Aportes: 36
Idioma: Esperanto
ceigered (Mostrar perfil) 13 de enero de 2011 05:37:00
miĥil:Mi iomete ne komprenas "sencohavas", sed mi supozas ke vi ne tute samopinias kun la rakonto, kaj mi ankaŭ ne tute samopinias kun ĝi . Nur estas eblo laŭ mi.ceigered:Mi pensas ke havas la ĝustan ideon kaj la respondo evidente estas ke la unua ino ne estis homo.
Malgraŭ tio, mi pensas ke sekso devenis el hermafroditaj organismoj (kiel helikoj kaj aliaj gastropodoj).
Sed mi ne scias ĉu via rakonto pri atakemo kaj senagemo tiom sencohavas? Mi divenus ke seksa disiĝo verŝajne ekestis pro la bezono eviti memfekundigon. Tio pli bonas por la genetika vario (kontraŭ la kosto ke ekzistas la ŝanco tute malsukcesi pr reprodukto).
La "atakema" kaj "senagema" devenas el la kutimoj de diversaj organismoj kiel krestaj kolomboj (kiuj en grandega aro (mi kredas, fojfoje pli grandega ol la normalaj plej grandaj aroj en Aŭstralio) vivas ekster mia domo) kaj simioj (sed, simioj ofte nun povas inversigi la regulojn kiuj diras tiun kiu estas atakema kaj tiun kiu estas senagema .)
(Ankaŭ, mi uzas "atakema" kiel la angla vorto "aggressive/dominant" kaj "senagema" kiel "passive", do mi bedaŭras se tiuj vortoj estas strangaj).
Eddycgn (Mostrar perfil) 13 de enero de 2011 12:43:40
Ekz: Hipokampoj, tre afablaj animaletoj...
ceigered (Mostrar perfil) 18 de enero de 2011 10:39:32
formiĉjo:Mi ne komprenas - Mario, kiel virgo, ne estas en aliaj ismoj pri Kristo? Aŭ nur dumtutviva virgeco ne estas en la aliaj?
Ankaŭ, la virga Mario estas nur Katolika ideo. Mi ne estas Katoliko, kaj mi kredas, ke Katolikismo estas aberacia.
Virgeco estas ordono de Dio ANTAŬ geedzeco, ne malantaŭ.(por ambaŭ viroj kaj virinoj)
Mi ne pensas ke la demando estas grava. Se Mario naskis Dion, nenio estas neebla. La biblio ne menciis dumtutvivan virgecon, do kiu vere zorgas pri tiun ĉi
Ankaŭ, eble respektu la kredojn de aliaj homoj. Laŭ mi, ĉiuj versioj de Kristanismo estas aberacioj el la vero. Sed mi ne dirus tiun al kristanoj sen onia klara demando pri miaj personaj pensaĵoj pri aliaj kredsistemoj.
Eddycgn (Mostrar perfil) 18 de enero de 2011 13:42:01
formiĉjo:Mi ne povas legi la hebrean, tamen mi trovis tion en vikipedio.
Jesaia 34:14 angle diras:
'Desert animals will mingle there with hyenas....
Franca traduko:
"Les bêtes du désert s’y rencontreront avec les chacals, et le bouc sauvage y criera à son compagnon. Là aussi la Lilith se reposera et trouvera sa tranquille habitation."
Ĉu vi povas legi la hebrean se la nomo Lilith aperas?
14 וּפָגְשׁ֤וּ צִיִּים֙ אֶת־אִיִּ֔ים וְשָׂעִ֖יר עַל־רֵעֵ֣הוּ יִקְרָ֑א אַךְ־שָׁם֙ הִרְגִּ֣יעָה לִּילִ֔ית וּמָצְאָ֥ה לָ֖הּ מָנֽוֹחַ
Genjix (Mostrar perfil) 19 de enero de 2011 02:56:43
Darvino neniam diris simion esti la unua virino. Li diris ke homaro evoluis el komuna relativo (kiu estis Homoideoj sed ne Homo Sapiens).
La Homo Sapiens definas per nia komuna prapatrino, kiu nomiĝis Mitochondrial Eve. Ŝi loĝis antaŭ 200, 000 jaroj kiam nur 4500-48,000 homoj ekzistis en la mondo. Ĉiom de vivantaj homoj hodiaŭ devenis ŝin. Ŝi estas nia komuna patrino.
ceigered (Mostrar perfil) 19 de enero de 2011 07:34:17
Genjix:Ŝi estas nia komuna patrinoHo, jen tre okupata patrino . Mi supozas ke ĉiu vindotuko kune kostus multe (mi nur ŝercas!)
