Uzado de mal- vortoj kaj modernigo de Esperanto
de Terurĉjo, 2007-majo-13
Mesaĝoj: 73
Lingvo: Esperanto
darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-25 13:23:18
Eddycgn:Kabei signifas "ĉesi uzi Esperanton" (vidu ReVo). Logike do malkabei signifas "komenci lerni Esperanton". Do, mal·kabe·ant·o estas komencanto de Esperanto.darkweasel:malkabeanto. Ĉu vi ŝatas tiun ĉi vorton?Kio estas tio???
Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-25 14:08:13
darkweasel:mi kredis:Eddycgn:Kabei signifas "ĉesi uzi Esperanton" (vidu ReVo). Logike do malkabei signifas "komenci lerni Esperanton". Do, mal·kabe·ant·o estas komencanto de Esperanto.darkweasel:malkabeanto. Ĉu vi ŝatas tiun ĉi vorton?Kio estas tio???
komenci // fini
ĉesi // daurigi
sekve malkabei = daŭrigi...
Ne? Eble mi malpravas... aŭ malmalpravas?
darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-25 14:42:22
Eddycgn:Ne fendu harojn. La preciza difino laŭ ReVo estas:darkweasel:mi kredis:Eddycgn:Kabei signifas "ĉesi uzi Esperanton" (vidu ReVo). Logike do malkabei signifas "komenci lerni Esperanton". Do, mal·kabe·ant·o estas komencanto de Esperanto.darkweasel:malkabeanto. Ĉu vi ŝatas tiun ĉi vorton?Kio estas tio???
komenci // fini
ĉesi // daurigi
sekve malkabei = daŭrigi...
Ne? Eble mi malpravas... aŭ malmalpravas?
[...] forlasi la esperantismon post vigla kaj sukcesa partopreno en la movado.La malo de forlasi la esperantismon estas komenci pri ĝi.
Filu (Montri la profilon) 2010-februaro-25 14:51:58
Aleksandro40:La cititaj vortoparoj ne estas veraj kontraŭparoj. [...] Malnaskiĝi povas esti alimoda perdo de ido. Malkonstrui povas esti planita disigo de konstruaĵo. Detrui estas ia kruda ago.Pri malnaskiĝi, mi ne komprenas kiel ĝi povus esti perdo da ido, sed tamen vi eble pravas, kaj mi ne bone komprenis.
Pri detruado, tamen, mi sentas evidentan malsamon inter detruaĉi (ion krude malfunkciigi kaj malaperigi kiel unuo) kaj detrui (kiu povas esti planita kaj elegante farita, ekzemple kiam oni reuzebligas la konstrumateriojn).
Pri tago, mi pensis al la hela parto de unu diurno, homonimo sed tamen ne la sama vorto ol tago kiel vi prezentis ĝin (kiu estus sinonimo de diurno aŭ tagnokto). Por la ekzemplo kiel mi prezentis ĝin, tago estis la malo de nokto, kaj tiu difino estas tre kutima en Esperanto.
Sed fakte, oni povus malaperigi kaj tagon (ambaŭ difinojn), kaj nokton, kaj tagnokton. Al ili anstataŭigeblus "diurno", "heldiurnero" kaj "malheldiurnero". Kial lerni tro da radikoj?
Filu (Montri la profilon) 2010-februaro-25 20:44:27
darkweasel:Ne fendu harojn. La preciza difino laŭ ReVo estas:Vigle kaj sukcese partopreninte, oni faras la malon de forlasi la movadon kiam oni plu-restas (ne komprenu plur-estas) en la movado. Laŭ mi kompreneblas ambaŭ interpretoj de la vorto MALKABEI, kaj Eddycgn ne malpravis.[...] forlasi la esperantismon post vigla kaj sukcesa partopreno en la movado.La malo de forlasi la esperantismon estas komenci pri ĝi.
Logiko ne ĉiam helpas en lingvoj, kaj Esperanto ne estas escepto al la ĝenerala kazo: la uzado kaj komuna akcepto decidas kiel la vorton oni interpretu. Ekzemple, falŝirmilo ne estas stango por helpi la marŝon de olduloj sed paraŝuto; malsanulejo ne estas kvarantenejo sed hospitalo; virino ne estas vira ino sed kreskita knabino.
darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-26 06:21:04
Filu:Nu, daŭrigadon partopreni en la movado mi esprimus simple per ne kabei - simile, kiel ne varma ne egalas al malvarma.darkweasel:Ne fendu harojn. La preciza difino laŭ ReVo estas:Vigle kaj sukcese partopreninte, oni faras la malon de forlasi la movadon kiam oni plu-restas (ne komprenu plur-estas) en la movado. Laŭ mi kompreneblas ambaŭ interpretoj de la vorto MALKABEI, kaj Eddycgn ne malpravis.[...] forlasi la esperantismon post vigla kaj sukcesa partopreno en la movado.La malo de forlasi la esperantismon estas komenci pri ĝi.
Filu (Montri la profilon) 2010-februaro-26 15:13:56
darkweasel:Nu, daŭrigadon partopreni en la movado mi esprimus simple per ne kabei - simile, kiel ne varma ne egalas al malvarma.Laŭ mi ambaŭ interpretoj estas eblaj.
Kelkfoje estas (malfacile / ne facile) distingi inter ne-vorto, sen-vorto kaj mal-vorto, aliokaze la kontrasto estas memevidenta. Ekzemple:
• "ili malsamas" kaj "ili ne samas";
• "tio estas malkomprenebla" kaj "tio estas nekomprenebla".
