ورود به محتوا

"Harojn" aŭ "Hararon"

از dothedeerdance, 8 ژانویهٔ 2011

پست‌ها: 12

زبان: Esperanto

dothedeerdance (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2011،‏ 8:07:08

"Harojn" aŭ "Hararon"?

La leciono mi ĵus kompletigis uzis "hararon," sed poste ekuzis "harojn" ... konfuzas!

(pardonu mia eraroj lango.gif )

geo1963 (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2011،‏ 8:29:06

dothedeerdance:"Harojn" aŭ "Hararon"?

La leciono mi ĵus kompletigis uzis "hararon," sed poste ekuzis "harojn" ... konfuzas!

(pardonu mia eraroj lango.gif )
har-ar-o, ar = tuto aŭ kolekto de multaj samspecaj aferoj (laŭ PMEG).

haro-j, j = ne unu, kelke da...

En ĉiu tiu kunteksto tio signifas pli malpli la samon. Sed hararo povas ankaŭ signifi ĉiujn harojn: sur la kapo, sur la brakoj kaj kruroj, sub akselo, inter fingroj...
Animaloj povas havi hararon sur la tuta korpo.

Genjix (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2011،‏ 9:20:32

harero = a hair
haro = all your hair
hararo signifas nenion al mi, tamen mi legas ĝin kiel haro.

mihxil (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2011،‏ 10:35:33

Genjix:harero = a hair
haro = all your hair
hararo signifas nenion al mi, tamen mi legas ĝin kiel haro.
La uzo de 'haro' en la signifo de 'hararo' estas evitinda. Haro baze signifas vian 'hareron'. 'Harero' ne ekzistas, aŭ almenaŭ mi ne komprenus ĝin.

geo1963 (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2011،‏ 11:18:29

miĥil:'Harero' ne ekzistas, aŭ almenaŭ mi ne komprenus ĝin.
Se mi dividas la haron je kvar partoj, mi povus ricevi hareron.

horsto (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2011،‏ 11:19:22

dothedeerdance:"Harojn" aŭ "Hararon"?

La lecionon mi ĵus finis uzis "hararon," sed poste ekuzis "harojn" ... konfuzas!

(pardonu miajn erarojn lango.gif )
Kutime, ĉe homoj, hararo celas nur la harojn sur la kapo, vidu
ReVon.

mihxil (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2011،‏ 11:29:16

geo1963:
miĥil:'Harero' ne ekzistas, aŭ almenaŭ mi ne komprenus ĝin.
Se mi dividas la haron je kvar partoj, mi povus ricevi hareron.
Eble, sed mi preferus 'harparto', tiam. Ero ne simple signifas parton. Ĝi pli similas al 'elemento' aŭ 'atomo'. Sablo/sablero, jen bona ekzemplo. Haro/harero, mi dubus. Pli malpli temas pri la inverso de 'aro'. Do hararero = haro.

Sed ĉiuokaze 'harero' ne signifas 'a hair' kiel Genjix sugestis.

Eddycgn (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2011،‏ 11:51:52

mi opinias, se mi ne eraras, ke ambaŭ haroj kaj hararoj estas korektaj, kaj diverse signifas.
Haroj estas la ĉiuj unuopaj haroj je la kapo, la korpo, aŭ aliloke.
Mi trovis tri harojn en la supo!

Hararo estas le tuta formacio de haroj. Mi povas diri: la hararo de la ĉevalo, de la leono aŭ de la kometo... Tamen mi ne povas trovi tri hararojn en la supo.

Ĉu vi konas la hararon de Bereniko? Tio estas konstelacio (stelfiguro en la ĉielo).

sudanglo (نمایش مشخصات) 8 ژانویهٔ 2011،‏ 13:25:36

La ĉefa afero, dothedeerdance, por anglalingvanoj, estas memori ke kvankam en la angla 'hair' povas signifi la tutan hararon (aŭ harojn) - the girl had blonde hair, tamen en Esperanto 'haro' estas ĉiam 'a hair'

Inverse, 'trousers', plurala vorto en la angla, estas 'pantalono' singulare en Esperanto, kaj pantalonoj estas 'more than one pair of trousers'

Terurĉjo (نمایش مشخصات) 9 ژانویهٔ 2011،‏ 14:06:11

sur mia kapo mi havas hararon (bedaŭrinde, ne tiom densan, kiel antaŭe)
sur mia brusto mi havas harojn

gustumu diferencon

verŝajne post nelonge ankaŭ mia kapo havos nur harojn ploro.gif

بازگشت به بالا