去目錄頁

Uzado de mal- vortoj kaj modernigo de Esperanto

从 Terurĉjo, 2007年5月13日

讯息: 73

语言: Esperanto

darkweasel (显示个人资料) 2010年1月25日下午3:37:37

Kaj PMEG markas tiun ĉi vorton dificila (de la Latina "difficilis", de kie ankaŭ la latinidaj lingvoj havas ĝin) erara. mal-fa-ci-la havas kvar silabojn, kaj *di-fi-ci-la havas kvar silabojn. Do tiu ĉi neologismo estas tute senutila kaj ne eĉ plimallongigas Esperanton.

okratz (显示个人资料) 2010年1月31日下午1:43:07

Kial oni ne diras malpost anstataŭ antaŭ, aŭ malantaŭ anstataŭ post?

Eddycgn (显示个人资料) 2010年1月31日下午2:25:22

En mia vortaro troviĝas:

antaŭ, antaŭe
malantaŭ, malantaŭe
post (ekz. post mi)
fronte (rkz. fronte de mi)

Do mi supozas ke mi povas uzi ilin ĉiujn, ĉu ne?

En la frazo "Li estas antaŭ mi" mi vidas lian postaĵon.
En la frazo "Li estas fronte de mi" mi vidas lian vizaĝon.
Ĝuste?

Bonan dimanĉo

darkweasel (显示个人资料) 2010年1月31日下午3:25:06

Vidu en PMEG pri (mal)antaŭ kaj post.

Eddycgn (显示个人资料) 2010年1月31日下午6:21:53

darkweasel:Vidu en PMEG pri (mal)antaŭ kaj post.
antaŭ/malantaŭ kaj post estas klare, pli malpli kiel mi komprenis, do ĉu pri "fronte de" la PMEG nenion diras?

KoLonJaNo (显示个人资料) 2010年1月31日下午7:30:32

Saluton!

Eddycgn:En la frazo "Li estas antaŭ mi" mi vidas lian postaĵon.
Ĉu vere?

Eddycgn:En la frazo "Li estas fronte de mi" mi vidas lian vizaĝon.
La kutima prepozicio estas kontraŭ, kiu tiam signifas fronte alvidalvide al.

El PMEG:
Kontraŭ povas montri pozicion de io, kies antaŭa flanko estas direktita al io alia, precipe al ties antaŭa flanko. La du aferoj havas do siajn antaŭajn flankojn direktitaj en inversaj direktoj kun spaco inter la du aferoj
Bonan restan dimanĉon kaj sukcesan uzadon de lernu.net!

Kolonjano

super-griek (显示个人资料) 2010年2月9日下午12:25:47

Al mi malamara sonas tre malamare* rido.gif

* dolĉe okulumo.gif

Eddycgn (显示个人资料) 2010年2月9日下午12:37:12

super-griek:Al mi malamara sonas tre malamare* rido.gif

* dolĉe okulumo.gif
Vi certe konas sinjoron Dulcamara, ĉu ne?!

gyrus (显示个人资料) 2010年2月9日下午9:01:19

Laŭ mi, la pluaj vortoj kiel trista, kurta, ktp. havas bonan uzon por poezio, kantoj, situacioj, kiam oni ne estas sufiĉe aŭdebla kal la mal- eblete ne aŭdiĝus, ktp. Ankaŭ ili aldonas diversecon al la lingvo. Mi trovas iamtempe ke vortoj kiel malproksima kaj malmultekosa havas troajn silabojn.

Rogir (显示个人资料) 2010年2月10日上午11:59:43

Tiam oni simple parolu pli rapide.

回到上端