Meldinger: 32
Språk: Esperanto
Algis (Å vise profilen) 2010 12 12 17:55:58
nikko (Å vise profilen) 2010 12 12 18:26:10
Algis:Mi ne komprenis vian antaŭjuĝan elbuŝaĵon.nikko:Kara amiko,se vi scias nur tion,kion montras televidilo kaj skribas gazetoj,tiam vi scias nenion. Tio estas nur unuflanka,mendita informacio. Vi simple vizitu tiujn landojn kaj ekvidos veron. Ankaŭ interesiĝu iom pri historio. Tiam komprenos ankaŭ kaŭzojn de iuj okazaĵojTio momtras nur,ke aûtoro mem estas "traŭmoza naciisto" kaj "barbaro". ^Car ^ciu pensas laû si.Kiel tiuj frazoj montras tion? Mi nur konstatis fakton. Se vi ne scias pri masakro de rusoj en centraziaj ŝtatoj post sendependiĝo estas nur via needukeco. Kaj certe en baltaj ŝtatoj floras ĝis nun termino "necivitano" por rusaj loĝantoj kiuj rifuzas asimiliĝi laŭ strangegaj kondiĉoj.
1. Mi ne havas TVon.
2. Mi havas interreton kaj scipovas legi en kelkaj lingvoj.
3. Mi scias historion multe pli ol averaĝa civitano.
4. Diskuti kun homo kiu anticipe pretendas plian scion, sed tute ne prezentas informon aŭ pruvojn estas teda okupo.
nikko (Å vise profilen) 2010 12 12 18:36:40
vi scias nur tion,kion montras televidiloRilate centraziaj fiaĵoj mi scias rekte de homoj, kiuj fuĝis en mian urbon el tie, kiam sendependiĝintaj popoloj decidis revenigi justecon rabante kaj murdante ĉiujn eŭropaspektajn samlandanojn(inkluzive ukrainojn, belorusojn, litovojn, latvojn, estonojn, germanojn kaj judojn) kiuj delonge loĝis tie, kaj estis plejparte instruistoj, kuracistoj kaj inĝenieroj. Tio ŝajnis tre maljusta. Do, ili nun havas deziritan, mi pensas... sen tiuj fiuloj.
cellus (Å vise profilen) 2010 12 13 07:19:14
Mi legas kaj parolas sufiĉe kompreble la rusan lingvon.
Dum mia vizito en Riga mi parolis kun homo kiu estis sendita al Siberio. Tio estis io kio ne nur okazis al latvoj, estonoj kaj litovoj, sed ankaŭ al civitanoj de Sovetunio. Sed por la popoloj de la baltaj landoj tio kio estis liberigo por la rusoj estis okupado por la popoloj en la baltaj landoj. Tio kompreneble estas tre skematisma priskribo de la situacio. Estis ĉiuj eblaj nuancoj, dependante de politikaj konvinkoj kaj simile.
Mi konis ankaŭ en mia hejmurbo Uppsala kelkajn infanojn kies gepatroj fuĝis al Svedio de Estonio kaj Latvio.
Mi do povas diri ke mi ricevis du bildojn pri la historiaj eventoj. Kaj mi opinias ke en unu senco ambaŭ tiuj bildon havas eron da vero.
Studante la modernan historion ni povas konstati ke estas tre malfacile fari demokratian okupacion. Estos preskaŭ ĉiam rezisto de iaj flankoj.
Imagu la problemon troviĝi inter du militantaj sistemoj. Kaj unu kaj alia provos preni vin al deviga milita servo! Tio estas nur unu ekzemplo.
Koncerne la ne-civitanoj en Latvio, mi pensas ke estus pli bone se ĉiuj kiuj vivas tie dum certa tempo povus fariĝi civitanoj se ili scias unu aŭ du de la dominantaj lingvoj. Kiam mi diris tion al latvoj, mi ricevis la respondon ke "tiam nia lingvo malaperus". Mi ne juĝas tiun eldiraĵon, persone mi ne kredas ke tio estas ia danĝero. Mi havis la impreson ke junaj latvianoj lernas la latvan lingvon.
Aliflanke, malgraŭ la leĝoj, vi povas bone komunikadi en la rusa lingvo. Mi neniam renkontis homon kiu tute ne komprenis mian rusan lingvon.
Tiu diskuto estas tre bona. Mi esperas ke vi kontinuos ĝin. Oni povas nur esperi ke estas pli da kanaloj por tiaj diskutoj.
La impreson kiun mi havas estas ke sur la plano inter la unuopaj individuoj la kontaktoj estas tre bonaj. Problemojn ŝajnas krei politikumistoj kun – hm, specialaj tagordoj.
