본문으로

Kio estas malo?

글쓴이: amemu861, 2010년 12월 18일

글: 17

언어: Esperanto

amemu861 (프로필 보기) 2010년 12월 18일 오후 12:07:46

Ĉu granda kaj malgranda estas maloj?

Ili estas malsamaj jes, sed ĉu ili estas maloj?

A: !!!!!!!!!!!!!!!!!!!!
B: !!!!!!

La linio A estas longa, kaj B estas mallonga.
Nun, ĉu A estas mal(B) kaj B estas mal(A)?
Aŭ ĉu A kaj B estas nur malsamaj sed ne estas maloj?

Ĉu longa kaj mallonga estas maloj aŭ ĉu longa kaj profunda estas maloj?

Kio estas maloj?
Kion vi pensas?

Greedn (프로필 보기) 2010년 12월 18일 오후 12:35:52

longa kaj mallonga estas maloj rilate narmala longo, ekzemple:

A: !!!!!!!!!!!!!!!!
B: !!!!!!!!!!
C: !!

se "B" estas la normala

Altebrilas (프로필 보기) 2010년 12월 18일 오후 9:01:09

Mi ne komprenas kion celas la demando.

Ĉu temas pri lingvo (longa, mallonga, longega, ktp) aŭ pri matematiko por komputi mal(mal(A))=A aŭ io simila?

Ĉu estas paradoksemo:
Se A kaj B estas malsamaj ili ne povas esti maloj: necesus ke A estus sama kaj B malsama... lango.gif

Kaj mi aldonus, ke oni uzas normale UNU kripunkto!

sudanglo (프로필 보기) 2010년 12월 20일 오전 12:01:46

Eble en Esperanto estas du specoj de malvortoj.

Ami kaj malami (veraj maloj)

Granda kaj malgranda (diferenco en grado)

cheak (프로필 보기) 2010년 12월 20일 오전 10:47:05

S-ro Sudanglo, vi menciis ion tre interesa.
Mi konsentas al via opinio, ke 2 specajn ekzistas.

ceigered (프로필 보기) 2010년 12월 20일 오후 1:30:00

sudanglo:Granda kaj malgranda (diferenco en grado)
Eble, tio estas imaga direkta diferenco.

!!!!!!!! granda
!!! malgranda

<- = malgranda,
-> = granda

Blanka Meduzo (프로필 보기) 2010년 12월 21일 오후 3:10:31

"Mal" estas "kontraŭ", mi pensas.

Ĝenerale oni povas diri pri "mal" nur post abstrakti kaj limigi kaj fiksi la aferon.
Unue oni abstraktas la longecon, aŭ abstraktas la direkton (ktp) el afero en la "kontraŭstarecon", kaj poste oni povas diri pri ties "malo".
Se oni ne povas abstrakti ion en la "kontraŭstarecon (reciproke kontraŭstaran rilaton)", oni ne povas diri pri ties "malo". Tie restas nur diferenceco.

Ekz. se oni abstraktas nur aĝojn el homoj, oni povas diri pri juneco kaj maljuneco; ili estas en la rilato de "malo".
Ekz. se oni abstraktas nur "okcidenton" kaj "nordon" el "direktoj", ili ne estas en la rilato de "malo", sed du aferoj estas simple malsamaj reciproke.

Kaj "malo" estas relativa kompreno. Iam aferoj estas en "malo", samtempe (aliflanke) ili estas en "idento".
(Ĉu mi komprenas vian demandon?)

Paulinho (프로필 보기) 2010년 12월 21일 오후 4:26:56

Ĉu oni volus diri "malbono"?

amemu861 (프로필 보기) 2010년 12월 21일 오후 10:23:13

Temas pri lingvo (longa, mallonga, longega, ktp).
Ke la afero ne estas klara.

A:_______!!!!!!!!!!!!!!!
B:_______________!!!!!!!!!!!
C:_______________!!!!!!
D:____________!!!!

A kaj D estas profundaj. A estas pli profunda ol D.
B kaj C estas longaj. B estas pli longa ol C.

Sed mi konsentas ke en Esperanto estas du specoj de malvortoj.

myris (프로필 보기) 2010년 12월 22일 오전 12:10:46

Komparu

A estas granda
B estas malgranda: ne estas granda

A estas utila
B estas senutila: nek utila, nek malutila
C estas malutila

Ne estas utila ne signifas malutila.Kompreneble, *sengranda signifas nenion. Do, kiel en aliaj lingvoj, estas du specoj de malvortoj en esperanto.

다시 위로