Till sidans innehåll

Mi volas Katalunio sendependa

av kingkat, 10 december 2010

Meddelanden: 32

Språk: Esperanto

Algis (Visa profilen) 12 december 2010 17:55:58

sal.gif

nikko (Visa profilen) 12 december 2010 18:26:10

Algis:
nikko:
Tio momtras nur,ke aûtoro mem estas "traŭmoza naciisto" kaj "barbaro". ^Car ^ciu pensas laû si.
Kiel tiuj frazoj montras tion? Mi nur konstatis fakton. Se vi ne scias pri masakro de rusoj en centraziaj ŝtatoj post sendependiĝo estas nur via needukeco. Kaj certe en baltaj ŝtatoj floras ĝis nun termino "necivitano" por rusaj loĝantoj kiuj rifuzas asimiliĝi laŭ strangegaj kondiĉoj.
Kara amiko,se vi scias nur tion,kion montras televidilo kaj skribas gazetoj,tiam vi scias nenion. Tio estas nur unuflanka,mendita informacio. Vi simple vizitu tiujn landojn kaj ekvidos veron. Ankaŭ interesiĝu iom pri historio. Tiam komprenos ankaŭ kaŭzojn de iuj okazaĵoj
Mi ne komprenis vian antaŭjuĝan elbuŝaĵon.

1. Mi ne havas TVon.
2. Mi havas interreton kaj scipovas legi en kelkaj lingvoj.
3. Mi scias historion multe pli ol averaĝa civitano.
4. Diskuti kun homo kiu anticipe pretendas plian scion, sed tute ne prezentas informon aŭ pruvojn estas teda okupo.

nikko (Visa profilen) 12 december 2010 18:36:40

vi scias nur tion,kion montras televidilo
Rilate centraziaj fiaĵoj mi scias rekte de homoj, kiuj fuĝis en mian urbon el tie, kiam sendependiĝintaj popoloj decidis revenigi justecon rabante kaj murdante ĉiujn eŭropaspektajn samlandanojn(inkluzive ukrainojn, belorusojn, litovojn, latvojn, estonojn, germanojn kaj judojn) kiuj delonge loĝis tie, kaj estis plejparte instruistoj, kuracistoj kaj inĝenieroj. Tio ŝajnis tre maljusta. Do, ili nun havas deziritan, mi pensas... sen tiuj fiuloj.

cellus (Visa profilen) 13 december 2010 07:19:14

Mia sola sperto pri baltaj landoj estas kelktaga vizito al la urbo Riga antaŭ kelkaj jaroj.

Mi legas kaj parolas sufiĉe kompreble la rusan lingvon.

Dum mia vizito en Riga mi parolis kun homo kiu estis sendita al Siberio. Tio estis io kio ne nur okazis al latvoj, estonoj kaj litovoj, sed ankaŭ al civitanoj de Sovetunio. Sed por la popoloj de la baltaj landoj tio kio estis liberigo por la rusoj estis okupado por la popoloj en la baltaj landoj. Tio kompreneble estas tre skematisma priskribo de la situacio. Estis ĉiuj eblaj nuancoj, dependante de politikaj konvinkoj kaj simile.

Mi konis ankaŭ en mia hejmurbo Uppsala kelkajn infanojn kies gepatroj fuĝis al Svedio de Estonio kaj Latvio.

Mi do povas diri ke mi ricevis du bildojn pri la historiaj eventoj. Kaj mi opinias ke en unu senco ambaŭ tiuj bildon havas eron da vero.

Studante la modernan historion ni povas konstati ke estas tre malfacile fari demokratian okupacion. Estos preskaŭ ĉiam rezisto de iaj flankoj.

Imagu la problemon troviĝi inter du militantaj sistemoj. Kaj unu kaj alia provos preni vin al deviga milita servo! Tio estas nur unu ekzemplo.

Koncerne la ne-civitanoj en Latvio, mi pensas ke estus pli bone se ĉiuj kiuj vivas tie dum certa tempo povus fariĝi civitanoj se ili scias unu aŭ du de la dominantaj lingvoj. Kiam mi diris tion al latvoj, mi ricevis la respondon ke "tiam nia lingvo malaperus". Mi ne juĝas tiun eldiraĵon, persone mi ne kredas ke tio estas ia danĝero. Mi havis la impreson ke junaj latvianoj lernas la latvan lingvon.

Aliflanke, malgraŭ la leĝoj, vi povas bone komunikadi en la rusa lingvo. Mi neniam renkontis homon kiu tute ne komprenis mian rusan lingvon.