Amike
Cellus
nikko (Å vise profilen) 2010 12 13 09:13:51
Silvestre (Å vise profilen) 2010 12 13 14:43:23
novatago (Å vise profilen) 2010 12 13 17:28:48
Silvestre:Kiu dum lastaj 20 jaroj -regita de malsamaj partioj- kontraŭleĝe kaŝigis la interregionan bilancon por poste malkovrigi, ke la katalunaj regionoj estas melkitaj de la ŝtata registaro (mi bakis 7 panoj kaj vi 3; ni dividas ĝin pro "interregiona helpado", kaj post la divido ni ne posedas 5-5, sed vi 6 kaj mi 4).Jes, ĝuste pri tiuj mi politikaj mensogoj aŭ duonveroj, mi parolis en mia antaŭa mesaĝo. Katalunio volas dividi tiujn panojn inter 2: Katalunio kaj la aliaj hispanaj regionoj, tamen tiuj panoj kune kun la aliaj hispanaj panoj devus esti juste kaj egale dividitaj inter 17 regionoj, do facile ŝajnas al katalunoj, kiuj produktas multajn pli panojn, ke ili pagas pli ol aliaj kaj poste ili konservas malpli.
Ni ja povas kulpigi la ŝtatan hispanan registaron pro ne dividi same la riĉecon inter la hispanaj regionoj kaj tiel ne lasi ke ili evoluu kaj disvolviĝu. Tamen ne kulpas nur la malsamaj ŝtataj hispanaj registaroj, ankaŭ kulpas la naciismajn politikajn postulojn. Dum Katalunio riĉiĝis kaj tiel neeviteble devis pagi pli impostojn, aliaj hispanoj devis lasi siajn regionojn por iri al Katalunio (poste ili plendas pri la evoluo de la kastilia lingvo en Katalunio) aŭ al Madrido por trovi laboron, oftege sub kontraŭleĝaj kondiĉoj, kiuj ŝparigis (kaj ŝparigas) al entreprenistoj grandegajn monsumojn. Mi aĝas 33 kaj dum mia vivo, neniam trafis plenaĝan katalunon, kiu loĝas en alia hispana regiono kontraŭvole.
Multaj pensas ke sendependiĝo kunportos justecon kaj egalecon... Nu, mi aŭskultas iliajn argumentojn, kaj mi ne komprenas kian ideon pri egaleco kaj justeco ili havas mense.
Ĝis, Novatago.
LyzTyphone (Å vise profilen) 2010 12 14 06:59:24
Pardonon ĉar mi ne serioze volas diskuti. Sage.
cellus (Å vise profilen) 2010 12 14 09:03:43
Same kiel Sovetunio kiu fakte dissolviĝis sufiĉe pace – estis certaj esceptoj – ankaŭ. Multaj popoloj, ne nur la sveda (pri la neŭtraleco) estas kaptitaj en siaj mitoj.
Silvestre (Å vise profilen) 2010 12 14 11:44:12
Ankaŭ tiu rakonto: vi havas amikinon, kies filino estas ofte punita en lernejo pro uzi la hispanan en la lernejo; kaj loĝantoj kiuj nuntempe ne kapablas paroli hispanan. Tiuj estas nur kelkaj el la neveraj argumentoj uzitaj de la hispana naciista imperiista ideologistoj. Se iu lernanto estus iel diskriminaciita pro lingvafero, tio estus rekte denuncita kaj punita. Certe neniu nehispanlingvulo rajtas paroli krom hispanan en hispanlernejoj, sed tio viaopinie, estas tute komprenebla. Rakontu la veron: ekzemple, en la sudaj katalunaj regionoj (Valencilando), la lernantoj atingas la supra lernejo sen eĉ scii, ke sia lingvo estas parolata ankaŭ en aliaj regionoj. La lernolibroj eĉ kaŝigas la scienca nomon de la lingvo. Kial? Por kredigi ilin, ke sia lingvo estas nevalora, neparolata ekster sia regioneto, kaj tiel instigi paroli hispanan. Kie estas la demokrataj rajtoj?
Fine vi plendas pri tion, ke multajn hispananoj elmigris al Katalunio por labori, kaj tiel ili perdas iliajn kutimoj... Kion vi proponas? Ĉu ni katalunanoj, estu forviŝita kiel popolo, por ke la tutmonda elmigrintaro kultivus senfine sian kutimoj kaj lingvoj ĉe ni? Faru tion ĉe iu hispanlingva regiono, ĉar se ili fine deziras vivi denove hispanlingve eblas almigri al Sudameriko, kie danke al la hispana imperiismo, hispanlingvo reĝas sur milionoj da mortigitaj praloĝantoj.