Kio estas malo?
貼文者: amemu861, 2010年12月18日
訊息: 17
語言: Esperanto
amemu861 (顯示個人資料) 2010年12月18日下午12:07:46
Ili estas malsamaj jes, sed ĉu ili estas maloj?
A: !!!!!!!!!!!!!!!!!!!!
B: !!!!!!
La linio A estas longa, kaj B estas mallonga.
Nun, ĉu A estas mal(B) kaj B estas mal(A)?
Aŭ ĉu A kaj B estas nur malsamaj sed ne estas maloj?
Ĉu longa kaj mallonga estas maloj aŭ ĉu longa kaj profunda estas maloj?
Kio estas maloj?
Kion vi pensas?
Greedn (顯示個人資料) 2010年12月18日下午12:35:52
A: !!!!!!!!!!!!!!!!
B: !!!!!!!!!!
C: !!
se "B" estas la normala
Altebrilas (顯示個人資料) 2010年12月18日下午9:01:09
Ĉu temas pri lingvo (longa, mallonga, longega, ktp) aŭ pri matematiko por komputi mal(mal(A))=A aŭ io simila?
Ĉu estas paradoksemo:
Se A kaj B estas malsamaj ili ne povas esti maloj: necesus ke A estus sama kaj B malsama...

Kaj mi aldonus, ke oni uzas normale UNU kripunkto!
sudanglo (顯示個人資料) 2010年12月20日上午12:01:46
Ami kaj malami (veraj maloj)
Granda kaj malgranda (diferenco en grado)
cheak (顯示個人資料) 2010年12月20日上午10:47:05
Mi konsentas al via opinio, ke 2 specajn ekzistas.
ceigered (顯示個人資料) 2010年12月20日下午1:30:00
sudanglo:Granda kaj malgranda (diferenco en grado)Eble, tio estas imaga direkta diferenco.
!!!!!!!! granda
!!! malgranda
<- = malgranda,
-> = granda
Blanka Meduzo (顯示個人資料) 2010年12月21日下午3:10:31
Ĝenerale oni povas diri pri "mal" nur post abstrakti kaj limigi kaj fiksi la aferon.
Unue oni abstraktas la longecon, aŭ abstraktas la direkton (ktp) el afero en la "kontraŭstarecon", kaj poste oni povas diri pri ties "malo".
Se oni ne povas abstrakti ion en la "kontraŭstarecon (reciproke kontraŭstaran rilaton)", oni ne povas diri pri ties "malo". Tie restas nur diferenceco.
Ekz. se oni abstraktas nur aĝojn el homoj, oni povas diri pri juneco kaj maljuneco; ili estas en la rilato de "malo".
Ekz. se oni abstraktas nur "okcidenton" kaj "nordon" el "direktoj", ili ne estas en la rilato de "malo", sed du aferoj estas simple malsamaj reciproke.
Kaj "malo" estas relativa kompreno. Iam aferoj estas en "malo", samtempe (aliflanke) ili estas en "idento".
(Ĉu mi komprenas vian demandon?)
Paulinho (顯示個人資料) 2010年12月21日下午4:26:56
amemu861 (顯示個人資料) 2010年12月21日下午10:23:13
Ke la afero ne estas klara.
A:_______!!!!!!!!!!!!!!!
B:_______________!!!!!!!!!!!
C:_______________!!!!!!
D:____________!!!!
A kaj D estas profundaj. A estas pli profunda ol D.
B kaj C estas longaj. B estas pli longa ol C.
Sed mi konsentas ke en Esperanto estas du specoj de malvortoj.
myris (顯示個人資料) 2010年12月22日上午12:10:46
A estas granda
B estas malgranda: ne estas granda
A estas utila
B estas senutila: nek utila, nek malutila
C estas malutila
Ne estas utila ne signifas malutila.Kompreneble, *sengranda signifas nenion. Do, kiel en aliaj lingvoj, estas du specoj de malvortoj en esperanto.