본문으로

Gratulon al la tunizia popolo!

글쓴이: alimales, 2011년 1월 15일

글: 9

언어: Esperanto

alimales (프로필 보기) 2011년 1월 15일 오후 5:14:33

Tiu eta mesaĝo por gratuli la tunizian popolon pro ĝia batalo kaj ĝia sukceso.
Bonan kuraĝon por la sekvo!

Genjix (프로필 보기) 2011년 1월 15일 오후 5:31:50

Ĉi tio okazas jam de monato. Bone ke ili fine sukcesis (ne kiel irano).

Greedn (프로필 보기) 2011년 1월 15일 오후 6:20:46

mi aliĝas al la gratuloj

Eddycgn (프로필 보기) 2011년 1월 15일 오후 6:45:24

Tre bone!
Tamen mi esperas ke ne postvenos militara diktaturo, sed demokratio.

Mi esperas por ĉiuj araboj landoj kie ne estas libereco!

Rogir (프로필 보기) 2011년 1월 15일 오후 9:22:23

Nun venos la plej granda defio: protesti kaj forpeli diktatoron estas jam granda paŝo, travivi la ĥaoson kaj havigi demokratian registaron estas la alia.

Gratuloj kaj sukceson!

Frankouche (프로필 보기) 2011년 1월 15일 오후 9:59:53

Iu amikino estas tuniza.

Feliĉe ,Tunizio liberiĝas, kaj estas ia ekzemplo inter demokrataj landoj, kaj ĉefe inter arabaj landoj.

Kion faros popolo en aliaj arabaj landoj?
Nun estas iu vera demando...

Nu, tiu nokte estas ankaŭ danĝera en la ĉefurbo "Tunis". Bonvolu, pensu al ili.
Ni timas.

Tunizio ne estas nur ekzemplo en demokrataj landoj, sed en okcidentaj landoj, ili mem.

Tiuj okcidentaj landoj kiuj tre akordas kaj subtenas tiujn nedemokratajn reĝistarojn !!

Nu, hodiaŭ, getunizoj estas ekzemploj por la tuta mondo !!

Ne bezonas usone milito por demokratigi iun landon kiel en Irakio !!

Bonvolu, konfidu al popolo !! rideto.gif

EK TUNIZIO !!!! sal.gif sal.gif sal.gif sal.gif

ceigered (프로필 보기) 2011년 1월 16일 오전 8:15:07

Mi supozas ke Gandhi estus feliĉa (aŭ pli bone, "proud" (angle) sed mi ne konas la ĝustan tradukon por tiu vorto!).

Mi esperas ke la espero en Tunizio ne mortos, ĉar ja ekzistas konkurantaj esperoj kiuj eble kontraŭas liberecon.

horsto (프로필 보기) 2011년 1월 16일 오후 12:44:18

ceigered:Mi supozas ke Gandhi estus feliĉa (aŭ pli bone, "proud" (angle) sed mi ne konas la ĝustan tradukon por tiu vorto!).
fiera
Frankouche:
Nu, hodiaŭ, getunizoj estas ekzemploj por la tuta mondo !!
Nur por montri la ĝustajn nomojn:

Tunizio - la lando
Tunizo - la ĉefurbo
Tuniziano - ano de la lando

ceigered (프로필 보기) 2011년 1월 16일 오후 2:45:17

horsto:
ceigered:Mi supozas ke Gandhi estus feliĉa (aŭ pli bone, "proud" (angle) sed mi ne konas la ĝustan tradukon por tiu vorto!).
fiera
Dankon, la Esperanto-anglalingva vortaro tie ĉi havas "fiera: proud; arrogant", kaj la fina vorto tie tradukas al "aroga", do mi ne sciis ĉu la vorto "fiera" estis ofenda aŭ ne.

--
Bedaŭrinde, la situacio en Tunizio estas iomete kun perforto. Do, eblas ke la estonteco de la nacio ne estas feliĉinda. Mi esperas kontraŭ tio malgajo.gif

다시 위로