Mergi la conținut

La fonetiko de Esperanto kaj la influo de diversaj naciaj lingvoj

de lingvistoerarema, 9 decembrie 2004

Contribuții/Mesaje: 24

Limbă: Esperanto

lingvistoerarema (Arată profil) 9 decembrie 2004, 15:04:36

Kiamaniere alie elparolas usonano Esperanton ol brazilano aux cxino aux iu de Zimbabvo?

Kion estas kelkaj komunaj fonetikaj influoj de naciaj lingvoj (kiel nazaj vokalo, oni ne povas trili la 'r', ktp?

Cxu ekzistas standarda elparolo?

tuvalkin (Arată profil) 28 februarie 2005, 22:02:19

Ja ekzistas normo, eĉ se iom “elasta” pri iuj fonemoj (ekz., "L" kaj "N" akcepteblas kaj langdenta (alveola) kaj langpalata).

En < http://www.esperanto.web.pt/alfabeto.htm > estas mia iama provo listigi tiun normon (inkl. IPA-signojn): en la portugala lingvo, sed verŝajne plejparte komprenebla kaj utila por ĉiuj. Lingvistoj opiniu, b.v.!

Kompreneble estas influoj inter la lingvoj uzataj de iu sama homo, nelaste fonetikaj/fonemikaj, sed kutime esperantistoj strebas al tiu menciita normo.

Gravaj elementoj por la sukceso de tiu strebado estas ekzemplo+praktiko (do rilatas al onia esperantista medio) kaj propra persistemo kaj perfektiĝemo.

WALERIJ (Arată profil) 17 martie 2005, 04:10:27

La simvolo Jnternacia Alfabeto ne estas latina! Ne estas literoj! B.v., rigardu miaj paĝoj el retadreso: http:/fonostenograf.narod.ru

Aŭdorapidskribado. Fraznoto. Nur ne literoj...

DaniBCN (Arată profil) 31 decembrie 2010, 16:34:42

Mia 1a kontakto kun la esperanta lingvo estis kun la fama brazila kurso kaj la 1a fojo kiu mi parolis esperanton kun geesperantistoj de mila lando mi diris ekzemple "Via rezulto estis tre bona" kun la brazila akcento.
Mi certe kredis ke tiu akcento estis la propra fonetiko de esperanto, kaj la aliaj geesperantisto multe ridis....

antoniomoya (Arată profil) 31 decembrie 2010, 17:17:14

lingvistoerarema:Kiamaniere alie elparolas usonano Esperanton ol brazilano aŭ ĉino aŭ iu de Zimbabvo?

Kion estas kelkaj komunaj fonetikaj influoj de naciaj lingvoj (kiel nazaj vokalo, oni ne povas trili la 'r', ktp?

Ĉu ekzistas standarda elparolo?
Hodiaŭ mem mi aŭdis Marjorie Boulton parolante per Pola Radioprogramo en Esperanto, kaj surprizigis min ŝian fortegan anglan elparolon.

Ordinare, ĉiu esperantisto kunportas la elparolon de sia gepatra lingvo (pli-malpli facile identigebla).

Amike.

cellus (Arată profil) 2 ianuarie 2011, 14:05:01

Kiam mi lernis esperanton, jam en la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, la svedaj esperantistoj, kiujn mi aŭdis en la loka esperantoklubo havis multe pli svedecan elparolon ol la anoj de la juna generacio, kiuj nun lernas la lingvon. Similan plibonigon oni povas laŭ miaj observaĵoj noti ankaŭ ĉe parolantoj de aliaj landoj.

Svedo kompreneble ne uzu la longan svedan a-sonon kiun ne-svedoj ofte perceptas kiel o-sono, kaj same kompreneble evitu la du-silaban akcenton! Tion ankaŭ ĉiuj nunaj parolantoj faras. En miaj junaj jaroj tio okazis. La ĝenerale pli bona lingvoinstruado kaj la fakto ka ĉiuj ĝin ricevas "kulpas".

Oni ne plu aŭdas svedajn aŭ danajn esperantistojn kiuj parolas kvazaŭ ili ne legis la enkondukon pri la elparolo en la lernolibro kiun ili uzis. La reguloj estas simplaj, kaj se oni sekvas ilin oni ekhavos bonan internacin elparolon. Kompreneble la aŭskultanto ofte povas diveni onian akcenton, same kiel svedlingvano povas diveni ke mi ne naskis en Gotenburgo kaj ne en la suda parto de la lando, la bona eksterlanda orelo certe aŭdos ke mi estas svedo!

Cellus

Altebrilas (Arată profil) 2 ianuarie 2011, 17:00:26

Zamenhof konsilis iun prononcon, sed ĉefe celis, ke ĉi sentas sin sekura en la lingvo kreita de li. Mi aŭdis diversajn prononcmanierojn, el kiuj malplej "centraj" (rilate al centra eŭropo) landanoj estis plej facile rekoneblaj: angloj, francoj, japanoj, ĉinoj...

Kiam mi estas kun francoj (nekomencantoj), mi (nevole) emas fuŝprononci esperanton kiel iuj samlandanoj:
- prononcante r kiel ĥ
- akcentante la lastan silabon
- prononcante naze "an", "on" interne de la vortoj.

darkweasel (Arată profil) 2 ianuarie 2011, 17:17:39

Germanlingvanoj - depende ankaŭ de la dialekto - fojfoje ne povas bone distingi voĉajn kaj senvoĉajn konsonantojn (b/p, g/k, d/t, z/s). Speciale vortofine ni emas elparoli ĉiam senvoĉe, sed speciale sudgermanoj kaj aŭstroj (ekzemple mi) ankaŭ aliloke miksas ilin.

Krome, estas por ni malfacile elparoli "r" silabfinan. Ni emas diri "nua" kaj "poa" anstataŭ "nur" kaj "por".

ceigered (Arată profil) 2 ianuarie 2011, 17:42:47

Ni aŭstralianoj (kaj ankaŭ eble ĉiuj anglalingvuloj?) fojfoje povas mis-elparoli vortojn, ĉar ni emas kompaktigi niajn tutajn vortojn al pli etaj proksimumaĵoj. Do, la "r"j povas iĝi malpli elparolataj, la vokaloj en ne-akcentataj aũ ne-gravaj lokoj povas iĝi pli malgrandaj aŭ mallaŭtaj, kaj ni akcentas la plej gravajn vortojn en frazoj sed ne la aliaj vortoj ofte okulumo.gif

Sed mi ofte parolas malrapide en ĉiuj lingvoj do mi ne ofte elparolus kiel la supero. Mi mem senvole elparolas miajn "r"jn aspiracie aŭ kun eta h/ŝ/th - do "ete trilata", kiel en la nordeŭropaj lingvoj. Sed mi ankaŭ senvole fojfoje faras tion paralante la angla lingvo rido.gif Mi nur ŝatas la "Skota/Islanda/Sveda" R okulumo.gif Mi tro-aŭskultas svedan muzikgrupo Kent...

LVX (Arată profil) 2 ianuarie 2011, 20:06:35

antoniomoya:
lingvistoerarema:Hodiaŭ mem mi aŭdis Marjorie Boulton parolante per Pola Radioprogramo en Esperanto, kaj surprizigis min ŝian fortegan anglan elparolon.

.
Saluton,
Ĉu vi havas la ligilo de tia programo,kiu Marjorie partoprenis?
Mi antaŭ ne longe malkovris ke ŝi ankoraŭ vivadas, mi posedas du librojn verkitaj de ŝi.
Dank's
Gabriel

Înapoi mai sus