Tiu diskuto estas tre bona. Mi esperas ke vi kontinuos ĝin. Oni povas nur esperi ke estas pli da kanaloj por tiaj diskutoj.

La impreson kiun mi havas estas ke sur la plano inter la unuopaj individuoj la kontaktoj estas tre bonaj. Problemojn ŝajnas krei politikumistoj kun – hm, specialaj tagordoj.

Amike

Cellus

nikko (Visa profilen) 13 december 2010 09:13:51

Forsendataj estis ĉiuj - ne estis escepto por nerusoj. Mia familio estas etne germana, kaj ankaŭ estis forsendita orienten, sed mi nun ne emas projekcii tion al rusa nacio kaj kulpigi ĝin, nek aprobas mi separatismon.

Silvestre (Visa profilen) 13 december 2010 14:43:23

Kiel internaciisto mi ne volus propran ŝtaton, se alian ŝtaton ne celis forpuŝi mian popolon al la pasinta Historio. Ŝtato, kiu de jarcentoj kaj rilatite al homaj rajtoj, per agado kaj leĝoj ne ebligas min vivi, kiel aliaj samŝtatanoj. Kiu dum lastaj 20 jaroj -regita de malsamaj partioj- kontraŭleĝe kaŝigis la interregionan bilancon por poste malkovrigi, ke la katalunaj regionoj estas melkitaj de la ŝtata registaro (mi bakis 7 panoj kaj vi 3; ni dividas ĝin pro "interregiona helpado", kaj post la divido ni ne posedas 5-5, sed vi 6 kaj mi 4). Kiu ree helpas fermi interregionajn TVrelajsojn por malebligi komunikado inter samlingvaj regionoj. Ŝtato kiu (kiel ĉiuj faras) manipulas la Historion por krei sian nacian mitologion... Sufiĉas, troas. Moderna Hispanujo estas plurjarcentaĝa imperiisma nacia projekto sendepende de la politika reĝimo (parlamenta demokratio, faŝismo, respubliko), por kies ekzisto kataluna popolo -kaj aliaj- estas intence malaperiganta. Kiel ĉiu alia homo sur la tero, mi apartenas al la mondo sed ankaŭ al mia popolo (etno, tribo), pro tio mi deziras ke ĝi ne estu mortigita de tiaj malamikaj ŝtatoj. Do mi celas sendependan Katalunan Landaron -nun disigita inter Francio, Hispanio kaj Andorra- per propra ŝtato aŭ dezirinde per ia senŝtata politika organizaĵo. Cetere -nun kaj post la sendependeco- oni devas batali por libereco, egaleco kaj fraterneco. Neniam estis ni tiom liberajn, kiom ni estis dum la liberecana revolucio je la unuaj jaroj de la hispana 1936a milito: preskaŭ sen ŝtato nek proprietuloj ĉio funkciis eĉ dum milito. Sed krom atingi tian liberan socion, la kataluna popolo estas devigita sendependiiĝi el Hispanio kaj Francio, por transvivi, kiel aparta popolo. Nin trompas tiujn, kiujn neas la sendependiĝon de popoloj per tiel nomataj sennaciistaj kialoj. Pravas nur la liberiga sennaciismo; sennaciismo kiu malakceptas sindefendado kaj ebligas malaperon de popoloj, estas imperiista naciista mensogo.

novatago (Visa profilen) 13 december 2010 17:28:48

Silvestre:Kiu dum lastaj 20 jaroj -regita de malsamaj partioj- kontraŭleĝe kaŝigis la interregionan bilancon por poste malkovrigi, ke la katalunaj regionoj estas melkitaj de la ŝtata registaro (mi bakis 7 panoj kaj vi 3; ni dividas ĝin pro "interregiona helpado", kaj post la divido ni ne posedas 5-5, sed vi 6 kaj mi 4).
Jes, ĝuste pri tiuj mi politikaj mensogoj aŭ duonveroj, mi parolis en mia antaŭa mesaĝo. Katalunio volas dividi tiujn panojn inter 2: Katalunio kaj la aliaj hispanaj regionoj, tamen tiuj panoj kune kun la aliaj hispanaj panoj devus esti juste kaj egale dividitaj inter 17 regionoj, do facile ŝajnas al katalunoj, kiuj produktas multajn pli panojn, ke ili pagas pli ol aliaj kaj poste ili konservas malpli.

