Mesaĝoj: 18
Lingvo: Esperanto
nikko (Montri la profilon) 2010-decembro-12 18:29:56
Diri ke oni admiras iun homon kiu batalas por libereco ne estas interveni en la aferoj de lia lando.Jes, certe, oni ĉiam emas laŭdi liberec-batalantojn EN ALIAJ landoj, sed ne en propra lando. Tio unue estas fia, kaj duoble fias uzo de Nobelpremio en tiu celo.
Genjix (Montri la profilon) 2010-decembro-13 00:05:37
- Faru nenion.
- Venku Nobel-premion.
Julian Assange:
- Faru nekredeblajn progresojn en la batalado por vereco.
- Ricevu ordonon por via aresto.
karasutengu (Montri la profilon) 2010-decembro-13 03:54:14
Ĉu ĉinio ĉeestis la ceremonion?
kiu sciis ĝin?
samueldora (Montri la profilon) 2010-decembro-13 18:48:49
nikko:Mi ne komprenas kaj mi ne konsentas. Se ekzemple ĉinia (malregristar'-) organizo donus premion por paco al verkisto germana, la germana registaro ne intervenus.Diri ke oni admiras iun homon kiu batalas por libereco ne estas interveni en la aferoj de lia lando.Jes, certe, oni ĉiam emas laŭdi liberec-batalantojn EN ALIAJ landoj, sed ne en propra lando. Tio unue estas fia, kaj duoble fias uzo de Nobelpremio en tiu celo.
zan (Montri la profilon) 2010-decembro-14 02:14:57
D-ro Saĥarov poste estis traktita kiel estimindulo. Lech Wałęsa poste fariĝis prezidento. Nun ĉinio koleras pri la premion, sed poste kiel oni povas antaŭvidi?
LyzTyphone (Montri la profilon) 2010-decembro-14 06:45:53
D: Ĉu iu ajn ĉino gajnis Nobel-premion?
R: Jes, sed ili ĉiuj havas alilandan naciencon. (DING Ĝaoĝong, LI Jŭenĝo...)
D: Ĉu iu ajn ĉinuja civitano gajnis Nobel-premion?
R: Jes, sed ili ĉiuj estas civitano de Respubliko de Ĉinujo (=Tajvano). (LI Ĝendaŭ, JANG Ĝennin.)
D: Ĉu iu ajn civitano de Nova Ĉinujo gajnis Nobel-premion?
R: Jes, sed li mem ne agnoskas tion. (GAŬ Ŝinĝjen)
D: Ĉu iu ajn civitano de Nova Ĉinujo sinagnoska gajnis Nobel-premion?
R: Jes, sed ni ne lin agnoskas. (Lamao Dalaj)
D: Ĉu iu ajn civitano de Nova Ĉinujo agnoskata de ambaŭ li mem kaj la ŝtato gajnis Nobel-premion?
R: Jes, sed li estas en malliberejo de Nova Ĉinujo.
cellus (Montri la profilon) 2010-decembro-14 13:57:46
Ŝak:Jes, sveda parlamentano en la unua ĉambro Erik Brandt proponis Adolf Hitler kiel kandidaton por la pacpremio. Li faris tion kiel – kiel li diris – demonstracion kontraŭ la frenezaĵo ke oni intencis doni la premion al la brito Newille Chamberlain!zan:Ĉinio estas sufiĉe estiminda lando. Sed la nobel-premio pri paco ne. Sufiĉas nur rememori, kiu estis ĝia plej atendata premiito por 1939 meze de tiu jaro.
Ĉu vi povas klarigi la kialon, kial ĉi tiuj landoj obeos Ĉinion? Eble ili havas apartajn kialojn.
Klare ke la pacpremio havas tre dubindajn kandidatojn. Kissinger kaj Leu Duc To (ortoografio) estas eble kelkaj el la plej dubindaj!
La pacpremio ne estid disdonita dum la jaroj 1939 - 1945.
Sed indas memori alian laŭreaton kelkajn jarojn pli frue. Tiam la germano Karl von Ossietzky ricevis ĝin por sia agado kontraŭ la tiama sekreta armigo de Germanio. Estas preskaŭ paralelo al la ĉi-jara premio, ĉar Karl v. Ossietzky estis kaptito en koncentrejo. Li ne povis persone preni la premion. Mi ŝajnas memori ke la germanaj aŭtoritatoj sendis iun kiu akceptis la premion, sed K. v. Ossietzky ne ricevis ĝin. Li mortis en la koncentrejo.
Sed estas ankaŭ indaj laŭreatoj kiel Nelson Mandela.
Altebrilas (Montri la profilon) 2010-decembro-14 18:05:32
nikko:Ne, sed pli mallaŭte... pro la danĝero
Jes, certe, oni ĉiam emas laŭdi liberec-batalantojn EN ALIAJ landoj, sed ne en propra lando. ...