У садржају

semajntagoj

од annadahlqvist, 12. мај 2007.

Поруке: 22

Језик: Esperanto

annadahlqvist (Погледати профил) 12. мај 2007. 16.59.21

Mi pensis hieraŭ al nomoj de semajntagoj kaj ilia signifo. Ke en sveda (mi kredas norvega kaj dana ankaŭ) kaj angla, estas suno, luno kaj nomoj de nordeŭropa mitologio, sen "Saturday" kiu estas de romia mitologio, ĉu ne?

lundo - måndag - Monday -> tago de luno

mardo - tisdag - Tuesday -> tago de Tyr, dio de milito

merkredo - onsdag - Wednesday -> tago de Oden, la saĝa dio

ĵaŭdo - torsdag - Thursday -> tago de Tor, la forta dio

vendredo - fredag -Friday -> tago de Frej, Freja kaj Frid, dioj de fekundeco, ameco? kaj Frid estas edzino de... Oden?

sabato - lördag - Saturday -> lördag estas "tago de lavi" kaj Saturday? Saturn...

dimanĉo - Sunday - Söndag -> tago de suno

Kaj nun mi estas kurioza, kial vi diris nomoj de samajntagoj en aliaj lingvoj? Kaj de kie ĝi estas?

annadahlqvist (Погледати профил) 14. мај 2007. 08.04.34

Dankon ĉiuj por respondoj!

Estas interesaj, mi ne sciis ke ni havis samajn maljunajn diojn en Germanio ke en Skandinavio, Islando kaj Finnio(ĉu ne existas unu vorto por "norden"/"nordic" en esperanto?), Ĉu rakontaĵo estas sama ankaŭ?(Granda arbro kun tri mondoj, unu por dioj, unu por homoj, unu por mortoj, kaj unu tre granda serpento, titanoj kiuj faris ĝenoj por dioj tuttempe ktp, ktp...)

Estas interesa kun la unua, dua ktp, tago ankaŭ, mi scivolas por kio ĝi estas sep tagoj en unu semajno, kaj ne alia numero.

Kaj "неделя", haha, ĝi plifortigi antaŭjuĝo de rusiaj kaj laboro.

"Tamen, mi ne komprenas kial en Esperanto tio estas tiel. Laŭ mi 'unua tago', 'dua tago' ktp. estus plu simpla kaj plu internacia"

Mi opinias ke estas iomete enua nur diri numeroj por la tagoj, kaj estas ebla ke ĝi estas dusenca en kelka kuntexto: "Anna iris hejmen dum la somero, en la dua tago ŝi...", dua tago de somero aŭ mardo?

Mielo (Погледати профил) 14. мај 2007. 14.02.39

Terurĉjo:
lundo - понедельник (ponedelnik) - tago post dimanĉo (la moderna ukraina lingvo nomas dimanĉon kiel "неделя" (niedielja), dum ruse "неделя" - semajno).
mardo - вторник (vtornik) - duatago
merkredo - среда (sreda) - meztago
ĵaŭdo - четверг (ĉetverg) - kvartago
vendredo - пятница (piatnica) - kvintago
sabato - суббота (subbota) - verŝajne, la nomo estas prenita el la hebrea lingvo
dimanĉo - воскресенье (voskriesienje) - resurekto
Estas interesa, ke hungaraj nomoj de tagoj similas al rusa pli bone. Ne ĉiuj.

lundo - понедельник (ponedelnik - hétfő - ĝi estas kapo de semajno (hét=semajno, fő=kapo)

mardo - вторник (vtornik) - kedd - mi ne scias kion signifas

merkredo - среда (sreda) - szerda - estas simila !!

ĵaŭdo - четверг (ĉetverg)- csütörtök - estas simila !

vendredo - пятница (piatnica) - péntek

sabato - суббота (subbota) - szombat

dimanĉo - воскресенье (voskriesienje) - vasárnap - ĝi estas tago de foiroj, vásár=foiro, nap=tago

Islander (Погледати профил) 14. мај 2007. 14.22.33

Mi opinias, ke pri Esperantaj nomoj de la semajntagoj necesas demandi francojn, ĉar plimulto de la nomoj estas elprenita el la franca lingvo.
Espereble, francoj eksplikos signifojn de la nomoj.
La nomoj estas elprenita de latina, kiel la franca kiu aukaŭ estas latinida lingvo. La francaj nomoj estas:
Lundi - Lundo
Mardi - Mardo
Mercredi - Merkredo
Jeudi - Ĵaŭdo
Vendredi - Vendredo
Samedi - Sabato
Dimanche - Dimanĉo
Bona ŝanco pri trovi Latino por ekspliki signifojn al vi! lango.gif

Urho (Погледати профил) 14. мај 2007. 15.22.17

Semajntagoj finne:

lundo = maanantai [ma:-nan-taj]
mardo = tiistai [ti:s-taj]
merkredo = keskiviikko [kes-ki-vi:k-ko]
ĵaŭdo = torstai [tors-taj]
vendredo = perjantai [per-jan-taj]
sabato = lauantai [laŭ-an-taj]
dimanĉo = sunnuntai [sun-nun-taj]

