Al la enhavo

Uzado de mal- vortoj kaj modernigo de Esperanto

de Terurĉjo, 2007-majo-13

Mesaĝoj: 73

Lingvo: Esperanto

trojo (Montri la profilon) 2010-februaro-12 22:46:06

Eddycgn:tre interese!
mi demandas se ekz.
malvarma = frida
aŭ simple "ne varma". tio povus estis mezvarma aŭ tepida (lauwarm)!

tepida kaj frida estas por mi tre diversaj aferoj...

Kio estas via opinio?
"Frida" kutime temas pri fridujo, aŭ ia artefarita konstanta malvarmeco. Ekz., lakto estu frida (t.e., malvarmigata de fridujo), por ke ĝi restu trinkebla.

gregorynacu (Montri la profilon) 2010-februaro-13 16:12:04

Dum plejofta uzado mi opinias ke la neologismaj formoj estas evitindaj. Ili estas malpli internaciaj, kaj do malpli facile lerneblaj por neeŭropanoj. Estas kontraŭ la celo de la esperantomovado enkonduki novajn nenecesajn vortojn. Tamen, mi plimalpli konsentas kun Bertilo. Ofte la neologismoj havas iom malsamajn signifojn ol la mal-vortoj.

Mi lernis "dura" kaj "malmola", kaj ĉiam pensis ke ili havas almenaŭ iomete malsamajn signfojn. Tio estas mi ne kredis ke dura estas vera alternativo de malmola. La nuancoj kiuj sekvas la enkondukon de novaj vortoj pliriĉigas la lingvan esprimpovon, sed mi opinias ke en ĉi tiu epoko esperanto estus pli benita sen tiaj novaj vortoj.

Rudolf F. (Montri la profilon) 2010-februaro-23 21:31:26

Mi ĝuste iom eksperimentas kun mia nepo (2,5-jara). Li kun granda plezuro imitas "la lingvon de la avo." Ni uzas ĝin kompreneble por ludi kaj teatri. Dum unu ludo oni devas decidi, ĉu io estas ĝusta aŭ malĝusta. Kiom triumfe mia nepo vokas "MALĝuste" (emfazante la "mal"), kiam mi eraras. Li do tute bone komprenas, ke "mal-" esprimas la kontraŭon (kaj ne nur "ne").

Kiam li estis faronta ion malpermesitan, mi demandis lin hodiaŭ: "Ĉu vi volas esti kara aŭ malkara?" - "Malkara!" li ridis kaj faris la malpermesitan.

Sekve: por infanoj la koncepto de "mal-" estas tute natura, kaj ili ĝojas, povi esprimi la kontraŭon.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-23 23:20:16

@Rudolf

Saluton!
Bedaŭrinde nur la latinlingvanoj problemas.
En ĉiuj latinaj lingvoj "MAL" aŭ "MALE" signifas "malbona", "malsana"...
Ekz.: "Sto male" signifas "mi estas malsana" "ich bin krank, mir ist übel".

"Malmola" sonas kiel "schlecht/halb weich geworden".

Mi nun jam kutimiĝis al la esperanta "mal-", tamen estis tre tre malfacila forpreni ĝin el la ĉerbo! Oni devas pacienci. Ankaŭ la aliaj...

Ĝis!

Filu (Montri la profilon) 2010-februaro-24 01:33:46

gregorynacu:[...]sed mi opinias ke en ĉi tiu epoko esperanto estus pli benita sen tiaj novaj vortoj.
Mi ne ĉiam ŝatas mal-vortojn. Kelkfoje ili aperadas ĉiuj du aŭ tri vortoj en frazo, kompleksigante la komprenon. Ekzemple, ulo direktas alian: "Nu! Ja iom maldekstren, sed malpli ol tio! Ankaŭ malsupren! Kaj la pordo malfermas malantaŭen: tiru, ne puŝu! Jes ja!". Tro kompleksa, tro longa, ne sufiĉe eleganta. Estas pro similaj kialoj, ke parojn da radikoj kun malaj signifoj oni kreis en la unuaj jaroj de Esperanto. Estis laŭ mi tute defendinda kaj defendenda ideo.

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-24 23:41:49

Sed mi ne lernos tiujn vortojn, ĉar ili ne necesas.

Filu (Montri la profilon) 2010-februaro-25 01:19:21

Rogir:Sed mi ne lernos tiujn vortojn, ĉar ili ne necesas.
Ĉividpunkte, ankaŭ ne necesas ambaŭ "puŝi" kaj "tiri". Oni bezonas ur puŝi/malpuŝi aŭ tiri/maltiri.

Simile, estus simpligindaj la sekvaj paroj: tago/nokto, mateno/vespero, supre/sube, manĝi/vomi, naskiĝi/mortiĝi, konstrui/detrui, ĉio/nenio, granda/eta, ordo/ĥaoso, en/ekster, ...

Mi ŝatas lerni vortojn, ĉu aŭ ne ili nepre necesas. Sed ĉiuj rajtas al sia opinio.

darkweasel (Montri la profilon) 2010-februaro-25 06:11:41

Filu:
Simile, estus simpligindaj la sekvaj paroj: tago/nokto, mateno/vespero, supre/sube, manĝi/vomi, naskiĝi/mortiĝi, konstrui/detrui, ĉio/nenio, granda/eta, ordo/ĥaoso, en/ekster, ...
komenci - fini!

Krome, por la multsilaba komencanto de Esperanto mi proponas malkabeanto. Ĉu vi ŝatas tiun ĉi vorton? rido.gif

Aleksandro40 (Montri la profilon) 2010-februaro-25 06:54:58

Simile, estus simpligindaj la sekvaj paroj: tago/nokto, mateno/vespero, supre/sube, manĝi/vomi, naskiĝi/mortiĝi, konstrui/detrui, ĉio/nenio, granda/eta, ordo/ĥaoso, en/ekster, ...

La cititaj vortoparoj ne estas veraj kontraŭparoj. Unu tago havas 24 horojn, do la nokto estas parto de tuta tago. Malmanĝi povas signifi ne nur vomi, sed ankaŭ alian eliĝon de manĝaĵo, ekzemple kio estas maltrinki? Malnaskiĝi povas esti alimoda perdo de ido. Malkonstrui povas esti planita disigo de konstruaĵo. Detrui estas ia kruda ago. Ktp...

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-25 10:27:39

darkweasel:malkabeanto. Ĉu vi ŝatas tiun ĉi vorton? rido.gif
Kio estas tio???

Reen al la supro