去目錄頁

Negro ?

alonsososo, 2010年12月4日

讯息: 22

语言: Esperanto

nikko (显示个人资料) 2010年12月6日上午9:29:31

Kiel povas egali inter si ĉiuj rasoj, se ili ne ekzistas?

KIAaze (显示个人资料) 2010年12月6日上午10:07:17

Se ne havas malsameco, ne bezonas egali. lango.gif

(Jes, mi scias ke havas malsamecoj entre homoj, sed ankaŭ havas malsamecoj entre sole homoj blancaj aŭ sole homoj nigraj. Ĉiu homo estas unika.)

Bone, se vi volas uzi la vorto "raso" aŭ "negro", vi estas libera uzi ilin.

Eĉ la universala deklaracio de homaj rajtoj uzas la vorto "raso":
http://www.ohchr.org/EN/UDHR/Pages/Language.aspx...

Kiel diris AlfRoland:
Ne estas la vorto kiu estas problemo, sed la signifon vi donas al la vorto.
Eĉ se vi parolas pri homaj rasoj, la fakto estas ke nuntempe havas tiom da "miksitaj rasoj" ke ne fari senso laŭ mi.

P.S.: La universala deklaracio de homaj rajtoj ne ankoraŭ ekzistas en Lojbano. ^^

Genjix (显示个人资料) 2010年12月6日上午10:16:15

Fuzzy:
alonsososo:..la vorto estas ne plu akceptas nuntage, ĉar ĝin diras iu pri raso...
Ĉu malpermesite estas paroli pri onia raso? Kial, se ĉiuj rasoj egalas? Ĉu "blankulo" estas ofenda vorto? Ne? Kial do "nigrulo" estas tia???
La politkorekteco ege strangas...
Ne estas politkorekteco. Tiuj vortoj signifas ulaĉojn. Vortoj ĉiam aliĝas kaj nun ili malbonas. Kiam vorto nur uzas tiel malbone kiel insulto al oni, ĝi doloras onin mem... Sed mi ne atendas ke vi komprenas pro via blankeco...

http://www.youtube.com/watch?v=1IYx4Bc6_eE

nikko (显示个人资料) 2010年12月6日上午10:21:29

Kaj kiel mi nomu negron en Rusio? eksafrikano? rusafrikano? malblank-kamarado? lango.gif

Afriko loĝatas ne nur de negroj, kaj estas geografia koncepto.

KIAaze (显示个人资料) 2010年12月6日上午10:42:15

Nomu lin kun lia nomo?
Aŭ se vi ne konas lian nomon kaj vi volas priskribi lin:
La homo apud la tablo, la homo kun okulvitroj, ŝia edzo, la pordisto, la medicinisto, ktp
Aŭ simple la nigrulo. ridulo.gif

La vorto "negro" estas malmoderna/arkaika. (krom lingvoj kie ĝi signifas la koloron)

nikko (显示个人资料) 2010年12月6日下午12:42:22

Estas ridinde, kiel modernaj homoj, estante demokratoj, aktive provas ŝanĝi mondon "malpermesante" vortojn, samkiel ĉe Orŭelo. Mi ĉiam pensis, ke tiu ĉi metodo estas perforta kaj stulta. Sed ŝajnas, ke unua, kion aspiras fari homoj estas malpermesi ion, kvazaŭ eksternormigo de vorto "negro" povas ion ŝanĝi. Sed la plej idiotecas estas tio, ke vorto "negro" neniel estas insulta, nek laŭ etimologio, nek rektosignife. Estas miloj da obscenaĵoj kaj insultoj vivantaj en reala uzo, kiujn oni eĉ ne provas malpermesi.

Ĉu negroj mem uzas tiun vorton? Necesas demandi al ili, unue.

nikko (显示个人资料) 2010年12月6日下午12:50:27

Vorto "nigrulo" estas tro simila al "nigger". Tial vi riskas, ke misaŭdinta malblankulo rompos vian nazon. Uzu prefikson "mal-" por eviti dramon(kaj traŭmon).

KIAaze (显示个人资料) 2010年12月6日下午8:27:31

nikko:Estas ridinde, kiel modernaj homoj, estante demokratoj, aktive provas ŝanĝi mondon "malpermesante" vortojn, samkiel ĉe Orŭelo. Mi ĉiam pensis, ke tiu ĉi metodo estas perforta kaj stulta. Sed ŝajnas, ke unua, kion aspiras fari homoj estas malpermesi ion, kvazaŭ eksternormigo de vorto "negro" povas ion ŝanĝi. Sed la plej idiotecas estas tio, ke vorto "negro" neniel estas insulta, nek laŭ etimologio, nek rektosignife. Estas miloj da obscenaĵoj kaj insultoj vivantaj en reala uzo, kiujn oni eĉ ne provas malpermesi.

Ĉu negroj mem uzas tiun vorton? Necesas demandi al ili, unue.
Estas interesa ke vi menciis la novparolo de Orŭelo kiel ekzemplo de ŝanĝi la mondo kun vortoj.
Ĉar ŝajnas ke Novparolo estis inspirinta de Esperanto. ridulo.gif

La malsameca estas ke politika praveco ne estas devo, sed nur rekomendo (oficiala).
Se estas devo, tiuokaze estas limigo de la libereco de esprimo.

