Sadržaj

La unua virino

od Eddycgn, 8. siječnja 2011.

Poruke: 36

Jezik: Esperanto

ceigered (Prikaz profila) 13. siječnja 2011. 05:37:00

miĥil:
ceigered:
Malgraŭ tio, mi pensas ke sekso devenis el hermafroditaj organismoj (kiel helikoj kaj aliaj gastropodoj).
Mi pensas ke havas la ĝustan ideon kaj la respondo evidente estas ke la unua ino ne estis homo.

Sed mi ne scias ĉu via rakonto pri atakemo kaj senagemo tiom sencohavas? Mi divenus ke seksa disiĝo verŝajne ekestis pro la bezono eviti memfekundigon. Tio pli bonas por la genetika vario (kontraŭ la kosto ke ekzistas la ŝanco tute malsukcesi pr reprodukto).
Mi iomete ne komprenas "sencohavas", sed mi supozas ke vi ne tute samopinias kun la rakonto, kaj mi ankaŭ ne tute samopinias kun ĝi rido.gif. Nur estas eblo laŭ mi.
La "atakema" kaj "senagema" devenas el la kutimoj de diversaj organismoj kiel krestaj kolomboj (kiuj en grandega aro (mi kredas, fojfoje pli grandega ol la normalaj plej grandaj aroj en Aŭstralio) vivas ekster mia domo) kaj simioj (sed, simioj ofte nun povas inversigi la regulojn kiuj diras tiun kiu estas atakema kaj tiun kiu estas senagema okulumo.gif.)

(Ankaŭ, mi uzas "atakema" kiel la angla vorto "aggressive/dominant" kaj "senagema" kiel "passive", do mi bedaŭras se tiuj vortoj estas strangaj).

Eddycgn (Prikaz profila) 13. siječnja 2011. 12:43:40

Ĉeestas ankaŭ fiŝoj kiuj estas hermafroditoj (memfekundantaj), kaj eĉ fiŝoj kiuj ŝanĝas la sekson! Naturo estas tre varispeca!

Ekz: Hipokampoj, tre afablaj animaletoj...

ceigered (Prikaz profila) 18. siječnja 2011. 10:39:32

formiĉjo:
Ankaŭ, la virga Mario estas nur Katolika ideo. Mi ne estas Katoliko, kaj mi kredas, ke Katolikismo estas aberacia.
Virgeco estas ordono de Dio ANTAŬ geedzeco, ne malantaŭ.(por ambaŭ viroj kaj virinoj)
Mi ne komprenas - Mario, kiel virgo, ne estas en aliaj ismoj pri Kristo? Aŭ nur dumtutviva virgeco ne estas en la aliaj?

Mi ne pensas ke la demando estas grava. Se Mario naskis Dion, nenio estas neebla. La biblio ne menciis dumtutvivan virgecon, do kiu vere zorgas pri tiun ĉi ridulo.gif

Ankaŭ, eble respektu la kredojn de aliaj homoj. Laŭ mi, ĉiuj versioj de Kristanismo estas aberacioj el la vero. Sed mi ne dirus tiun al kristanoj sen onia klara demando pri miaj personaj pensaĵoj pri aliaj kredsistemoj.

Eddycgn (Prikaz profila) 18. siječnja 2011. 13:42:01

formiĉjo:
Jesaia 34:14 angle diras:
'Desert animals will mingle there with hyenas....
Mi ne povas legi la hebrean, tamen mi trovis tion en vikipedio.
Franca traduko:
"Les bêtes du désert s’y rencontreront avec les chacals, et le bouc sauvage y criera à son compagnon. Là aussi la Lilith se reposera et trouvera sa tranquille habitation."
Ĉu vi povas legi la hebrean se la nomo Lilith aperas?
14 וּפָגְשׁ֤וּ צִיִּים֙ אֶת־אִיִּ֔ים וְשָׂעִ֖יר עַל־רֵעֵ֣הוּ יִקְרָ֑א אַךְ־שָׁם֙ הִרְגִּ֣יעָה לִּילִ֔ית וּמָצְאָ֥ה לָ֖הּ מָנֽוֹחַ

Genjix (Prikaz profila) 19. siječnja 2011. 02:56:43

Mitochondrial Eve estas la unua virino.

Darvino neniam diris simion esti la unua virino. Li diris ke homaro evoluis el komuna relativo (kiu estis Homoideoj sed ne Homo Sapiens).

La Homo Sapiens definas per nia komuna prapatrino, kiu nomiĝis Mitochondrial Eve. Ŝi loĝis antaŭ 200, 000 jaroj kiam nur 4500-48,000 homoj ekzistis en la mondo. Ĉiom de vivantaj homoj hodiaŭ devenis ŝin. Ŝi estas nia komuna patrino. ridulo.gif

ceigered (Prikaz profila) 19. siječnja 2011. 07:34:17

Genjix:Ŝi estas nia komuna patrino
Ho, jen tre okupata patrino rido.gif. Mi supozas ke ĉiu vindotuko kune kostus multe shoko.gif (mi nur ŝercas!)

