Sisu juurde

Retejo por eŭro-uzantoj - ankaŭ en Esperanto

kelle poolt WinstonSmith, 7. jaanuar 2011

Postitused: 4

Keel: Esperanto

WinstonSmith (Näita profiili) 7. jaanuar 2011 15:33.48

Saluton amikoj,

de iom da tempo ankaŭ ekzistas (kaj mi estas unu el la tradukantoj) esperantlingva versio de EuroBillTracker, la reta projekto por sekvi la spurojn de eŭro-monbiletoj ridulo.gif

Esence, oni entajpas la serian kodon de siaj monbiletoj kaj tuj malkovras, ĉu aliaj uzantoj jam posedis tiujn samajn monbiletojn pasintece.

Ankaŭ eblas aldoni komenton (ekz. tre malpura bileto, kun skribaĵo, ricevita kiel restaĵo, ktp...) en ajna lingvo. Mi kompreneble tion faras en Esperanto...

Jen klariga ekzemplo: monbileto kiun mi posedis en Bolonjo, kaj post unu monato estis retrovita en Grosseto (Toskanio) fare de alia uzanto (kaj mem esperantisto ridulo.gif ) kun kaŝnomo quicksort.

La E-ĉefpaĝo de la retejo: http://eo.eurobilltracker.eu.

Se vi havas demandojn pri la retejo aŭ pri la Esperanto-traduko (kiu ne ĉiam perfektas, ĉar ĝin prilaboris pluraj tradukistoj en malsamaj periodoj...), nepre skribu. ridulo.gif

Amike,

darkweasel (Näita profiili) 8. jaanuar 2011 16:32.11

Interesa afero, mi jam registriĝis kaj enmetis tri 10-eŭro-biletojn.

Sxak (Näita profiili) 9. jaanuar 2011 1:33.36

Niaj membroj enigas la serian numeron de siajn biletojn en nian datumbazon
ridulo.gif

WinstonSmith (Näita profiili) 10. jaanuar 2011 0:00.02

Dankegon! Multaj el la plej malnovaj tekstoj riĉas je tiaj eraretoj. Mi nun ĝisdatigis la tekston (la retejestroj devas aprobi la tradukon, por ke ĝi aperu publike; do ne zorgu, se la malĝusta teksto daŭre aperos dum unu aŭ du tagoj.)

Tagasi üles