Mi ne volas malpermesi la vorto "negro", sed mi persone ne uzus ĝin kaj rekomendas eviti ĝin en lingvoj kie ĝi estas rasisma, krom se estas adekvata en la kunteksto (ekzemple malnovaj libroj aŭ rakontoj en malnovaj periodoj).
Vorto "nigrulo" estas tro simila al "nigger". Tial vi riskas, ke misaŭdinta malblankulo rompos vian nazon. Uzu prefikson "mal-" por eviti dramon(kaj traŭmon).
Mi neniam "nomas" persono kun "preskribaj vortoj", ĉu la persono estas blanka, nigra, dika, malgranda, ktp. Eble mi uzas ĝin por priskribi, sed ne por nomi.
Mi ĉiam simple uzas sinjoro/sinjorino (eble fraŭlino) aŭ nur "ekskuzu min".

Krom se vi vivas en dangera kvartalo, mi ne pensas ke iu atakus vin sen inici dialogo antaŭ por klarigi iu ajn miskomprenon.

Kelkaj artikoloj (en la Angla) interesaj pri la signifo de vortoj similaj al "negro" en malsamecaj lingvoj:
http://en.wikipedia.org/wiki/Haitian_Creole_langua...
http://en.wikipedia.org/wiki/Nigger#Other_language...

P.S.: Politika korekto ankaŭ en la mondo de libera programaro:
http://www.gnu.org/philosophy/words-to-avoid.html (Angla denove...)

Mi uzas "GNU/Linukso" anstataŭ "Linukso". lango.gif
Estas ridinde? Eble. Sed ne doloras ajnulo.

Bone, tio estas sufiĉe praktiko de Esperanto por mi por hodiaŭ... ^^

nikko (显示个人资料) 2010年12月7日上午5:00:55

Ĉar ŝajnas ke Novparolo estis inspirinta de Esperanto. ridulo.gif
Misinspirita. Orŭelo perceptis Esperanton skeptike kaj en ordinarula miskompreno, ke ĝi "limigas" parolanton, inkluzive "povas eligi konceptojn el homa uzo". Tio ne estas laŭdinda.
Mi neniam "nomas" persono kun "preskribaj vortoj", ĉu la persono estas blanka, nigra, dika, malgranda, ktp.
Mi ne parolas pri alvizaĝa nomado, nek pri io necesa. Sed samkiel vorto dikulo(maldikulo), malaltulo(altulo), ruĝharulo, grandnazulo, vorto "negro" estas indika. Saman vorton uzas negroj mem. Paroladi pri ĝia insulteco sensencas, ĉar nur intenco de parolanto faras ĝin tia.
Krom se vi vivas en dangera kvartalo, mi ne pensas ke iu atakus vin sen inici dialogo antaŭ por klarigi iu ajn miskomprenon.
Eksperimentu.
rideto.gif

En angla vorto estas du malsamaj vortoj "negro" kaj "nigger", ne egaligu ilin bv.
La vorto "negro" estas malmoderna/arkaika.
Vi sonĝas.
rido.gif

KIAaze (显示个人资料) 2010年12月7日上午7:18:06

Vi pravas ĉie! ^^

nikko:
Mi ne parolas pri alvizaĝa nomado, nek pri io necesa. Sed samkiel vorto dikulo(maldikulo), malaltulo(altulo), ruĝharulo, grandnazulo, vorto "negro" estas indika. Saman vorton uzas negroj mem. Paroladi pri ĝia insulteco sensencas, ĉar nur intenco de parolanto faras ĝin tia.
Vi pravas pri tio, sed nuntempe, almenaŭ en la Angla, la Franca kaj la Germana, "Negro/Nègre/Neger" jam akiris signifon insultan.
Kompreneble, en Hispana, estas ankoraŭ simpla priskriba vorto.
En Esperanto, mi ne scias, sed laŭ la esperanta vikipedio estas insulto (por kelkaj).
Eble, ni povas ŝanĝi ĝian signifon denove. ridulo.gif

nikko:
Krom se vi vivas en dangera kvartalo, mi ne pensas ke iu atakus vin sen inici dialogo antaŭ por klarigi iu ajn miskomprenon.
Eksperimentu.
rideto.gif
Ne, dankon. Probable vi pravas pri tio. Sed eble mi demandos amike pri tio la sekvanta fojo ke mi rekontiĝis nigrulon.
(Kaj mi skribis tio en la kunteksto kiam vi ne parolas la lingvo de la lando. Kvankam eĉ Hispano en angla parolanti lando probable uzas "sinjoro" por nomi iu.)

nikko:
En angla vorto estas du malsamaj vortoj "negro" kaj "nigger", ne egaligu ilin bv.
Tiam, "nigger" estas insulto en la Angla aŭ ne? (negro=nigro en Hispana kaj niger=nigro en Latino)

nikko:
La vorto "negro" estas malmoderna/arkaika.
Vi sonĝas.
rido.gif
Mi estas esperantista! Mi ŝatas sonĝi! xD
(N.B.: Mi volis la vorto angla "deprecated".)

回到上端