Naar de inhoud

Kial la angla lingvo aspektas al mi tiom naŭza?

door kingkat, 7 december 2010

Berichten: 65

Taal: Esperanto

kingkat (Profiel tonen) 7 december 2010 19:36:28

Studi lingvojn estas tio, kion mi plej ŝatas en la mondo. Mi studis dekojn da lingvoj por simpla plezuro: franca, itala, rumana, portugala, germana, latina, eŭska, araba, greka, korsa, kataluna, rusa, esperanto, kaj tiel plu. Kelkajn mi parolas pli malpli flue, pri aliaj mi nur havas bazajn konojn, kaj multe mi ĝuis studante ĉiu el ili.

Sed ekzistas unu lingvo, nur unu en la mondo, kiu mi ne povas studi kun plezuro, kiun mi neniam emis lerni, kiun mi neniam ŝatis. Unu lingvo, kiu ŝajnas al mi naŭza tiam, kiam mi aŭdas iun parolante ĝin, kiam mi legas ĝin, kiam mi provas studi ĝin. Ĉiam estis tiel. Tiu ĉi lingvo estas la angla.

Oni povus pensi, ke mi malamas la anglan pro tio, ke mi sentas ĝin kiel altrudo aŭ pro tio ke ĝi estas la lingvo de Usono kaj al mi ne ŝatas Usono, sed tio ne estas la esenca kialo. Temas pri io plu, pri la lingvo mem: la angla havas ion, kio al mi ŝajnas profunde nauza; mi ne scias ekzakte kio ĝi estas, sed ĉiam estas tie.

Kiel mi diras, mi ĝojas kun ĉiuj lingvoj, mi ricevas grandan plezuron per iu ajn lingvo de la mondo. Escepte per la angla, kiu nur povas alporti al mi malagrablajn sensaciojn. kial okazas tio al mi? Kiu klarigo vi povas doni? Ĉu tio okazas ankaŭ al vi? Ĉu la angla estas objektive fuŝa lingvo, lingvaĉo malsona, malbela, malriĉa, naŭza? Se ne, kial mi vidas ĝin tiel?

fekaldemokratio (Profiel tonen) 7 december 2010 20:43:07

kingkat:Kiel mi diras, mi ĝojas kun ĉiuj lingvoj, mi ricevas grandan plezuron per iu ajn lingvo de la mondo. Escepte per la angla, kiu nur povas alporti al mi malagrablajn sensaciojn. kial okazas tio al mi? Kiu klarigo vi povas doni?
Mi proponas, ke vi direktu tiujn demandojn al via psikiatro. Tiom fobia reago kontraŭ lingvo certe ne estas normala, kaj eble povas temi pri ia kaŝita komplekso, kiun indus solvi, por ke ĝi ne plu turmentu vin.

kingkat:Ĉu tio okazas ankaŭ al vi? Ĉu la angla estas objektive fuŝa lingvo, lingvaĉo malsona, malbela, malriĉa, naŭza? Se ne, kial mi vidas ĝin tiel?
Kaj kiaspecan, damne, respondon vi deziras? Ĉu ke oni diru al vi "Ho jes - la angla ja estas malbela lingvaĉo, kaj vi tute pravas malŝatante ĝin!" aŭ ion similan? Tio estas absurda, kaj mi jam esprimis mian opinion pri tio, kun kiu vi kontaktiĝu. Mi ne pensas, ke iu el la forumanoj sidas en via kapo por povi al vi klarigi, kial vi tiel reagas, nek ke sencohavas provi organizi ĉi tie ian amatorecan psikanalizon de via problemo.

mihxil (Profiel tonen) 7 december 2010 21:12:10

kingkat:Ĉu la angla estas objektive fuŝa lingvo, lingvaĉo malsona, malbela, malriĉa, naŭza?
Kompreneble ne.
kingkat:Se ne, kial mi vidas ĝin tiel?
Mi pensas ke estas pro tio ke vi estas esperantisto. Esperanto volas esti 'monda' lingvo kaj la angla fakte estas. Tial vi konsideras la anglan malamiko, kaj homoj emas trovi siajn malamikojn aĉaj malbelaj, malriĉaj kaj naŭzaj, eĉ se objektive tute ne tiel estas.

remy_boligee (Profiel tonen) 7 december 2010 21:35:16

Ankaŭ mi sentas tion. Ĉefe post mi lernis Esperanton.

Fakte rilate al mi, ne temas pri la lingvo mem sed pri la koloniisma pensmaniero de la plejmulto da homoj kiuj lernas/instruas ĝin.

Tiuj volestuloj kiuj naskiĝis en la malĝusta lando kaj emas agi, pensi kaj paroli kiel anglalingvanoj (ĉefe kiel usonanoj) vere ĝenas min. Ĝenerale tiuj homoj ankaŭ kredas ke la angla lingvo estas la solvo por la komunikadaj problemoj de la homaro kaj ke esperanto estas tute senutila.

