Kwa maudhui

Kial la angla lingvo aspektas al mi tiom naŭza?

ya kingkat, 7 Desemba 2010

Ujumbe: 65

Lugha: Esperanto

jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 23 Desemba 2010 10:54:53 asubuhi

darkweasel:
vidas vandenis:Nia juna amiko glig pensas ke angla estas plej disvastigita en la mondo tial,ke ĝi
estas unu el plej facilaj lingvoj.
Bonega ŝerco. Beware of "meat" and "great" and "threat", they rhyme with "suite" and "straight" and "debt". Ĉu ekzistas iu ajn lingvo kun kompareblaj aĉaĵoj?
Ja ekzistas: la franca (kaj eble aliaj..)

sed onidire la franca estas bela lingvo, ĉar ĝi vokas stereotipojn pri la franca kulturo. Mi tute ne povas prijuĝi tion ĉar estas mia, sed obĵektive mi ne povas diri kio farus la francan pli bela ol alia. Tamen eble la uzo de pli da vokaloj kompare al konsonantoj povas ludi rolon, kiel en la itala?

Francoj kutime prijuĝas la araban malbela, ĉar estas strangaj sonoj kiel 3, ĥ, k/q, ktp. Certe estas ankaŭ historiaj kialoj (lingvo de enmigrantoj kaj eks-kolonioj). Sed el afrikanaj vidpunktoj, ĝi belas, ĉar estas lingvo de sanktaj tesktoj. Do ja la beleco sidas en la orelo de aŭskultanto kaj dependas de liaj antaŭjuĝoj, kaj eble de la denaska lingvo ankaŭ.

ceigered (Wasifu wa mtumiaji) 23 Desemba 2010 12:14:09 alasiri

jan aleksan:
darkweasel:
vidas vandenis:Nia juna amiko glig pensas ke angla estas plej disvastigita en la mondo tial,ke ĝi
estas unu el plej facilaj lingvoj.
Bonega ŝerco. Beware of "meat" and "great" and "threat", they rhyme with "suite" and "straight" and "debt". Ĉu ekzistas iu ajn lingvo kun kompareblaj aĉaĵoj?
Ja ekzistas: la franca (kaj eble aliaj..)
Ne la samaj, sed la dana kaj feroa lingvoj havas simile frenezajn literumsistemojn. La dana havas multajn vokalojn sed ankaŭ kaŝitan glotan halton, la feroa lingvo havas multajn vokalojn ankaŭ, sed ankaŭ kiel la angla havas strangaj longaj vokaloj.

Sed, la irlanda kaj aliaj gaelaj lingvoj havas la plej similaj skribsistemoj al la angla lingvo, ke oni ne povas facile supozi tion kiu la elparolo estas, krom la manksa lingvo, kiu havas skribsistemo bazita sur la angla skribsistemo, sed ĝi estas ofte laŭregula, nekiel la sistemo de la angla lingvo okulumo.gif

Ĉiuj estas belaj lingvoj, sed bedaŭrinde ne kiel facile lernataj kiel pli simplaj nordeŭropaj lingvoj kiel la Sveda lingvo ktp. Mi ankaŭ supozas ke se oni volus lerni lingvon kun multaj vokaloj nur ĉar oni volus lerni tian lingvon, oni povus lerni Volapükon kun siaj ü'j kaj ö'j okulumo.gif

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 23 Desemba 2010 8:21:42 alasiri

jan aleksan:
darkweasel:
vidas vandenis:Nia juna amiko glig pensas ke angla estas plej disvastigita en la mondo tial,ke ĝi
estas unu el plej facilaj lingvoj.
Bonega ŝerco. Beware of "meat" and "great" and "threat", they rhyme with "suite" and "straight" and "debt". Ĉu ekzistas iu ajn lingvo kun kompareblaj aĉaĵoj?
Ja ekzistas: la franca (kaj eble aliaj..)
Kompare al la angla, la franca skribsistemo estas facilega, almenaŭ por alilingvanaj lernantoj, kiuj kutime unue lernas, kiel skribi vorton, kaj nur poste ĝian elparolon - kaj en la franca oni ja povas relative facile diveni la elparolon el la skribo, kvankam ne inverse.

Algis (Wasifu wa mtumiaji) 1 Januari 2011 5:23:35 alasiri

...mi koresponde ludis en GO-esperanto turniro,kaj korespondamiko el Japanio diris,ke estas tre malfacile traduki en la anglan GO terminojn,bezonas longegaj klarigoj. Kaj en la esperanton tio tradukiĝas tre facile kaj klare,preskaŭ laŭvorte.
Ankaŭ mi en lernejo dum 8 jaroj ne sukcesis eklerni la anglan. Se oni rigardas en vortaron,ĉiu angla vorto havas dekojn da signifoj,eĉ malajn,kion mi ne rimarkis en aliaj lingvojn. Optimala situacio estas,kiam ĉiu vorto havas unu signifon. Ju pli da signifoj havas la vorto,des pli malriĉa estas lingvo

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 2 Januari 2011 11:43:59 asubuhi

Kaj kiel ofte la Esperantistoj devas grati la kapon kaj cerbumi por trovi kiel esprimi certan ideon en Esperanto?

Fronte al tiu situacio, la anglalingvanoj ŝtopas la truon per rekta prunto el la koncerna lingvo - kion hezitas fari la Esperantistoj - ĉar la tradicio por ni de importado el aliaj lingvoj estas tre firme establita.

