Uzado de mal- vortoj kaj modernigo de Esperanto
ya Terurĉjo, 13 Mei 2007
Ujumbe: 73
Lugha: Esperanto
trojo (Wasifu wa mtumiaji) 12 Februari 2010 10:46:06 alasiri
Eddycgn:tre interese!"Frida" kutime temas pri fridujo, aŭ ia artefarita konstanta malvarmeco. Ekz., lakto estu frida (t.e., malvarmigata de fridujo), por ke ĝi restu trinkebla.
mi demandas se ekz.
malvarma = frida
aŭ simple "ne varma". tio povus estis mezvarma aŭ tepida (lauwarm)!
tepida kaj frida estas por mi tre diversaj aferoj...
Kio estas via opinio?
gregorynacu (Wasifu wa mtumiaji) 13 Februari 2010 4:12:04 alasiri
Mi lernis "dura" kaj "malmola", kaj ĉiam pensis ke ili havas almenaŭ iomete malsamajn signfojn. Tio estas mi ne kredis ke dura estas vera alternativo de malmola. La nuancoj kiuj sekvas la enkondukon de novaj vortoj pliriĉigas la lingvan esprimpovon, sed mi opinias ke en ĉi tiu epoko esperanto estus pli benita sen tiaj novaj vortoj.
Rudolf F. (Wasifu wa mtumiaji) 23 Februari 2010 9:31:26 alasiri
Kiam li estis faronta ion malpermesitan, mi demandis lin hodiaŭ: "Ĉu vi volas esti kara aŭ malkara?" - "Malkara!" li ridis kaj faris la malpermesitan.
Sekve: por infanoj la koncepto de "mal-" estas tute natura, kaj ili ĝojas, povi esprimi la kontraŭon.
Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 23 Februari 2010 11:20:16 alasiri
Saluton!
Bedaŭrinde nur la latinlingvanoj problemas.
En ĉiuj latinaj lingvoj "MAL" aŭ "MALE" signifas "malbona", "malsana"...
Ekz.: "Sto male" signifas "mi estas malsana" "ich bin krank, mir ist übel".
"Malmola" sonas kiel "schlecht/halb weich geworden".
Mi nun jam kutimiĝis al la esperanta "mal-", tamen estis tre tre malfacila forpreni ĝin el la ĉerbo! Oni devas pacienci. Ankaŭ la aliaj...
Ĝis!
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2010 1:33:46 asubuhi
gregorynacu:[...]sed mi opinias ke en ĉi tiu epoko esperanto estus pli benita sen tiaj novaj vortoj.Mi ne ĉiam ŝatas mal-vortojn. Kelkfoje ili aperadas ĉiuj du aŭ tri vortoj en frazo, kompleksigante la komprenon. Ekzemple, ulo direktas alian: "Nu! Ja iom maldekstren, sed malpli ol tio! Ankaŭ malsupren! Kaj la pordo malfermas malantaŭen: tiru, ne puŝu! Jes ja!". Tro kompleksa, tro longa, ne sufiĉe eleganta. Estas pro similaj kialoj, ke parojn da radikoj kun malaj signifoj oni kreis en la unuaj jaroj de Esperanto. Estis laŭ mi tute defendinda kaj defendenda ideo.
Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 24 Februari 2010 11:41:49 alasiri
Filu (Wasifu wa mtumiaji) 25 Februari 2010 1:19:21 asubuhi
Rogir:Sed mi ne lernos tiujn vortojn, ĉar ili ne necesas.Ĉividpunkte, ankaŭ ne necesas ambaŭ "puŝi" kaj "tiri". Oni bezonas ur puŝi/malpuŝi aŭ tiri/maltiri.
Simile, estus simpligindaj la sekvaj paroj: tago/nokto, mateno/vespero, supre/sube, manĝi/vomi, naskiĝi/mortiĝi, konstrui/detrui, ĉio/nenio, granda/eta, ordo/ĥaoso, en/ekster, ...
Mi ŝatas lerni vortojn, ĉu aŭ ne ili nepre necesas. Sed ĉiuj rajtas al sia opinio.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 25 Februari 2010 6:11:41 asubuhi
Filu:komenci - fini!
Simile, estus simpligindaj la sekvaj paroj: tago/nokto, mateno/vespero, supre/sube, manĝi/vomi, naskiĝi/mortiĝi, konstrui/detrui, ĉio/nenio, granda/eta, ordo/ĥaoso, en/ekster, ...
Krome, por la multsilaba komencanto de Esperanto mi proponas malkabeanto. Ĉu vi ŝatas tiun ĉi vorton?
Aleksandro40 (Wasifu wa mtumiaji) 25 Februari 2010 6:54:58 asubuhi
La cititaj vortoparoj ne estas veraj kontraŭparoj. Unu tago havas 24 horojn, do la nokto estas parto de tuta tago. Malmanĝi povas signifi ne nur vomi, sed ankaŭ alian eliĝon de manĝaĵo, ekzemple kio estas maltrinki? Malnaskiĝi povas esti alimoda perdo de ido. Malkonstrui povas esti planita disigo de konstruaĵo. Detrui estas ia kruda ago. Ktp...
Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 25 Februari 2010 10:27:39 asubuhi
darkweasel:malkabeanto. Ĉu vi ŝatas tiun ĉi vorton?Kio estas tio???