Į turinį

Star Trek - kiel oni nomas je via televido

sudanglo, 2011 m. sausis 2 d.

Žinutės: 20

Kalba: Esperanto

danielcg (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 5 d. 01:45:05

La prepozicioj "por" ne estas korektaj en tiu traduko: la misio ESTAS esplori ktp., ne estas POR esplori ktp.

La verbon "estas" oni povas subkomprenigi per la uzo de la dupunkto, tiel ke oni nur devas forigi la prepociziojn "por".

Krome, "kie neniu antaŭe iris" devus esti "kieN neniu antaŭe iris" (direktakuzativo).

Via,

Daniel

stelvojaĝo:La kosmo: la limo fina.
Tiuj ĉi estas la vojaĝoj de la stelŝipo Enterprise. Ĝia kvinjara misio: por esplori strangajn novajn mondojn; por elserĉi novan vivon kaj novajn civilizojn; por sentime iri, kie neniu antaŭe iris.
[/quote]

zaratustro (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 15 d. 23:28:19

Ĉi tie en Hispanujo ankaŭ ĝi nomiĝas "Star Trek".

adrideo (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 16 d. 03:54:43

horsto:En Germanujo: Raumschiff Enterprise (Kosmoŝipo Enterprise)
Do kiel nomiĝas la serioj, kiuj ne okazas en la ŝipo Enterprise?

horsto (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 16 d. 17:09:29

adrideo:
horsto:En Germanujo: Raumschiff Enterprise (Kosmoŝipo Enterprise)
Do kiel nomiĝas la serioj, kiuj ne okazas en la ŝipo Enterprise?
Mi provos:
[LISTO]
Die Enterprise (la (ina) Enterprise)
Raumschiff Enterprise: Das nächste Jahrhundert (Kosmoŝipo Enterprise: La sekvonta jarcento)
Star Trek: Deep Space Nine
Star Trek: Raumschiff Voyager
Star Trek: Enterprise[/list]Vi bone povas vidi: ekde certa tempo oni ne plu tradukas anglajn vortojn en Germanujo. malgajo.gif

darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 16 d. 17:34:13

horsto:Die Enterprise (la (ina) Enterprise)
Nu, ingenra (tio tute ne rilatas al seksoj), ĉar ŝipnomoj preskaŭ ĉiam estas ingenraj en la germana.

adrideo (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 17 d. 18:34:34

horsto, dankon pro la respondo.

horsto:
Vi bone povas vidi: ekde certa tempo oni ne plu tradukas anglajn vortojn en Germanujo. malgajo.gif
nu, multaj vortoj anglaj estas germandivenaj. tamen ja estas iom domaĝe (sed plejparte neeviteble, kaj eble eĉ neevitinde) ke la angla tiel impresas aliajn lingovjn. mia polalingva profesoro diris "mi ne scias kial vi lernas la polan. baldaŭ ankaŭ ĝi estos la angla!"

darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 17 d. 18:53:29

adrideo:horsto, dankon pro la respondo.

horsto:
Vi bone povas vidi: ekde certa tempo oni ne plu tradukas anglajn vortojn en Germanujo. malgajo.gif
nu, multaj vortoj anglaj estas germandivenaj. tamen ja estas iom domaĝe (sed plejparte neeviteble, kaj eble eĉ neevitinde) ke la angla tiel impresas aliajn lingovjn. mia polalingva profesoro diris "mi ne scias kial vi lernas la polan. baldaŭ ankaŭ ĝi estos la angla!"
Domaĝe estas pri tio laŭ mi ĉefe, ke la skribo de tiuj vortoj restas sama kaj ne adaptiĝas al la germana.

glig (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 17 d. 19:01:23

En Kroatio estas "Zvjezdane staze" (stelaj vojoj aŭ vojetoj) .

rideto.gif rideto.gif sal.gif

horsto (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 17 d. 21:03:00

adrideo:
horsto:
Vi bone povas vidi: ekde certa tempo oni ne plu tradukas anglajn vortojn en Germanujo. malgajo.gif
nu, multaj vortoj anglaj estas germandivenaj. tamen ja estas iom domaĝe (sed plejparte neeviteble, kaj eble eĉ neevitinde) ke la angla tiel impresas aliajn lingovjn. mia polalingva profesoro diris "mi ne scias kial vi lernas la polan. baldaŭ ankaŭ ĝi estos la angla!"
Nu, la angla ne impresas aliajn lingvojn. La mondo ja vere bezonas internacian lingvon pro la tutmondiĝo. Estas nur pro politikaj kialoj ke oni nuntempe uzas la anglan tiucele.

darkweasel (Rodyti profilį) 2011 m. vasaris 18 d. 06:11:58

horsto:
adrideo:
horsto:
Vi bone povas vidi: ekde certa tempo oni ne plu tradukas anglajn vortojn en Germanujo. malgajo.gif
nu, multaj vortoj anglaj estas germandivenaj. tamen ja estas iom domaĝe (sed plejparte neeviteble, kaj eble eĉ neevitinde) ke la angla tiel impresas aliajn lingovjn. mia polalingva profesoro diris "mi ne scias kial vi lernas la polan. baldaŭ ankaŭ ĝi estos la angla!"
Nu, la angla ne impresas aliajn lingvojn. La mondo ja vere bezonas internacian lingvon pro la tutmondiĝo. Estas nur pro politikaj kialoj ke oni nuntempe uzas la anglan tiucele.
Laŭ mi estas ĉefe pro praktikaj kialoj. Homoj uzos ĉiun lingvon, kiun ili havas komune - kaj ĉar nun oni plej ofte instruas la anglan en lernejoj, tiu lingvo estas nun plej ofte la angla.

En Vieno, mi iam eniris trajnon al Bratislavo kaj demandis (ŝajne slovakan) pasaĝeron en la germana, ĉu ĝi haltas en certa haltejo. Tiu pasaĝero tamen ne komprenis la germanan kaj petis min demandi angle - jes, angle, ne slovake, kvankam la angla evidente ne estis lia denaska lingvo. Li ŝajne tute ne atendus, ke iu en Vieno parolas la slovakan, sed ja ke ĉiuj parolas la anglan.

Atgal į pradžią