Į turinį

Nobel-premio pri Paco

zan, 2010 m. gruodis 9 d.

Žinutės: 18

Kalba: Esperanto

nikko (Rodyti profilį) 2010 m. gruodis 12 d. 18:29:56

Diri ke oni admiras iun homon kiu batalas por libereco ne estas interveni en la aferoj de lia lando.
Jes, certe, oni ĉiam emas laŭdi liberec-batalantojn EN ALIAJ landoj, sed ne en propra lando. Tio unue estas fia, kaj duoble fias uzo de Nobelpremio en tiu celo.

Genjix (Rodyti profilį) 2010 m. gruodis 13 d. 00:05:37

Obama:
- Faru nenion.
- Venku Nobel-premion.

Julian Assange:
- Faru nekredeblajn progresojn en la batalado por vereco.
- Ricevu ordonon por via aresto.

karasutengu (Rodyti profilį) 2010 m. gruodis 13 d. 03:54:14

Kiam d-ro Saĥarov recivis tiun premion.

Ĉu ĉinio ĉeestis la ceremonion?

kiu sciis ĝin?

samueldora (Rodyti profilį) 2010 m. gruodis 13 d. 18:48:49

nikko:
Diri ke oni admiras iun homon kiu batalas por libereco ne estas interveni en la aferoj de lia lando.
Jes, certe, oni ĉiam emas laŭdi liberec-batalantojn EN ALIAJ landoj, sed ne en propra lando. Tio unue estas fia, kaj duoble fias uzo de Nobelpremio en tiu celo.
Mi ne komprenas kaj mi ne konsentas. Se ekzemple ĉinia (malregristar'-) organizo donus premion por paco al verkisto germana, la germana registaro ne intervenus.

zan (Rodyti profilį) 2010 m. gruodis 14 d. 02:14:57

Se en japanio troviĝus iu, kiu batalus por nia libereco kontraŭ nia registaro, mi dizirus, ke oni donu al tiu homo pacan premion. Tamen ĉar ni jam loĝas en sufiĉe demokratia lando, ne aperas tia homo kia ofte aperis en nuna ĉinio, sovet-unio, birmo, iama polando,,,ktp. Ili asertis sendube normalan aferon por demoktariaj landoj. Se iu dirus en japanio la samon, problemo tute ne okazus. Sed ilia registaro punis ilin. Nekredeble! Lasu ilin libere paroli. Kial ne povas fari tiel?

D-ro Saĥarov poste estis traktita kiel estimindulo. Lech Wałęsa poste fariĝis prezidento. Nun ĉinio koleras pri la premion, sed poste kiel oni povas antaŭvidi?

LyzTyphone (Rodyti profilį) 2010 m. gruodis 14 d. 06:45:53

Bona anekdoto, kiun mi ĵus legis elrete.

D: Ĉu iu ajn ĉino gajnis Nobel-premion?
R: Jes, sed ili ĉiuj havas alilandan naciencon. (DING Ĝaoĝong, LI Jŭenĝo...)
D: Ĉu iu ajn ĉinuja civitano gajnis Nobel-premion?
R: Jes, sed ili ĉiuj estas civitano de Respubliko de Ĉinujo (=Tajvano). (LI Ĝendaŭ, JANG Ĝennin.)
D: Ĉu iu ajn civitano de Nova Ĉinujo gajnis Nobel-premion?
R: Jes, sed li mem ne agnoskas tion. (GAŬ Ŝinĝjen)
D: Ĉu iu ajn civitano de Nova Ĉinujo sinagnoska gajnis Nobel-premion?
R: Jes, sed ni ne lin agnoskas. (Lamao Dalaj)
D: Ĉu iu ajn civitano de Nova Ĉinujo agnoskata de ambaŭ li mem kaj la ŝtato gajnis Nobel-premion?
R: Jes, sed li estas en malliberejo de Nova Ĉinujo.

cellus (Rodyti profilį) 2010 m. gruodis 14 d. 13:57:46

Ŝak:
zan:
Ĉu vi povas klarigi la kialon, kial ĉi tiuj landoj obeos Ĉinion? Eble ili havas apartajn kialojn.
Ĉinio estas sufiĉe estiminda lando. Sed la nobel-premio pri paco ne. Sufiĉas nur rememori, kiu estis ĝia plej atendata premiito por 1939 meze de tiu jaro.
Jes, sveda parlamentano en la unua ĉambro Erik Brandt proponis Adolf Hitler kiel kandidaton por la pacpremio. Li faris tion kiel – kiel li diris – demonstracion kontraŭ la frenezaĵo ke oni intencis doni la premion al la brito Newille Chamberlain!

Klare ke la pacpremio havas tre dubindajn kandidatojn. Kissinger kaj Leu Duc To (ortoografio) estas eble kelkaj el la plej dubindaj!

La pacpremio ne estid disdonita dum la jaroj 1939 - 1945.

Sed indas memori alian laŭreaton kelkajn jarojn pli frue. Tiam la germano Karl von Ossietzky ricevis ĝin por sia agado kontraŭ la tiama sekreta armigo de Germanio. Estas preskaŭ paralelo al la ĉi-jara premio, ĉar Karl v. Ossietzky estis kaptito en koncentrejo. Li ne povis persone preni la premion. Mi ŝajnas memori ke la germanaj aŭtoritatoj sendis iun kiu akceptis la premion, sed K. v. Ossietzky ne ricevis ĝin. Li mortis en la koncentrejo.

Sed estas ankaŭ indaj laŭreatoj kiel Nelson Mandela.

Altebrilas (Rodyti profilį) 2010 m. gruodis 14 d. 18:05:32

nikko:

Jes, certe, oni ĉiam emas laŭdi liberec-batalantojn EN ALIAJ landoj, sed ne en propra lando. ...
Ne, sed pli mallaŭte... pro la danĝero ploro.gif

Atgal į pradžią