Al la enhavo

Nobel-premio pri Paco

de zan, 2010-decembro-09

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Esperanto

zan (Montri la profilon) 2010-decembro-09 07:48:54

Mi ne taksas Nobel-premion pri Paco tiom grava. Mi pensas, ke ĝi estas sensenca premio. Tamen oni kutime festas la premion same kiel alian sensencan feston.
Sed ĉi-foje la reago de Ĉinio estas tro laŭta. Kial ĝi alvokis bojkoton al aliaj landoj? Kaj pli emigma estas tio, ke multaj landoj obeos Ĉinion.
Jen estas la landoj, kiuj jam deklaris sian foreston de la ceremonio por Liu Xiaobo.

Ĉinio
Rusujo, Kazaĥstano, Ukrainuj, Serbio
Maroko, Tunizio, Saudi-Arabio, Pakistano, Irako, Irano, Afganio, Egiptio, Sudano,
Kubo, Kolombio, Venezuelo, Vjetnamo, Filipinoj

Ĉu vi povas klarigi la kialon, kial ĉi tiuj landoj obeos Ĉinion? Eble ili havas apartajn kialojn.

Sxak (Montri la profilon) 2010-decembro-09 08:49:43

zan:
Ĉu vi povas klarigi la kialon, kial ĉi tiuj landoj obeos Ĉinion? Eble ili havas apartajn kialojn.
Ĉinio estas sufiĉe estiminda lando. Sed la nobel-premio pri paco ne. Sufiĉas nur rememori, kiu estis ĝia plej atendata premiito por 1939 meze de tiu jaro.

nikko (Montri la profilon) 2010-decembro-09 09:18:38

reago de Ĉinio estas tro laŭta
Oni uzas premion propagand-cele por interveni internajn aferojn de landoj.
multaj landoj obeos Ĉinion
Subteno ne estas obeo. Multaj landoj ankaŭ jam spertis aŭ riskis tian intervenon.

P.S. Nobelpremio estas naturscienca unuavice, sed lastatempe ĝia aŭtoritato malgrandiĝas certe pro politika spekulado.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-decembro-09 18:10:10

zan:Ĉinio
Rusujo, Kazaĥstano, Ukrainuj, Serbio
Maroko, Tunizio, Saudi-Arabio, Pakistano, Irako, Irano, Afganio, Egiptio, Sudano,
Kubo, Kolombio, Venezuelo, Vjetnamo, Filipinoj
Ĉu en tiuj landoj ĉeestas vera demokratio?
Mi esperas ke en Rusio kaj Ukrajnio jes!

mihxil (Montri la profilon) 2010-decembro-09 18:20:19

zan:Ĉu vi povas klarigi la kialon, kial ĉi tiuj landoj obeos Ĉinion? Eble ili havas apartajn kialojn.
Eble pro ekonomiaj kialoj. Se Ĉinio ekonomie bojkotas ilin, tio ilin eble ĝenus.

Cetere mi opinias ke ju pli Ĉinio esprimas sian malkontenton pri tiu premio, des pli mi konvinkiĝas ke tiu premio iris al la ĝusta persono.

samueldora (Montri la profilon) 2010-decembro-09 21:23:29

Mi ne taksas Nobel-premion pri Paco tiom grava. Mi pensas, ke ĝi estas sensenca premio. Tamen oni kutime festas la premion same kiel alian sensencan feston.
Mi taksas Nobel-premion pri Paco tre grava. Mi ankaŭ taksas demokration, homajn rajtojn kaj liberecon de opinio tre grava, pli grava ol la deziro de registraroj ne esti kritikata. Libereco ĉiam estas la libereco de la disidentoj!

zan (Montri la profilon) 2010-decembro-10 01:26:22

Hodiaŭ me eksciis, ke la landoj ŝanĝiĝis.

Ĉinio
Rusujo, Kazaĥstano, Ukrainujo , Serbio
Maroko, Tunizio, Saudi-Arabio, Pakistano, Irako, Irano, Afganio, Egiptio, Sudano, Alĝerio
Kubo, Kolombio, Venezuelo, Argentino,
Vjetnamo, Filipinoj, Srilanko

Evidentiĝis, ke iuj landoj ŝanceliĝas inter obeo al Ĉinio kaj subteno al libereco.

Antaŭ nelonge Ĉinio ekonomie minacis Japanion pro japana internacia politika agado. Tiam Japanio cedis al Ĉinio, kaj nun ni bedaŭras tion. Se iu lando subtenas Ĉinion pro ekonomia kialo, ĝi ankaŭ estontece devos obei Ĉinion.

Mi subtenas tiujn premiitojn, kiuj batalis por libereco de homoj precipe kontraŭstarante al sia registaro. Ĉar tio estas honorinda agado eĉ en iu ajn lando. Tamen iuj premiitoj estis regantoj mem. Mi dubas, ke regantoj meritas al premio.

alonsososo (Montri la profilon) 2010-decembro-10 21:21:19

Ŝak:
zan:
Ĉu vi povas klarigi la kialon, kial ĉi tiuj landoj obeos Ĉinion? Eble ili havas apartajn kialojn.
Ĉinio estas sufiĉe estiminda lando. Sed la nobel-premio pri paco ne. Sufiĉas nur rememori, kiu estis ĝia plej atendata premiito por 1939 meze de tiu jaro.
Tiu ĉi afero estis ne reale serioza. La propono pri Hitler faris la svedan politikiston CG Brandt kiel ironia klopado kontraŭ la milito danĝero. Brandt estis stronga malfaŝisto kaj li mem reprenis lian proponon.

Mi tre ŝatas la ideo de Nobel-premio pri Paco. Kaj la pli junan decidon mi ŝatas aparte.

mathieubriere (Montri la profilon) 2010-decembro-11 23:45:30

Mi konsentas kun Miĥil; Ĉinio nuntempe tiome ekonomie gravas ke multaj landoj timas batali kontraŭ ĝi.
Plie, maldemokratistoj unuiĝas...

Altebrilas (Montri la profilon) 2010-decembro-12 18:18:09

nikko:

Oni uzas premion propagand-cele por interveni internajn aferojn de landoj.
Diri ke oni admiras iun homon kiu batalas por libereco ne estas interveni en la aferoj de lia lando.

Ĉu ni devas, antaŭ Zamehoffesti, peti la permeson de la pola aŭ rusa registaro?

La homoj ne estas posedaĵo de sia lando, kiu ne rajtas (almenaŭ morale) disponi pri ilia vivo aŭ libereco. Oni faris revolucion en Francio kiam la nobeluloj havis tiun rajton.

Tiodirite, tiu elekto povas esti influita de la propagando de okcidentaj landoj. Ĉinio ankaŭ faras propagandon, kaj Rusio, Francio, ktp. Se estas vere okcidenta propagando, Ĉinio klarigu al la tuta mondo kiel ĝi funkcias. La gazetoj estos feliĉaj informi okcidentanojn (vd Wikileaks).

Aŭ ĝi povas rebati tion, kion ĝi taksas propagando, bojkotante la anglan lingvon kaj uzante esperanton anstataŭe. okulumo.gif

Reen al la supro