Eddycgn: וּפָגְשׁ֤וּ צִיִּים֙ אֶת־אִיִּ֔ים וְשָׂעִ֖יר עַל־רֵעֵ֣הוּ יִקְרָ֑א אַךְ־שָׁם֙ הִרְגִּ֣יעָה לִּילִ֔ית וּמָצְאָ֥ה לָ֖הּ מָנֽוֹחַMi bedaŭras pro mia stulta komputilo kiu ne povas montri la hebreajn signojn ĝuste, do mi ne povas redakti tiun ĉi ĝuste, sed:
וּפָגְשׁ֤וּ צִיִּים֙ אֶת־אִיִּ֔ים וְשָׂעִ֖יר עַל־רֵעֵ֣הוּ יִקְרָ֑א אַךְ־שָׁם֙ הִרְגִּ֣יעָה לִּילִ֔ית וּמָצְאָ֥ה לָ֖הּ מָנֽוֹחַ
Tiu vorto (לילית) estas, mi supozas, lylyt, do "lilith".
Eddycgn (Mostrar perfil) 19 de enero de 2011 17:57:02
Tio signifas ke liaj filoj (Kaino, Abelo kaj Seto) estis incestaj filoj.
Tio malverus se la unua virino estis Lilith. Do, ĉu Adamo havis filojn el Lilith?
Cetere, se Evo estis la unua, Adamo kaj Evo havis 3 virajn filojn, kiel povis tiuj filoj naskigi aliajn homojn sen virinoj?
Koncedu ke la unua virino estis Evo. Ĉu ili havis filojn per Evo, sia patrino, kiel Edipo?
La Biblio diras ke Kaino, post li mortigis Abelon “li iris al la mondo kaj serĉis por si virinon”. Tial ni havas du eblecojn: aŭ ĉeestis jam alia antaŭa mondo ekster la mondo kreita por Dio, kie Kaino “serĉis”, aŭ li edzigis filinon de Seto. Ankaŭ tio estas incesto, ĉar kiel naskigis Seto filinon sen virino?
La Biblio ankaŭ diras ke ĉiuj posteŭloj de Kaino mortis fare de la Noa diluvo.
Do, ĉu ni estas posteuloj de Seto? Kaj se jes, kie li trovis virinon ?
La grava demando estas nun :
Kiu estis la DUA virino (post Evo kaj Lilith)?
feliz123 (Mostrar perfil) 19 de enero de 2011 18:38:39
Genjix (Mostrar perfil) 19 de enero de 2011 19:36:59
feliz123:Laŭ moderna vivscienco, la mitokondra Evo ne estis la unua virino, sed ŝi naskiĝis ne multaj jarmiloj antaŭ.Ĉiom el vivantaj personoj devenis mitokondran evon. Tamen vi pravas ke ŝi neestas la unua homo. Homo Sapiens evoluis ĉirkaŭ antaŭ 250, 000 jaroj.
Defino nomiĝis ŝin kiel pli freŝa komuna relativo de ĉiuj tro la virino-limo.
In the field of human genetics, Mitochondrial Eve refers to the matrilineal "MRCA" (most recent common ancestor).
Eddycgn (Mostrar perfil) 19 de enero de 2011 21:06:47
Genjix:Vi pravas. Tamen, mi legis tion:feliz123:Laŭ moderna vivscienco, la mitokondra Evo ne estis la unua virino, sed ŝi naskiĝis ne multaj jarmiloj antaŭ.Ĉiom el vivantaj personoj devenis mitokondran evon. Tamen vi pravas ke ŝi neestas la unua homo. Homo Sapiens evoluis ĉirkaŭ antaŭ 250, 000 jaroj.
Defino nomiĝis ŝin kiel pli freŝa komuna relativo de ĉiuj tro la virino-limo.In the field of human genetics, Mitochondrial Eve refers to the matrilineal "MRCA" (most recent common ancestor).
“Precipe, la pli frua Evoj povas esti difinitaj trans la specoj, ekzemple iu kiu estas praavo de ambaŭ, la moderna homaro kaj la neandertaloj, aŭ, pli antaŭe, Evo kiu estas praavo de ambaŭ la ĝenroj homo kaj ĉimpanzo kiel ĝenro “Pan”
(In principle, earlier Eves can also be defined going beyond the species, for example one who is ancestral to both modern humanity and Neanderthals, or, further back, an "Eve" ancestral to all members of genus Homo and chimpanzees in genus Pan)