본문으로

u x / ŭ

글쓴이: crescence, 2010년 12월 20일

글: 16

언어: Esperanto

crescence (프로필 보기) 2010년 12월 20일 오전 11:33:54

Kiam mi skribas la literojn "u x" oftajn en la franca lingvo (sur la franca forumo), la literoj estas ŝanĝataj en "ŭ". Ĉu eblas korekti tiun programeraron ?

Jev (프로필 보기) 2010년 12월 20일 오후 1:23:31

crescence:Kiam mi skribas la literojn "u x" oftajn en la franca lingvo (sur la franca forumo), la literoj estas ŝanĝataj en "ŭ". Ĉu eblas korekti tiun programeraron ?
En kiu ĝuste loko tio okazas? Mi ĵus skribis en la franca forumo kaj ĉe mi nenio konvertiĝis.

crescence (프로필 보기) 2010년 12월 20일 오후 4:31:02

Ekz : mi provas skribi la francan vorton "ceŭ". Vidu ! Ne estas skribata "c e u x"

horsto (프로필 보기) 2010년 12월 20일 오후 4:50:09

Tio okazas nur en la Esperanta forumo, ĉar ĉi tie la uzantoj skribas Esperante. Se vi ne volas tion tiam metu la signon ' inter la literoj e kaj u: ceu'x

crescence (프로필 보기) 2010년 12월 20일 오후 5:21:07

Sur la franca forumo, se mi klikas sur la butono [s x / ŝ] , la vorto "c e u x" iĝas "ceŭ". Se mi ne klikas, la ĉapeloj de aliaj vortoj ne aperas...

Jev (프로필 보기) 2010년 12월 20일 오후 7:32:21

crescence:Sur la franca forumo, se mi klikas sur la butono [s x / ŝ] , la vorto "c e u x" iĝas "ceŭ". Se mi ne klikas, la ĉapeloj de aliaj vortoj ne aperas...
Pardonu, mi ne tute komprenas. Kial vi tiukaze klakas, se vi ne volas supersignojn? La programo ne estas tiel saĝa, ĝi ne povas kompreni ĉu estas Esperanto-vorto aŭ la franca, do se vi klakas, ĝi ĉapeligas ĉion.

crescence (프로필 보기) 2010년 12월 20일 오후 7:48:43

Jev:
Pardonu, mi ne tute komprenas. Kial vi tiukaze klakas, se vi ne volas supersignojn? La programo ne estas tiel saĝa, ĝi ne povas kompreni ĉu estas Esperanto-vorto aŭ la franca, do se vi klakas, ĝi ĉapeligas ĉion.
Kelkafoje, mi bezonas demandi tradukon de esperanta vorto kun cirkumflekso. En mia mesaĝo, oni trovas francajn vortojn kun esperantajn vortojn. Ekz : Je v e u x traduire le mot "laŭ". Mi obtenas : Je veŭ traduire le mot "laŭ".

Jev (프로필 보기) 2010년 12월 20일 오후 9:00:00

crescence:Kelkafoje, mi bezonas demandi tradukton de esperanta vorto kun cirkumflekso. En mia mesaĝo, oni trovas francajn vortojn kun esperantajn vortojn. Ekz : Je v e u x traduire le mot "laŭ". Mi obtenas : Je veŭ traduire le mot "laŭ".
Klaras. Bedaŭrinde la sistemo ne povas distingi inter la franca kaj Esperanto (se ambaŭ lingvoj aperas en unu teksto), do nuntempe ne estus facile aranĝi tion, kion vi petas. Sed iam dum la sekva refaro aŭ granda plibonigo de lernu! ni provos plibonigi ankaŭ tiun ĉi flankon de la paĝaro.

crescence (프로필 보기) 2010년 12월 21일 오전 11:21:59

Jev:Bedaŭrinde la sistemo ne povas distingi inter la franca kaj Esperanto (se ambaŭ lingvoj aperas en unu teksto),...
Mi opinias, ke la konvertado ne devus esti aŭtomata. La solvo de la virtuala klavaro (tiel en la retpağaro Livemocha) estas plibona.

AlfRoland (프로필 보기) 2010년 12월 21일 오후 12:11:20

Ĉu vere tia konvertado necesas hodiaŭ? Kiom da Lernu-anoj havas komputilon, kiu ne scipovas uzi UTF-8 (Unikodon)? Kaj por Linukso kaj por Vindozo estas helpprogramoj kiuj ebligas skribi korekte jam komence.

다시 위로