Al la enhavo

Gratulon al la tunizia popolo!

de alimales, 2011-januaro-15

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

alimales (Montri la profilon) 2011-januaro-15 17:14:33

Tiu eta mesaĝo por gratuli la tunizian popolon pro ĝia batalo kaj ĝia sukceso.
Bonan kuraĝon por la sekvo!

Genjix (Montri la profilon) 2011-januaro-15 17:31:50

Ĉi tio okazas jam de monato. Bone ke ili fine sukcesis (ne kiel irano).

Greedn (Montri la profilon) 2011-januaro-15 18:20:46

mi aliĝas al la gratuloj

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-15 18:45:24

Tre bone!
Tamen mi esperas ke ne postvenos militara diktaturo, sed demokratio.

Mi esperas por ĉiuj araboj landoj kie ne estas libereco!

Rogir (Montri la profilon) 2011-januaro-15 21:22:23

Nun venos la plej granda defio: protesti kaj forpeli diktatoron estas jam granda paŝo, travivi la ĥaoson kaj havigi demokratian registaron estas la alia.

Gratuloj kaj sukceson!

Frankouche (Montri la profilon) 2011-januaro-15 21:59:53

Iu amikino estas tuniza.

Feliĉe ,Tunizio liberiĝas, kaj estas ia ekzemplo inter demokrataj landoj, kaj ĉefe inter arabaj landoj.

Kion faros popolo en aliaj arabaj landoj?
Nun estas iu vera demando...

Nu, tiu nokte estas ankaŭ danĝera en la ĉefurbo "Tunis". Bonvolu, pensu al ili.
Ni timas.

Tunizio ne estas nur ekzemplo en demokrataj landoj, sed en okcidentaj landoj, ili mem.

Tiuj okcidentaj landoj kiuj tre akordas kaj subtenas tiujn nedemokratajn reĝistarojn !!

Nu, hodiaŭ, getunizoj estas ekzemploj por la tuta mondo !!

Ne bezonas usone milito por demokratigi iun landon kiel en Irakio !!

Bonvolu, konfidu al popolo !! rideto.gif

EK TUNIZIO !!!! sal.gif sal.gif sal.gif sal.gif

ceigered (Montri la profilon) 2011-januaro-16 08:15:07

Mi supozas ke Gandhi estus feliĉa (aŭ pli bone, "proud" (angle) sed mi ne konas la ĝustan tradukon por tiu vorto!).

Mi esperas ke la espero en Tunizio ne mortos, ĉar ja ekzistas konkurantaj esperoj kiuj eble kontraŭas liberecon.

horsto (Montri la profilon) 2011-januaro-16 12:44:18

ceigered:Mi supozas ke Gandhi estus feliĉa (aŭ pli bone, "proud" (angle) sed mi ne konas la ĝustan tradukon por tiu vorto!).
fiera
Frankouche:
Nu, hodiaŭ, getunizoj estas ekzemploj por la tuta mondo !!
Nur por montri la ĝustajn nomojn:

Tunizio - la lando
Tunizo - la ĉefurbo
Tuniziano - ano de la lando

ceigered (Montri la profilon) 2011-januaro-16 14:45:17

horsto:
ceigered:Mi supozas ke Gandhi estus feliĉa (aŭ pli bone, "proud" (angle) sed mi ne konas la ĝustan tradukon por tiu vorto!).
fiera
Dankon, la Esperanto-anglalingva vortaro tie ĉi havas "fiera: proud; arrogant", kaj la fina vorto tie tradukas al "aroga", do mi ne sciis ĉu la vorto "fiera" estis ofenda aŭ ne.

--
Bedaŭrinde, la situacio en Tunizio estas iomete kun perforto. Do, eblas ke la estonteco de la nacio ne estas feliĉinda. Mi esperas kontraŭ tio malgajo.gif

Reen al la supro