Pluse, de certa vidpunkto, multsignifo de vorto riĉigas pli ol subtrahas de esprimivo. Cetere, ĉar la angla lingvo havas tiel vastan vort-stokon, kutime eblas uzi pli specifan vorton, se necese.

danielcg (Wasifu wa mtumiaji) 3 Januari 2011 2:38:05 asubuhi

glig:
Se latina lingvo estis tiom facila por lerni kiel angla, homoj plu uzadis latinan. La angla estas unu el la plej facilaj lingvoj , kaj tial ĝi estas tiom disvastigita en la mondo. Nura problemo estas ke angla ekis penetri alijan lingvojn (ia. mian densakan lingvon).
Mi pensas alimaniere. Se la Roma Imperio ankoraŭ regus sur la mondo, homoj estus devigataj uzi la latinan, sendepende de ties facileco aŭ malfacileco, beleco aŭ malbeleco.

Se morgaŭ Ĉinio anstataŭos Usonon kiel monda potenco, estu preta legi pri la evidentaj avantaĝoj de la ĉina lingvo kiel internacia komunikilo. Kaj kia surprizo!, estos la cetero de la mondo kiu devos fari la penon, ne la civitanoj de la monda potenco.

Rilate al la temo de la fadeno, mi (denaska hispanlingvano kiu ankaŭ parolas angle kaj esperante) konsideras la anglan belegan lingvon, kiam ĝi estas uzata de bona oratoro aŭ bona verkisto, kaj malbelan lingvaĉon, kiam ĝi troviĝas ĉe la buŝo aŭ plumo de sentaŭgulo. Pli malpli same, kiel ajna lingvo.

Via,

Daniel

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 3 Januari 2011 12:04:05 alasiri

Jes Daniel, sed oni ne povas ne komenti rilate la ĉinan kiel mondlingvon ke la sistemo de tonoj por distingi vortojn estas tute fremda por multaj, kaj alfabeta skribo estas evidente pli supera, pli avantaĝa ol ideograma.

Mi ne faris kalkulon, sed mi supozas ke la Eŭropaj lingvoj estas parolataj denaske kaj ankaŭ kiel duan lingvon far multe pli da homoj ol loĝas en Ĉinujo.

Oni kalkulu je Sud-Ameriko, Nord-ameriko, Eŭropo, Rusujo, Hindujo, Aŭstralio, Nov-Zelando, Sud-Afriko, eks-koloniaj landoj francaj en Afriko kaj aliloke.

Do la pezo de la Eŭropa modelo de lingvo ja estas granda en la industria/riĉa mondo.

Se tiu mondo adoptus unu lingvon kiel internacian komunikilon, la ĉinoj ne havus ŝancon trudi sian lingvon sur la mondan scenejon.

LVX (Wasifu wa mtumiaji) 4 Januari 2011 12:20:28 asubuhi

danielcg:
glig:
Mi pensas alimaniere. Se la Roma Imperio ankoraŭ regus sur la mondo, homoj estus devigataj uzi la latinan, sendepende de ties facileco aŭ malfacileco, beleco aŭ malbeleco.

Se morgaŭ Ĉinio anstataŭos Usonon kiel monda potenco, estu preta legi pri la evidentaj avantaĝoj de la ĉina lingvo kiel internacia komunikilo. Kaj kia surprizo!, estos la cetero de la mondo kiu devos fari la penon, ne la civitanoj de la monda potenco.
Daniel vi estas ververe ruza kaj lerta, mi ŝatas vian vidpunktojn!

LVX (Wasifu wa mtumiaji) 4 Januari 2011 12:36:39 asubuhi

La Ĉina neniam iĝos internacia lingvo, eĉ se Ĉinio fariĝas ekonomika potenco, estas multegaj faktoj kiu malfaciliĝus tia sukceso.
Rilate al la Roma Imperio, tiutempe eksistis du tipaj de latinaj lingvoj, unu por la popolo, kaj ĉiutage rilatoj kaj paroloj, kaj alia pli komplika kaj polurita por formala aferoj. Fariĝi Ekonomika Potenco ne necese iĝas la lingvo de la reganta povo internacia, la angla ankaŭ sukcesis fariĝi pli konata kaj disvastigita pro la kulturo, muziko kaj filmoj, se la ĉina volas fariĝi internacia, ĝi certe havas malproksiman kaj plenŝtonan vojon malantaŭ de ĝi.

yyaann (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2011 2:28:25 asubuhi

sudanglo:Ĉu mi forgesis ion ankoraŭ?
Jes:

— Emo alvoki anstataŭ klare nomi. Per nura lego ne eblas tuj kompreni, ke "soft shoulder" estas senpava vojbordero; oni devas peti klarigon. "Standing" kiel substantiv-vorto ne kutime signifas "staro" sed "famo". Sed "No standing" signifas nek "ne staru", nek "sen famo", sed "ne parkumu". "Top-down" povas signifi interalie "de ĝeneraleco precizecon" sed havas ankaŭ plenan aron de aliaj kontekst-dependaj signifoj…

— Neklariga sintakso. Ĉu oni komprenu "short breathing exercice" kiel "ekzerco pri mallonga spirado" aŭ kiel "mallonga ekzerco pri spirado"? lango.gif

Kurudi juu