Eddycgn: וּפָגְשׁ֤וּ צִיִּים֙ אֶת־אִיִּ֔ים וְשָׂעִ֖יר עַל־רֵעֵ֣הוּ יִקְרָ֑א אַךְ־שָׁם֙ הִרְגִּ֣יעָה לִּילִ֔ית וּמָצְאָ֥ה לָ֖הּ מָנֽוֹחַ
Mi bedaŭras pro mia stulta komputilo kiu ne povas montri la hebreajn signojn ĝuste, do mi ne povas redakti tiun ĉi ĝuste, sed:

וּפָגְשׁ֤וּ צִיִּים֙ אֶת־אִיִּ֔ים וְשָׂעִ֖יר עַל־רֵעֵ֣הוּ יִקְרָ֑א אַךְ־שָׁם֙ הִרְגִּ֣יעָה לִּילִ֔ית וּמָצְאָ֥ה לָ֖הּ מָנֽוֹחַ

Tiu vorto (לילית) estas, mi supozas, lylyt, do "lilith".

Eddycgn (Prikaz profila) 19. siječnja 2011. 17:57:02

La interesa punkto estas ke se Evo estis la unua virino kaj ŝi “naskiĝis” el la ripo de Adamo do ŝi havis la meman “DNA-on” kiel Adamo.
Tio signifas ke liaj filoj (Kaino, Abelo kaj Seto) estis incestaj filoj.
Tio malverus se la unua virino estis Lilith. Do, ĉu Adamo havis filojn el Lilith?

Cetere, se Evo estis la unua, Adamo kaj Evo havis 3 virajn filojn, kiel povis tiuj filoj naskigi aliajn homojn sen virinoj?

Koncedu ke la unua virino estis Evo. Ĉu ili havis filojn per Evo, sia patrino, kiel Edipo?

La Biblio diras ke Kaino, post li mortigis Abelon “li iris al la mondo kaj serĉis por si virinon”. Tial ni havas du eblecojn: aŭ ĉeestis jam alia antaŭa mondo ekster la mondo kreita por Dio, kie Kaino “serĉis”, aŭ li edzigis filinon de Seto. Ankaŭ tio estas incesto, ĉar kiel naskigis Seto filinon sen virino?

La Biblio ankaŭ diras ke ĉiuj posteŭloj de Kaino mortis fare de la Noa diluvo.

Do, ĉu ni estas posteuloj de Seto? Kaj se jes, kie li trovis virinon ?

La grava demando estas nun :
Kiu estis la DUA virino (post Evo kaj Lilith)?

feliz123 (Prikaz profila) 19. siječnja 2011. 18:38:39

Laŭ moderna vivscienco, la mitokondra Evo ne estis la unua virino, sed ŝi naskiĝis ne multaj jarmiloj antaŭ.

Genjix (Prikaz profila) 19. siječnja 2011. 19:36:59

feliz123:Laŭ moderna vivscienco, la mitokondra Evo ne estis la unua virino, sed ŝi naskiĝis ne multaj jarmiloj antaŭ.
Ĉiom el vivantaj personoj devenis mitokondran evon. Tamen vi pravas ke ŝi neestas la unua homo. Homo Sapiens evoluis ĉirkaŭ antaŭ 250, 000 jaroj.

Defino nomiĝis ŝin kiel pli freŝa komuna relativo de ĉiuj tro la virino-limo.
In the field of human genetics, Mitochondrial Eve refers to the matrilineal "MRCA" (most recent common ancestor).

Eddycgn (Prikaz profila) 19. siječnja 2011. 21:06:47

Genjix:
feliz123:Laŭ moderna vivscienco, la mitokondra Evo ne estis la unua virino, sed ŝi naskiĝis ne multaj jarmiloj antaŭ.
Ĉiom el vivantaj personoj devenis mitokondran evon. Tamen vi pravas ke ŝi neestas la unua homo. Homo Sapiens evoluis ĉirkaŭ antaŭ 250, 000 jaroj.

Defino nomiĝis ŝin kiel pli freŝa komuna relativo de ĉiuj tro la virino-limo.
In the field of human genetics, Mitochondrial Eve refers to the matrilineal "MRCA" (most recent common ancestor).
Vi pravas. Tamen, mi legis tion:
“Precipe, la pli frua Evoj povas esti difinitaj trans la specoj, ekzemple iu kiu estas praavo de ambaŭ, la moderna homaro kaj la neandertaloj, aŭ, pli antaŭe, Evo kiu estas praavo de ambaŭ la ĝenroj homo kaj ĉimpanzo kiel ĝenro “Pan”

(In principle, earlier Eves can also be defined going beyond the species, for example one who is ancestral to both modern humanity and Neanderthals, or, further back, an "Eve" ancestral to all members of genus Homo and chimpanzees in genus Pan)

Natrag na vrh