Ni ja povas kulpigi la ŝtatan hispanan registaron pro ne dividi same la riĉecon inter la hispanaj regionoj kaj tiel ne lasi ke ili evoluu kaj disvolviĝu. Tamen ne kulpas nur la malsamaj ŝtataj hispanaj registaroj, ankaŭ kulpas la naciismajn politikajn postulojn. Dum Katalunio riĉiĝis kaj tiel neeviteble devis pagi pli impostojn, aliaj hispanoj devis lasi siajn regionojn por iri al Katalunio (poste ili plendas pri la evoluo de la kastilia lingvo en Katalunio) aŭ al Madrido por trovi laboron, oftege sub kontraŭleĝaj kondiĉoj, kiuj ŝparigis (kaj ŝparigas) al entreprenistoj grandegajn monsumojn. Mi aĝas 33 kaj dum mia vivo, neniam trafis plenaĝan katalunon, kiu loĝas en alia hispana regiono kontraŭvole.

Multaj pensas ke sendependiĝo kunportos justecon kaj egalecon... Nu, mi aŭskultas iliajn argumentojn, kaj mi ne komprenas kian ideon pri egaleco kaj justeco ili havas mense.

Ĝis, Novatago.

LyzTyphone (Visa profilen) 14 december 2010 06:59:24

Mi estas Tajvanano kaj Mi vol(forlas

Pardonon ĉar mi ne serioze volas diskuti. Sage.

cellus (Visa profilen) 14 december 2010 09:03:43

Svedujo kaj Norvegujo estis en unio en la deknaŭa jarcento. La publika opinio amis la norvegojn sed la norvegoj volis esti liberaj. Dum la lastaj jaroj de dana dominado, la norvegoj kreis al si sufiĉe grandan aŭtonomion. Tiun ili perdis dum la aliĝo al la unio kun Svedujo, se mi nun memoras mian historion bone. La norvegaj famaj verkistoj skribis favore al la libereco. Do la svedoj ne bone komprenis la liberemon de la norvegoj, almenaŭ ne en la komenco. Sed je la fino la plimulto komprenis la strebadojn de la norvegoj, kaj tial la unio dissolviĝis pace.

Same kiel Sovetunio kiu fakte dissolviĝis sufiĉe pace – estis certaj esceptoj – ankaŭ. Multaj popoloj, ne nur la sveda (pri la neŭtraleco) estas kaptitaj en siaj mitoj.

Silvestre (Visa profilen) 14 december 2010 11:44:12

novatago, vi uzis mian simplan ekzemplon pri panojn, por argumenti viajn opiniojn. Jen alia nuna ekzemplo pri hispana interna koloniismo: oni avertas ree pri la graveco havi rapidegaj trajnoj (pri kion mi ne konsentas) konektataj al la cetera Eŭropo; anstataŭ konekti Perpinyà-Barcelona-Valencia al la sudo, la hispana registaro intence prokrastas tiun konekton por favori radian fervojaron (el centra Madrid al aliaj urboj); tio estas precipe por malfaciligi la konekto inter katalunaj landoj (tiujn en orienta hispana marbordo) kaj por fari siajn finegocojn per korupta urbo-planismo.

Ankaŭ tiu rakonto: vi havas amikinon, kies filino estas ofte punita en lernejo pro uzi la hispanan en la lernejo; kaj loĝantoj kiuj nuntempe ne kapablas paroli hispanan. Tiuj estas nur kelkaj el la neveraj argumentoj uzitaj de la hispana naciista imperiista ideologistoj. Se iu lernanto estus iel diskriminaciita pro lingvafero, tio estus rekte denuncita kaj punita. Certe neniu nehispanlingvulo rajtas paroli krom hispanan en hispanlernejoj, sed tio viaopinie, estas tute komprenebla. Rakontu la veron: ekzemple, en la sudaj katalunaj regionoj (Valencilando), la lernantoj atingas la supra lernejo sen eĉ scii, ke sia lingvo estas parolata ankaŭ en aliaj regionoj. La lernolibroj eĉ kaŝigas la scienca nomon de la lingvo. Kial? Por kredigi ilin, ke sia lingvo estas nevalora, neparolata ekster sia regioneto, kaj tiel instigi paroli hispanan. Kie estas la demokrataj rajtoj?

Fine vi plendas pri tion, ke multajn hispananoj elmigris al Katalunio por labori, kaj tiel ili perdas iliajn kutimoj... Kion vi proponas? Ĉu ni katalunanoj, estu forviŝita kiel popolo, por ke la tutmonda elmigrintaro kultivus senfine sian kutimoj kaj lingvoj ĉe ni? Faru tion ĉe iu hispanlingva regiono, ĉar se ili fine deziras vivi denove hispanlingve eblas almigri al Sudameriko, kie danke al la hispana imperiismo, hispanlingvo reĝas sur milionoj da mortigitaj praloĝantoj.

Tillbaka till toppen