Wpisy: 18
Język: Esperanto
Wilfred (Pokaż profil) 28 listopada 2010, 19:47:20
Mi ĵus lanĉis mian retan vortaron, kaj mi deziras montri ĝin al vi.
Jen: http://www.simplavortaro.org/
Verŝajne ankoraŭ estas cimoj, sed ĝi plejparte funkcias.
Ĉu plaĉas?
Fuzzy (Pokaż profil) 1 grudnia 2010, 04:18:05
ĝi plaĉas al mi, mi nepre uzos ĝin
Demian (Pokaż profil) 1 grudnia 2010, 05:14:40
Wilfred:Saluton denove Lernu-anoj!Amuze! Mi ĉiam konfuziĝis de la vortoj senlima kaj infinitezima. Nun la diferenco estas klara al mi.
Mi ĵus lanĉis mian retan vortaron, kaj mi deziras montri ĝin al vi.
Jen: http://www.simplavortaro.org/
Verŝajne ankoraŭ estas cimoj, sed ĝi plejparte funkcias.
Ĉu plaĉas?
Ĝi certe certe plaĉas al mi. Multe da dankon por via laboro!
sudanglo (Pokaż profil) 1 grudnia 2010, 10:24:52
Tamen la dezajno de la ĉef-paĝo estas tre plaĉa.
nikko (Pokaż profil) 2 grudnia 2010, 21:23:47
nikko (Pokaż profil) 10 grudnia 2010, 11:51:32
formiĉjo:Ne, simple mi havas pli rapidan vortaron.nikko:Du klakoj por ricevi informon estas tro en moderna interreto.Ĉu vi havas la atentodaŭro de kulo? Ĉu vi estas tro okupata?
Mi nur duone ŝercas
Simpla vortaro estu simpla, ĉu ne?
marcuscf (Pokaż profil) 10 grudnia 2010, 13:56:30
Mi tajpis "vorto" kaj premis "Enter". Tiam mi restis rigardanta la ekranon dum unu longa sekundo pensante: «Nu, kie estas la difino de la vorto "vorto"?» Post la longa sekundo mi pensis: «Ĉu mi vere bezonas rekonfirmi ke mi volis serĉi tion? Kaj nun, la vortaro devigas ke mi elektu inter "vorto" kaj "Vorto"!». Konfuzige, ĉu ne?
Aldone, mi volas stimuli ke vi (ni?) daŭre, plu, ree kaj ree disvastigu vian vortaron en pluraj lokoj (preskaŭ spamu, ). Ŝajnas al mi ke ekzistas problemo en la esperanta interreto: bonaj retejoj restas nekonataj (de mi) dum multe da tempo!
Unu ĝusta via decido estas ke vi kreis vian propran kaj facilan domajnon (retejnomon). Mi apenaŭ sukcesas memori adresojn kiel http://purl.org/net/voko/revo/ (kiu estas la preferata adreso de ReVo).
Wilfred (Pokaż profil) 10 grudnia 2010, 22:20:47
Mi trovas iom malfacila la legadon de la teksto sen sufiĉa kontrasto.La teksto estas 100% blanka kaj la fono estas pli ol 80% nigra. Ĉi tiu estas pli ol ReVo. Pardonu, mi ne povas vidi kiel plibonigi ĝin.
Aldone, mi volas stimuli ke vi (ni?) daŭre, plu, ree kaj ree disvastigu vian vortaron en pluraj lokoj (preskaŭ spamu, ).(Estas nur mi).
Mi ja plu reklamos, sed mi ankoraŭ programas novajn partojn, do mi pensas plejparte pri plibonado. Sed bonvolu informi la mondon pri ĝi
Post la longa sekundo mi pensis: «Ĉu mi vere bezonas rekonfirmi ke mi volis serĉi tion?Tio estis la intenco (serĉi vorton kaj poste elekti unun por prilegi), ĉar mi volas helpi tiujn, kiu havas misliterumatajn vortojn. ReVo jam ofertas tujserĉon.
Mi vere preferas distingi inter serĉado kaj legado. Kion mi montru por 'aŭno' (oni ne scias la deziritan vorton), aŭ 'domestro' (ĉu oni volas legi pri 'dom-' aŭ 'estr-')? Rigardu la vortpaĝo por 'unu' -- mi kredas ke ĝi jam estas sufiĉe longa.
Ambaŭ la serĉpaĝo kaj la vortpaĝo pligrandiĝos kiam mi aldonos tradukojn. Tial mi simple ne trovos spacon por ambaŭ la serĉaj rezultoj kaj la difinoj.
Kaj nun, la vortaro devigas ke mi elektu inter "vorto" kaj "Vorto"!Bedaŭrinde, sed oni povas argumenti ke ili estas malsamaj vortoj. Ekzistas nur malmultaj tiaj vortoj, kiu ŝanĝiĝi kun majuskla unua litero.
Estonte, oni povos klaki rekte inter vortoj kiu havas la saman radikon, do oni povus klaki aŭ vorton aŭ Vorton kaj poste legi la alian.
Sed koran dankon por viaj pensoj. La vortaro neniam ŝajnos perfekta por ĉiu (aŭ eĉ iu ajn!) sed mi ja valoras viajn vigligaĵojn kaj kritikojn.
Wilfred (Pokaż profil) 11 grudnia 2010, 11:56:04
Kaj nun, la vortaro devigas ke mi elektu inter" vorto" kaj " Vorto"Mi plupensas pri ĉi tiu. Ĉu plaĉus dua butono markita 'mi sentas min bonŝanca'?
glig (Pokaż profil) 12 grudnia 2010, 13:19:32
Gratulon!