До змісту

Nova reta vortaro!

від Wilfred, 28 листопада 2010 р.

Повідомлення: 20

Мова: Esperanto

Wilfred (Переглянути профіль) 28 листопада 2010 р. 19:47:20

Saluton denove Lernu-anoj!

Mi ĵus lanĉis mian retan vortaron, kaj mi deziras montri ĝin al vi.

Jen: http://www.simplavortaro.org/

Verŝajne ankoraŭ estas cimoj, sed ĝi plejparte funkcias.

Ĉu plaĉas?

Fuzzy (Переглянути профіль) 1 грудня 2010 р. 04:18:05

jes, ĉarme.
ĝi plaĉas al mi, mi nepre uzos ĝin

Demian (Переглянути профіль) 1 грудня 2010 р. 05:14:40

Wilfred:Saluton denove Lernu-anoj!

Mi ĵus lanĉis mian retan vortaron, kaj mi deziras montri ĝin al vi.

Jen: http://www.simplavortaro.org/

Verŝajne ankoraŭ estas cimoj, sed ĝi plejparte funkcias.

Ĉu plaĉas?
Amuze! Mi ĉiam konfuziĝis de la vortoj senlima kaj infinitezima. Nun la diferenco estas klara al mi. rideto.gif

Ĝi certe certe plaĉas al mi. Multe da dankon por via laboro! rideto.gif

formiĉjo (Переглянути профіль) 1 грудня 2010 р. 05:58:43

Wilfred:http://www.simplavortaro.org/
Tre bonege! Mi ankaŭ ŝatas la uzon de Pitono ridulo.gif
Superba verko!

sudanglo (Переглянути профіль) 1 грудня 2010 р. 10:24:52

Wilfred, ĉu vi povas sanĝi la fonon kiam prezentiĝas la serĉo-rezultoj. Mi trovas iom malfacila la legadon de la teksto sen sufiĉa kontrasto.

Tamen la dezajno de la ĉef-paĝo estas tre plaĉa.

nikko (Переглянути профіль) 2 грудня 2010 р. 21:23:47

Estus bonege, se preciza rezulto montriĝus tuj post klako, sub la serĉlinio, kaj aliaj variantoj montriĝus dekstre aŭ maldekstre en la kolumneto. Du klakoj por ricevi informon estas tro en moderna interreto. rido.gif

formiĉjo (Переглянути профіль) 6 грудня 2010 р. 07:04:30

nikko:Du klakoj por ricevi informon estas tro en moderna interreto. rido.gif
Ĉu vi havas la atentodaŭro de kulo? Ĉu vi estas tro okupata?
okulumo.gif Mi nur duone ŝercas ridulo.gif

nikko (Переглянути профіль) 10 грудня 2010 р. 11:51:32

formiĉjo:
nikko:Du klakoj por ricevi informon estas tro en moderna interreto. rido.gif
Ĉu vi havas la atentodaŭro de kulo? Ĉu vi estas tro okupata?
okulumo.gif Mi nur duone ŝercas ridulo.gif
Ne, simple mi havas pli rapidan vortaron. okulumo.gif

Simpla vortaro estu simpla, ĉu ne?

marcuscf (Переглянути профіль) 10 грудня 2010 р. 13:56:30

Mi akordas kun nikko.

Mi tajpis "vorto" kaj premis "Enter". Tiam mi restis rigardanta la ekranon dum unu longa sekundo pensante: «Nu, kie estas la difino de la vorto "vorto"?» Post la longa sekundo mi pensis: «Ĉu mi vere bezonas rekonfirmi ke mi volis serĉi tion? Kaj nun, la vortaro devigas ke mi elektu inter "vorto" kaj "Vorto"!». Konfuzige, ĉu ne?

Aldone, mi volas stimuli ke vi (ni?) daŭre, plu, ree kaj ree disvastigu vian vortaron en pluraj lokoj (preskaŭ spamu, lango.gif). Ŝajnas al mi ke ekzistas problemo en la esperanta interreto: bonaj retejoj restas nekonataj (de mi) dum multe da tempo!

Unu ĝusta via decido estas ke vi kreis vian propran kaj facilan domajnon (retejnomon). Mi apenaŭ sukcesas memori adresojn kiel http://purl.org/net/voko/revo/ (kiu estas la preferata adreso de ReVo).

Wilfred (Переглянути профіль) 10 грудня 2010 р. 22:20:47

Dankon al ĉiu. Vi ĉiu donis al mi multon por pripensi.
Mi trovas iom malfacila la legadon de la teksto sen sufiĉa kontrasto.
La teksto estas 100% blanka kaj la fono estas pli ol 80% nigra. Ĉi tiu estas pli ol ReVo. Pardonu, mi ne povas vidi kiel plibonigi ĝin.
Aldone, mi volas stimuli ke vi (ni?) daŭre, plu, ree kaj ree disvastigu vian vortaron en pluraj lokoj (preskaŭ spamu, lango.gif ).
(Estas nur mi).

Mi ja plu reklamos, sed mi ankoraŭ programas novajn partojn, do mi pensas plejparte pri plibonado. Sed bonvolu informi la mondon pri ĝi ridulo.gif
Post la longa sekundo mi pensis: «Ĉu mi vere bezonas rekonfirmi ke mi volis serĉi tion?
Tio estis la intenco (serĉi vorton kaj poste elekti unun por prilegi), ĉar mi volas helpi tiujn, kiu havas misliterumatajn vortojn. ReVo jam ofertas tujserĉon.

Mi vere preferas distingi inter serĉado kaj legado. Kion mi montru por 'aŭno' (oni ne scias la deziritan vorton), aŭ 'domestro' (ĉu oni volas legi pri 'dom-' aŭ 'estr-')? Rigardu la vortpaĝo por 'unu' -- mi kredas ke ĝi jam estas sufiĉe longa.

Ambaŭ la serĉpaĝo kaj la vortpaĝo pligrandiĝos kiam mi aldonos tradukojn. Tial mi simple ne trovos spacon por ambaŭ la serĉaj rezultoj kaj la difinoj.
Kaj nun, la vortaro devigas ke mi elektu inter "vorto" kaj "Vorto"!
Bedaŭrinde, sed oni povas argumenti ke ili estas malsamaj vortoj. Ekzistas nur malmultaj tiaj vortoj, kiu ŝanĝiĝi kun majuskla unua litero.

Estonte, oni povos klaki rekte inter vortoj kiu havas la saman radikon, do oni povus klaki aŭ vorton aŭ Vorton kaj poste legi la alian.

Sed koran dankon por viaj pensoj. La vortaro neniam ŝajnos perfekta por ĉiu (aŭ eĉ iu ajn!) sed mi ja valoras viajn vigligaĵojn kaj kritikojn.

Назад до початку