NB
* La ĉefa akcento ekzistas ĉiam en unua silabo de vorto
* Longa vokalo [:]

manu_fr (Погледати профил) 14. мај 2007. 19.37.33

Fons Lacrimarum:
Tamen, mi ne komprenas kial en Esperanto tio estas tiel. Laŭ mi 'unua tago', 'dua tago' ktp. estus plu simpla kaj plu internacia (tiel estis en la Franca Respublika Kalendaro).
Saluton !
Se vi rigardas la esperantajn nomojn, ili treege similas al la francajn skribitajn :
(esperanto = franca)
lundo = lundi [lõedi]
mardo = mardi [mardi]
merkredo = mercredi [merkredi]
ĵaŭdo = jeudi [ĵØdi]
vendredo = vendredi [vãdredi]
sabato = samedi [samedi]
dimanĉo = dimanche [dimãŝ]
La kialo certe estas, ke la franca estis vaste uzita, kiam Z kreis la esperanton.
Sed, vi pravas, ke esperanto devus uzi tagnomojn tiel :
Franca Respublika Kalendaro->Nova esperantnomo
* Primidi ->Unuatago
* Duodi ->Duatago
* Tridi ->Triatago
* Quartidi ->Kvaratago
* Quintidi ->Kvinatago
* Sextidi ->Sesatago
* Septidi ->Sepatago
* Octidi
* Nonidi
* Décadi
Kaj kial ne sur la bazo de 10 tagoj/semajno kiel post la franca revolucio ? (tamen, ne, estis vere frenezo ...!)

amike

Manu

manu_fr (Погледати профил) 14. мај 2007. 19.39.51

manu_fr:Se vi rigardas la esperantajn nomojn, ili treege similas al la francajn skribitajn
precizo : escepte por sabato

mnlg (Погледати профил) 16. мај 2007. 10.16.32

Ĉio estas tute bona, sed, ĉu la unua tago estu dimanĉo aŭ lundo?

En Zamenhofaj tempoj verŝajne oni elektintus dimanĉon, sed nun oni elektus lundon. Kaj post 100 jaroj?

Mi perfekte kontentas kun tagnomoj kiuj sonas aparte, kaj neniel ajn rilatas al iu ajn numera ordigo. Kompreneble la du sistemoj povas kunvivi, sed pro malsameco de kulturoj oni neniam povas certi ĉu la unua tago laŭ ni estas la sama kiel en iu certa lando.

Rilate al monatoj mi estus pli konsentema. Jam la romianoj enkondukis numeran ordon (SEPTEMbro, OCTObro, NOVEMbro, DECEMbro), nur por poste fuŝi la tuton je enmeto de monatoj honore al Iulius Augustus ridulo.gif

Kwekubo (Погледати профил) 16. мај 2007. 19.16.50

La irlandaj tagonomoj prezentas kunfandon de la romiaj nomoj kun la religiaj nomoj uzataj de la kristanoj.

Lundo => Luan (tago de la luno)
Mardo => Máirt (tago de Marso)
Merkredo => Céadaoin (la unua fasto)
Ĵaŭdo => Déardaoin (la tago inter la du fastotagoj)
Vendredo => Aoine (la fasto)
Sabato => Satharn (tago de Saturno)
Dimanĉo => Domhnach (tago de la Eternulo; komparu kun la latina vorto por eternulo/mastro, dominus)

mnlg (Погледати профил) 17. мај 2007. 23.27.16

Mi ne certas ĉu oni entute povas strebi por neŭtraleco.

Eĉ per ŝanĝado de monataj aŭ tagaj nomoj, oni ankoraŭ uzus la okcidentan kalendaron, kaj nur pro tio, ajna proponita sistemo estus malperfekta tiusence.

Eĉ se oni finfine trovus konsenton pri uzo kaj apogo de okcidenta kalendaro, numerstila nomado ne konvinkus min.

Oni povus komence opinii ke bona anstataŭigo por la monataj nomoj estus nomoj de agoj aŭ situacioj kiuj estas kutimaj por ĉiu monato, kiel ekzemple en la franca revolucia kalendaro aŭ en la finna lingvo. Sed ankaŭ en ĉi tiu kazo ni ne estus tute neŭtralaj, ĉefe pro tio ke plejparto de tiuj situacioj rilatas al la sezono, sed sezonoj ne estas samaj en ĉiu parto de la mondo; supozu ke oni nomu januaron "fridmonato". Novzelandanoj ne konsentus.

Mi supozas ke por monatoj oni povus trovi nomojn de eventoj kiuj okazis ĝuste je tiuj monatoj. Ekzemple, mi ne scias, julio povus nomiĝi "lunmonato" ĉar ĝuste dum iu julio unuan fojon homo promenis sur luno. Tial monatoj povus eĉ havi pli ol unu nomo (kondiĉe ke la celitaj eventoj estas sufiĉe rekonitaj en la tuta mondo) kaj oni povus eble ekhavi sistemon kiu ja desegnas nomojn ĉirkaŭ homara historio, kaj ne nepre ĉirkaŭ ies kulturo, vivmaniero, aŭ vetero/geografio.

Simila sistemo por tagoj estus multe pli malfacila.

Ankaŭ en ĉi tiu kazo, numerstila nomado ne estus trafa. Laŭ mi semajno komenciĝas je lundo. Estas por mi tute logike ke semajna kalendaro montru laborajn tagojn maldekstre, kaj "semajnfinojn", propre je la fino, t.e. dekstre. Mi tamen perfekte opinias ke en aliaj mondopartoj tio ne veras (mi devis plurfoje lasi la ideon aĉeti belajn kalendarojn en anglalingvaj landoj ĉar estus por mi malfacile kutimiĝi al tio, ke semajnfinaj tagoj aperas je komenciĝoj de semajnoj). Do kiu estus la "neŭtrala" unua tago? Neniu rajtus diri.

Mi supozas ke neŭtralemuloj devus esperi ke post sufiĉa tempo, la nunaj tagnomoj fariĝu tiel malligitaj al siaj antaŭaj radikoj, ke ili aperu historiaj, tradiciaj; ke ili tenu sian sinsekvon, sed ne plu havu iun ajn internan informon pri numero aŭ pri pozicio en ideala semajno. Kredeble oni devus ankoraŭ multe atendi.

Вратите се горе