Ankaŭ mi pensis tiel antaŭ kelkaj jaroj (escepte pri Esperanto, kiun mi ne konis tiam), sed post mi lernis la ILon mi malkovris la poblemojn kiujn la misuzado de la angla okazigas al la homaro.

Hispanio (Profiel tonen) 7 december 2010 21:52:34

remy_boligee:Ankaŭ mi sentas tion. Ĉefe post mi lernis Esperanton.

Fakte rilate al mi, ne temas pri la lingvo mem sed pri la koloniisma pensmaniero de la plejmulto da homoj kiuj lernas/instruas ĝin.

Tiuj volestuloj kiuj naskiĝis en la malĝusta lando kaj emas agi, pensi kaj paroli kiel anglalingvanoj (ĉefe kiel usonanoj) vere ĝenas min. Ĝenerale tiuj homoj ankaŭ kredas ke la angla lingvo estas la solvo por la komunikadaj problemoj de la homaro kaj ke esperanto estas tute senutila.

Ankaŭ mi pensis tiel antaŭ kelkaj jaroj (escepte pri Esperanto, kiun mi ne konis tiam), sed post mi lernis la ILon mi malkovris la poblemojn kiujn la misuzado de la angla okazigas al la homaro.
Mi opinias kaj sentas la samon.

kingkat (Profiel tonen) 7 december 2010 21:55:17

Ne, tio okazas al mi ekde ĉiam, ne okazas por mi esti esperantisto. Antaŭ ol lerni esperanton kaj koni ĝin mi jam sentis la samon. Al mi ankaŭ naŭzas la homoj kiuj volas agi, pensi kaj paroli kiel anglalingvanoj (ĉefe kiel usonanoj). Plie se ili kredas, ke la angla lingvo estas la solvo por la komunikaj problemoj de la homaro kaj ke esperanto estas tute senutila. SED MIA NAŬZO AL LA ANGLA NE ESTAS NUR PRO TIUJ AFEROJ, nek antaŭ, nek post ili. Mia naŭzo estas esence pro la lingvo mem: lasante politikojn kaj imperiismojn apude, mi rigardas la anglan lingvistike malriĉega, fonologie malsonega, malbelega en ĉiu aspekto. Laŭ mi ĝi estas kiel abortaĵo de lingvo, kiel projekto ne finita de lingvo. Tio nur okazas al mi kun la angla. Mi rigardas la anglan kiel mi rigardus ĝiban, unuokulan kaj lepran homon inter normalaj homoj. Kaj mia intenco ne estas ofendi la anglaparolantoj, mi nur diras sincere tion, kion mi sentas kaj pensas.

fekaldemokratio (Profiel tonen) 7 december 2010 22:13:27

kingkat:lingvistike malriĉega, fonologie malsonega, malbelega en ĉiu aspekto. Laŭ mi ĝi estas kiel abortaĵo de lingvo, kiel projekto ne finita de lingvo
Tio, karulo, estas Esperanto.

mihxil (Profiel tonen) 7 december 2010 22:40:38

kingkat: Mia naŭzo estas esence pro la lingvo mem: lasante politikojn kaj imperiismojn apude, mi rigardas la anglan lingvistike malriĉega, fonologie malsonega, malbelega en ĉiu aspekto. Laŭ mi ĝi estas kiel abortaĵo de lingvo, kiel projekto ne finita de lingvo.
Kelkaj el tiuj ĉi diroj estas nur gustopinioj, aliaj ('malriĉega', 'projekto nefinita') havas pli la karakteron de konstato kaj eble bezonus iom da vestado per argumentoj. Kial ekzemple vi pensas ke la angla lingvo estas 'malriĉa'?

yugary (Profiel tonen) 8 december 2010 05:40:00

kingkat:Ĉu la angla estas objektive fuŝa lingvo, lingvaĉo malsona, malbela, malriĉa, naŭza? Se ne, kial mi vidas ĝin tiel?
La respondo al la unua demando estas "certe ne"! Por trovi la respondon al la dua, vi devos serĉi en via koro. Eble vi malamas usonanojn.

Ankaŭ mi opinias ke la angla ne taŭgas kiel internacia komunikilo. Ĝi estas tro plena je neregulaĵoj kaj idiotismoj por tiu celo. Sed, ho ve, mi tute ne komprenas kiel vi povas diri ke la angla estas fuŝa lingvaĉo malriĉa!

nikko (Profiel tonen) 8 december 2010 05:55:40

Angla sonas al mi malplezure, malkiel itala aŭ germana. Kaŭzo de tio estas sistemo de vokaloj, kiu en angla estas pli malsimila al mia denaska rusa ol la itala aŭ germana. Lingvistika akustiko povas tion klarigi.

Terug naar boven