En la kazo de malkabei, se tiun vorton la komunumo ja uzus, la interpreto estus treege ligata al la stato de la subjekto pridiskutata. Se oni parolas pri novvenulo, malkabei estus ja ekpartopreni en la movadon. Sed humureme priparolante pri aktivulo en la movado, kiu post ferioj (mallongaj / ne longaj) revenus al sia urbo kaj al sia Esperanta klubo, oni povus diri, ke li malkabeas (tio estus iel simila al daŭrigi, ĉar la malkabeanto neniam vere estus forlasanta la movadon). Oni eĉ povus imagi veran kabeinton revenantan al la movado (ĉi tiu ja plejplene malkabeus).
Lingvoj kaj vortoj estas multe pli ol la sumo de siaj eroj: ili estas sinesprimo de la vigla, antaŭenema, ĉiam movanta, sentoplena menso homa.
darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-26 15:49:01
Filu:Sed humureme priparolante pri aktivulo en la movado, kiu post ferioj (mallongaj / ne longaj) revenus al sia urbo kaj al sia Esperanta klubo, oni povus diri, ke li malkabeas (tio estus iel simila al daŭrigi, ĉar la malkabeanto neniam vere estus forlasanta la movadon). Oni eĉ povus imagi veran kabeinton revenantan al la movado (ĉi tiu ja plejplene malkabeus).Eble tie oni povus uzi remalkabei, ĉar tia homo denove ekuzas Esperanton.
Filu (Montri la profilon) 2010-februaro-26 16:34:15
Malesti ne estas malaperi, sed ne esti. Maleblo estas nur iel forta neeblo.
La malo de kabei, por ĉeestanto, estas plu partopreni. La malo de kabei, por eksterulo, estas ekpartopreni. La malo de kabei por eksĉeestanto estas reveni.
La tuta plena absoluta nepra malo de kabei, tio laŭ mi ne ekzistas. Tio dependas de kie vi pozicias la "spegulon". Vi emas pensi, ke la spegulo estu inter la unuaj paŝoj en Esperanto kaj la foriro en la ekstera mondo. Mi diras, ke la spegulon oni ja povas meti tien, sed ankaŭ inter la foriro kaj la reveno, aŭ inter la daŭristoj kaj la kabeistoj.
Ju pli malkovrantas la riĉeco en la lingvoj, des pli malkovrantas la vakeco de argumentoj nepre logikaj por kontroli ilin. Lingvoj estas hommensesprimiloj. Hommenso, malgraŭ la opinioj de multaj naivuloj, estas ĉefe instinkta. La fam(aĉ)a filozofiisto Schopenhauer diris, ke en homaj mensoj estas 80% instinkto kaj nur 20% racio. Mi ne scias kiel li alvenis al tiuj nombroj, sed mi sentas ke li ne estis for de la vero.
Krome, menciindas, ke vivaj lingvoj ne estas speguloj de niaj mensoj, kiel oni sentas ke ili devus esti, sed speguloj de niaj mensoj, kiel ili estas.
Homo diranta "mi neniam fartis tiel malsana" plej ofte deziros nur esprimi, ke li tre malbonfartas, sen plia pripensado pri ĉiuj antaŭaj malsanstatoj, en kiuj li estis ekde lia naskiĝtago. "Neniam", ĉikaze, estas laŭ strikta logiko iel tro forta vorto, sed tio ne malhelpos la komprenon de ĉiuj alparolatoj, kun ebla escepto de la plejplej obtuzaj.
Aleksandro40 (Montri la profilon) 2010-februaro-26 21:45:19
Filu:Ĉe malnaski mi eraris, sed la vorton diurno mi renkontis nun unuan fojon (jes, mi trovis en vortaro). La vorto tago hungare estas simple nap, sed oni povas kompreni nappal (nap = [ankaŭ] suno), do kiam la suno lumas. Mi skribis la frazon: La tago havas 24 horojn. Sed ekde nun mi diros: La diurno havas 24 horon, kaj tago havas 12 horojn la 21-an de marto.Aleksandro40:La cititaj vortoparoj ne estas veraj kontraŭparoj. [...] Malnaskiĝi povas esti alimoda perdo de ido. Malkonstrui povas esti planita disigo de konstruaĵo. Detrui estas ia kruda ago.Pri malnaskiĝi, mi ne komprenas kiel ĝi povus esti perdo da ido, sed tamen vi eble pravas, kaj mi ne bone komprenis.
Pri detruado, tamen, mi sentas evidentan malsamon inter detruaĉi (ion krude malfunkciigi kaj malaperigi kiel unuo) kaj detrui (kiu povas esti planita kaj elegante farita, ekzemple kiam oni reuzebligi la konstrumateriojn).
Pri tago, mi pensis al la hela parto de unu diurno, homonimo sed tamen ne la sama vorto ol tago kiel vi prezentis ĝin (kiu estus sinonimo de diurno aŭ tagnokto). Por la ekzemplo kiel mi prezentis ĝin, tago estis la malo de nokto, kaj tiu difino estas tre kutima en Esperanto.
Sed fakte, oni povus malaperigi kaj tagon (ambaŭ difinojn), kaj nokton, kaj tagnokton. Al ili anstataŭigeblus "diurno", "heldiurnero" kaj "malheldiurnero". Kial lerni tro da radikoj?