La fonetiko de Esperanto kaj la influo de diversaj naciaj lingvoj
от lingvistoerarema, 09 декември 2004
Съобщения: 24
Език: Esperanto
lingvistoerarema (Покажи профила) 09 декември 2004, 15:04:36
Kion estas kelkaj komunaj fonetikaj influoj de naciaj lingvoj (kiel nazaj vokalo, oni ne povas trili la 'r', ktp?
Cxu ekzistas standarda elparolo?
tuvalkin (Покажи профила) 28 февруари 2005, 22:02:19
En < http://www.esperanto.web.pt/alfabeto.htm > estas mia iama provo listigi tiun normon (inkl. IPA-signojn): en la portugala lingvo, sed verŝajne plejparte komprenebla kaj utila por ĉiuj. Lingvistoj opiniu, b.v.!
Kompreneble estas influoj inter la lingvoj uzataj de iu sama homo, nelaste fonetikaj/fonemikaj, sed kutime esperantistoj strebas al tiu menciita normo.
Gravaj elementoj por la sukceso de tiu strebado estas ekzemplo+praktiko (do rilatas al onia esperantista medio) kaj propra persistemo kaj perfektiĝemo.
WALERIJ (Покажи профила) 17 март 2005, 04:10:27
Aŭdorapidskribado. Fraznoto. Nur ne literoj...
DaniBCN (Покажи профила) 31 декември 2010, 16:34:42
Mi certe kredis ke tiu akcento estis la propra fonetiko de esperanto, kaj la aliaj geesperantisto multe ridis....
antoniomoya (Покажи профила) 31 декември 2010, 17:17:14
lingvistoerarema:Kiamaniere alie elparolas usonano Esperanton ol brazilano aŭ ĉino aŭ iu de Zimbabvo?Hodiaŭ mem mi aŭdis Marjorie Boulton parolante per Pola Radioprogramo en Esperanto, kaj surprizigis min ŝian fortegan anglan elparolon.
Kion estas kelkaj komunaj fonetikaj influoj de naciaj lingvoj (kiel nazaj vokalo, oni ne povas trili la 'r', ktp?
Ĉu ekzistas standarda elparolo?
Ordinare, ĉiu esperantisto kunportas la elparolon de sia gepatra lingvo (pli-malpli facile identigebla).
Amike.
cellus (Покажи профила) 02 януари 2011, 14:05:01
Svedo kompreneble ne uzu la longan svedan a-sonon kiun ne-svedoj ofte perceptas kiel o-sono, kaj same kompreneble evitu la du-silaban akcenton! Tion ankaŭ ĉiuj nunaj parolantoj faras. En miaj junaj jaroj tio okazis. La ĝenerale pli bona lingvoinstruado kaj la fakto ka ĉiuj ĝin ricevas "kulpas".
Oni ne plu aŭdas svedajn aŭ danajn esperantistojn kiuj parolas kvazaŭ ili ne legis la enkondukon pri la elparolo en la lernolibro kiun ili uzis. La reguloj estas simplaj, kaj se oni sekvas ilin oni ekhavos bonan internacin elparolon. Kompreneble la aŭskultanto ofte povas diveni onian akcenton, same kiel svedlingvano povas diveni ke mi ne naskis en Gotenburgo kaj ne en la suda parto de la lando, la bona eksterlanda orelo certe aŭdos ke mi estas svedo!
Cellus
Altebrilas (Покажи профила) 02 януари 2011, 17:00:26
Kiam mi estas kun francoj (nekomencantoj), mi (nevole) emas fuŝprononci esperanton kiel iuj samlandanoj:
- prononcante r kiel ĥ
- akcentante la lastan silabon
- prononcante naze "an", "on" interne de la vortoj.
darkweasel (Покажи профила) 02 януари 2011, 17:17:39
Krome, estas por ni malfacile elparoli "r" silabfinan. Ni emas diri "nua" kaj "poa" anstataŭ "nur" kaj "por".
ceigered (Покажи профила) 02 януари 2011, 17:42:47
Sed mi ofte parolas malrapide en ĉiuj lingvoj do mi ne ofte elparolus kiel la supero. Mi mem senvole elparolas miajn "r"jn aspiracie aŭ kun eta h/ŝ/th - do "ete trilata", kiel en la nordeŭropaj lingvoj. Sed mi ankaŭ senvole fojfoje faras tion paralante la angla lingvo Mi nur ŝatas la "Skota/Islanda/Sveda" R Mi tro-aŭskultas svedan muzikgrupo Kent...
LVX (Покажи профила) 02 януари 2011, 20:06:35
antoniomoya:lingvistoerarema:Hodiaŭ mem mi aŭdis Marjorie Boulton parolante per Pola Radioprogramo en Esperanto, kaj surprizigis min ŝian fortegan anglan elparolon.Saluton,
.
Ĉu vi havas la ligilo de tia programo,kiu Marjorie partoprenis?
Mi antaŭ ne longe malkovris ke ŝi ankoraŭ vivadas, mi posedas du librojn verkitaj de ŝi.
Dank's
Gabriel