Al la enhavo

Uzado de mal- vortoj kaj modernigo de Esperanto

de Terurĉjo, 2007-majo-13

Mesaĝoj: 73

Lingvo: Esperanto

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-25 15:37:37

Kaj PMEG markas tiun ĉi vorton dificila (de la Latina "difficilis", de kie ankaŭ la latinidaj lingvoj havas ĝin) erara. mal-fa-ci-la havas kvar silabojn, kaj *di-fi-ci-la havas kvar silabojn. Do tiu ĉi neologismo estas tute senutila kaj ne eĉ plimallongigas Esperanton.

okratz (Montri la profilon) 2010-januaro-31 13:43:07

Kial oni ne diras malpost anstataŭ antaŭ, aŭ malantaŭ anstataŭ post?

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-31 14:25:22

En mia vortaro troviĝas:

antaŭ, antaŭe
malantaŭ, malantaŭe
post (ekz. post mi)
fronte (rkz. fronte de mi)

Do mi supozas ke mi povas uzi ilin ĉiujn, ĉu ne?

En la frazo "Li estas antaŭ mi" mi vidas lian postaĵon.
En la frazo "Li estas fronte de mi" mi vidas lian vizaĝon.
Ĝuste?

Bonan dimanĉo

darkweasel (Montri la profilon) 2010-januaro-31 15:25:06

Vidu en PMEG pri (mal)antaŭ kaj post.

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-januaro-31 18:21:53

darkweasel:Vidu en PMEG pri (mal)antaŭ kaj post.
antaŭ/malantaŭ kaj post estas klare, pli malpli kiel mi komprenis, do ĉu pri "fronte de" la PMEG nenion diras?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2010-januaro-31 19:30:32

Saluton!

Eddycgn:En la frazo "Li estas antaŭ mi" mi vidas lian postaĵon.
Ĉu vere?

Eddycgn:En la frazo "Li estas fronte de mi" mi vidas lian vizaĝon.
La kutima prepozicio estas kontraŭ, kiu tiam signifas fronte alvidalvide al.

El PMEG:
Kontraŭ povas montri pozicion de io, kies antaŭa flanko estas direktita al io alia, precipe al ties antaŭa flanko. La du aferoj havas do siajn antaŭajn flankojn direktitaj en inversaj direktoj kun spaco inter la du aferoj
Bonan restan dimanĉon kaj sukcesan uzadon de lernu.net!

Kolonjano

super-griek (Montri la profilon) 2010-februaro-09 12:25:47

Al mi malamara sonas tre malamare* rido.gif

* dolĉe okulumo.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2010-februaro-09 12:37:12

super-griek:Al mi malamara sonas tre malamare* rido.gif

* dolĉe okulumo.gif
Vi certe konas sinjoron Dulcamara, ĉu ne?!

gyrus (Montri la profilon) 2010-februaro-09 21:01:19

Laŭ mi, la pluaj vortoj kiel trista, kurta, ktp. havas bonan uzon por poezio, kantoj, situacioj, kiam oni ne estas sufiĉe aŭdebla kal la mal- eblete ne aŭdiĝus, ktp. Ankaŭ ili aldonas diversecon al la lingvo. Mi trovas iamtempe ke vortoj kiel malproksima kaj malmultekosa havas troajn silabojn.

Rogir (Montri la profilon) 2010-februaro-10 11:59:43

Tiam oni simple parolu pli rapide.

Reen al la supro