Missatges: 18
Llengua: Esperanto
zan (Mostra el perfil) 9 de desembre de 2010 7.48.54
Sed ĉi-foje la reago de Ĉinio estas tro laŭta. Kial ĝi alvokis bojkoton al aliaj landoj? Kaj pli emigma estas tio, ke multaj landoj obeos Ĉinion.
Jen estas la landoj, kiuj jam deklaris sian foreston de la ceremonio por Liu Xiaobo.
Ĉinio
Rusujo, Kazaĥstano, Ukrainuj, Serbio
Maroko, Tunizio, Saudi-Arabio, Pakistano, Irako, Irano, Afganio, Egiptio, Sudano,
Kubo, Kolombio, Venezuelo, Vjetnamo, Filipinoj
Ĉu vi povas klarigi la kialon, kial ĉi tiuj landoj obeos Ĉinion? Eble ili havas apartajn kialojn.
Sxak (Mostra el perfil) 9 de desembre de 2010 8.49.43
zan:Ĉinio estas sufiĉe estiminda lando. Sed la nobel-premio pri paco ne. Sufiĉas nur rememori, kiu estis ĝia plej atendata premiito por 1939 meze de tiu jaro.
Ĉu vi povas klarigi la kialon, kial ĉi tiuj landoj obeos Ĉinion? Eble ili havas apartajn kialojn.
nikko (Mostra el perfil) 9 de desembre de 2010 9.18.38
reago de Ĉinio estas tro laŭtaOni uzas premion propagand-cele por interveni internajn aferojn de landoj.
multaj landoj obeos ĈinionSubteno ne estas obeo. Multaj landoj ankaŭ jam spertis aŭ riskis tian intervenon.
P.S. Nobelpremio estas naturscienca unuavice, sed lastatempe ĝia aŭtoritato malgrandiĝas certe pro politika spekulado.
Eddycgn (Mostra el perfil) 9 de desembre de 2010 18.10.10
zan:ĈinioĈu en tiuj landoj ĉeestas vera demokratio?
Rusujo, Kazaĥstano, Ukrainuj, Serbio
Maroko, Tunizio, Saudi-Arabio, Pakistano, Irako, Irano, Afganio, Egiptio, Sudano,
Kubo, Kolombio, Venezuelo, Vjetnamo, Filipinoj
Mi esperas ke en Rusio kaj Ukrajnio jes!
mihxil (Mostra el perfil) 9 de desembre de 2010 18.20.19
zan:Ĉu vi povas klarigi la kialon, kial ĉi tiuj landoj obeos Ĉinion? Eble ili havas apartajn kialojn.Eble pro ekonomiaj kialoj. Se Ĉinio ekonomie bojkotas ilin, tio ilin eble ĝenus.
Cetere mi opinias ke ju pli Ĉinio esprimas sian malkontenton pri tiu premio, des pli mi konvinkiĝas ke tiu premio iris al la ĝusta persono.
samueldora (Mostra el perfil) 9 de desembre de 2010 21.23.29
Mi ne taksas Nobel-premion pri Paco tiom grava. Mi pensas, ke ĝi estas sensenca premio. Tamen oni kutime festas la premion same kiel alian sensencan feston.Mi taksas Nobel-premion pri Paco tre grava. Mi ankaŭ taksas demokration, homajn rajtojn kaj liberecon de opinio tre grava, pli grava ol la deziro de registraroj ne esti kritikata. Libereco ĉiam estas la libereco de la disidentoj!
zan (Mostra el perfil) 10 de desembre de 2010 1.26.22
Ĉinio
Rusujo, Kazaĥstano,
Maroko, Tunizio, Saudi-Arabio, Pakistano, Irako, Irano, Afganio, Egiptio, Sudano, Alĝerio
Kubo, Kolombio, Venezuelo, Argentino,
Vjetnamo,
Evidentiĝis, ke iuj landoj ŝanceliĝas inter obeo al Ĉinio kaj subteno al libereco.
Antaŭ nelonge Ĉinio ekonomie minacis Japanion pro japana internacia politika agado. Tiam Japanio cedis al Ĉinio, kaj nun ni bedaŭras tion. Se iu lando subtenas Ĉinion pro ekonomia kialo, ĝi ankaŭ estontece devos obei Ĉinion.
Mi subtenas tiujn premiitojn, kiuj batalis por libereco de homoj precipe kontraŭstarante al sia registaro. Ĉar tio estas honorinda agado eĉ en iu ajn lando. Tamen iuj premiitoj estis regantoj mem. Mi dubas, ke regantoj meritas al premio.
alonsososo (Mostra el perfil) 10 de desembre de 2010 21.21.19
Ŝak:Tiu ĉi afero estis ne reale serioza. La propono pri Hitler faris la svedan politikiston CG Brandt kiel ironia klopado kontraŭ la milito danĝero. Brandt estis stronga malfaŝisto kaj li mem reprenis lian proponon.zan:Ĉinio estas sufiĉe estiminda lando. Sed la nobel-premio pri paco ne. Sufiĉas nur rememori, kiu estis ĝia plej atendata premiito por 1939 meze de tiu jaro.
Ĉu vi povas klarigi la kialon, kial ĉi tiuj landoj obeos Ĉinion? Eble ili havas apartajn kialojn.
Mi tre ŝatas la ideo de Nobel-premio pri Paco. Kaj la pli junan decidon mi ŝatas aparte.
mathieubriere (Mostra el perfil) 11 de desembre de 2010 23.45.30
Plie, maldemokratistoj unuiĝas...
Altebrilas (Mostra el perfil) 12 de desembre de 2010 18.18.09
nikko:Diri ke oni admiras iun homon kiu batalas por libereco ne estas interveni en la aferoj de lia lando.
Oni uzas premion propagand-cele por interveni internajn aferojn de landoj.
Ĉu ni devas, antaŭ Zamehoffesti, peti la permeson de la pola aŭ rusa registaro?
La homoj ne estas posedaĵo de sia lando, kiu ne rajtas (almenaŭ morale) disponi pri ilia vivo aŭ libereco. Oni faris revolucion en Francio kiam la nobeluloj havis tiun rajton.
Tiodirite, tiu elekto povas esti influita de la propagando de okcidentaj landoj. Ĉinio ankaŭ faras propagandon, kaj Rusio, Francio, ktp. Se estas vere okcidenta propagando, Ĉinio klarigu al la tuta mondo kiel ĝi funkcias. La gazetoj estos feliĉaj informi okcidentanojn (vd Wikileaks).
Aŭ ĝi povas rebati tion, kion ĝi taksas propagando, bojkotante la anglan lingvon kaj uzante esperanton anstataŭe.