikilikso ili estas bone ornamitaj.
2. Vikilikso ne havas juran potencon, do ne estas influipova
Vikilikso estas influipova, ja influipovo povas esti multvarianta.
kial vikilikso estas fidinda?
Ĉiu leganto mem decidu/os.
Kiu financis tiun aferon?
Certe ĝin devis financi iu aĉulo, ja en la mondo regas aĉuloj ridulo.gif

Sed mi povas erari, ja tio estas ne mia projekto.

nikko:Kaj kial ŝtataj sekurservoj ne reagas?
Ĉu estas iu danĝero?
Ŝajnas al mi, ke kelkaj politikistoj eĉ volas havi tian senrespondecan ŝajnobjektivan (mis)informilon, kiu logos tutan atenton.
Povas esti.

Mi esperas ke mi skribis ĝuste je almenaŭ 70% (ja mi eĉ ne tralegis tutan vikilikson, kaj eĉ ne pensis pri ebla ĝia estonteco)

nikko (Voir le profil) 9 décembre 2010 07:24:02

Ĉiu leganto mem decidu/os.
Sed vi ne respondis. Iu povos fari ion, sed kiel tio koncernas rezulton?

Mi ja diris. Al mi mem ne sufiĉas nura proklamo de tiu projekto, tial mi skeptike ĝin perceptas.
Ĉu estas iu danĝero?
Jes, laŭdifine ĝi estas informilo kiu malkovras aĉaĵojn. Ĉu tio ne estas danĝera por sekurservoj kaj gravuloj? Malesto de ilia reago indikas nur interesecon de tiuj uloj. Do, ĝi estas utila al sekurservoj, se ili ne reagis en la komenco de projekto. Do, vi konkludu, ĉu indas fidi al projekto kiu per si mem povas esti ilo de sekurservoj ornamita kiel "voĉo de liberemuloj".

Andreo Jankovskij (Voir le profil) 9 décembre 2010 13:26:20

nikko:
Jes, laŭdifine ĝi estas informilo kiu malkovras aĉaĵojn. Ĉu tio ne estas danĝera por sekurservoj kaj gravuloj?
Kaj mi pensis ke sekurservoj devas iel-tiel okupiĝi pri aĉaĵoj, sed ne helpi al ili.

* * *

Mi multe skribis pri nuna estraro en Ukrainio:
Ke ili tute ne pensas pri estonteco. Ke jam indas pensi pri sekvaj 2000 j. Sed ili eĉ pri sekvaj 20 j. ne volas pensi, ja politikistoj ŝatus pensi pri unu (maksimume du) elektperiodoj.
Ke estas homoj kiuj volas pliriĉiĝi dank' al iu alta koruptenhavebla posteno, sed ne labori por homoj kaj pli bona mondo.
Ktp.

Do, ukrainiaj sekurservojn devos morgaŭ kapti min kaj kondamni al 5 aŭ 10 j. en malliberejo, sed ĝis nun tio ne okazis, do mi eĉ ne kredas ke tio iam okazos ridulo.gif

Retour au début