Messages: 85
Language: Esperanto
Eddycgn (User's profile) January 16, 2011, 12:55:48 PM
geo1963:Kaj vi, ĉu vi deziras ŝanĝojn en la germana lingvo? Se ne, kial ne?1. Mi ne volas ŝanĝojn en esperanto.
Esperanto estas bona lingvo kaj ĝis nun ne tute esplorita de esperantistaro. Ĝi certe ne bezonas ŝanĝojn - ĝi bezonas novajn ideojn por esprimi la realecon, same kiel ĉiu ajn viva lingvo.
Kelkfoje mi forgesas la akusativon, do tio ne signifas ke mi volas ŝanĝojn.
1. La germana lingvo ne estas mia naskiĝlingvo, vi prefereble demandu germanojn.
Reformo de la germana okazis cirkaŭ antaŭ 12 jaroj, mi kredas, tamen ili ne multe simpligis.
danielcg (User's profile) January 16, 2011, 1:50:10 PM
Por tiuj, kiuj ne memoras ĝin, jen ĝi:
"17-a. Edz(in)o de esperantist(in)o ne parolas Esperanton."
Eddycgn:Ĉu vi deziras ke io ajn estu ŝanĝita je la gramatiko, la skribmaniero aŭ la aliaj reguloj de esperanto?
Mi legis multajn proponojn kaj volas scii kiom estas la procento de kiuj deziras ŝanĝojn.
Altebrilas (User's profile) January 16, 2011, 2:41:05 PM
Jes, ĉar mi ŝatus ke akuzativo iĝu nedeviga (tia ĝi jam estas, sed mi ŝatus, ke oni ĉesu hontigi tiujn kiuj forgesas ĝin, ke oni forigu senutilajn fonemojn "ĵ" kaj "ĥ", ke oni uzu senĉapelan alfabeton, kaj ke oni ĉesu uzi ekzotikaĵojn, kiam io JAM estas internacia.
Ekzemple, ke oni skribu "Euro" kaj prononcu tiele, ĉar ni havas neniun ŝancon represigi la monbiletojn, eĉ se Eo estus adoptita. Same por proprajn nomojn.
Ne, ĉar iu ŝanĝo povas nur fuŝi la movadon. Do ni atendu ke iu internacia instanco adoptu esperanton por fari tiajn ŝanĝojn. Sed Esperantistoj devas tiam esti pretaj por tio.
darkweasel (User's profile) January 16, 2011, 2:43:15 PM
Altebrilas:... ni povus ankoraŭ diri, ke la monbiletoj uzas la h-sistemon!
Ekzemple, ke oni skribu "Euro" kaj prononcu tiele, ĉar ni havas neniun ŝancon represigi la monbiletojn, eĉ se Eo estus adoptita.
KoLonJaNo (User's profile) January 16, 2011, 2:56:04 PM
Eddycgn:1. La germana lingvo ne estas mia naskiĝlingvo, vi prefereble demandu germanojn.Oni ne demandis min, sed hazarde mi estas germano, kiu kreskis kun la germana kiel unua lingvo.
Reformo de la germana okazis cirkaŭ antaŭ 12 jaroj, mi kredas, tamen ili ne multe simpligis.
La reformo de la germana estis pri ties literumado (ortografio) kaj dekretiĝis je 1996-08-01. Tamen ĝi definitive ekvalidis nur dek jarojn poste por povi provi la novajn regulojn kaj laŭbezone korekti nekonvenajn detalojn.
Kaj nun la granda seniluziigo por la kutimaj plendemuloj kaj ploremuloj pri la fiaj, fuŝaj kaj abomenindaj literoj kun supersigno:
Tiuj idiotaj germanoj eĉ ne forigis siajn umlaŭtojn ÄÖÜ äöü kaj la fifaman senutilegan literon sozo ß!
Imagu! Se germanoj ne povas fari tion pri sia malbela alfabetaĉo, kiel povus fari tion milfoje pli strangaj Esperantistoj?!
Ve! La fin' de l' mond' estas tre proksima.
Kolonjano
KoLonJaNo (User's profile) January 16, 2011, 3:24:58 PM
Altebrilas:Jes, ĉar mi ŝatus ke akuzativo iĝu nedeviga (tia ĝi jam estas,Interese. Do la miskredo, ke estas regulo, laŭ kiu akuzativo ne estas deviga eble estas la kialo por la fakta neuzado de -N.
Tio klarigus multon.
Eble multaj instruistoj de Esperanto jam diras al siaj lernantoj:
Ne gravas, se vi ne kapablas lerni tiun bazan aferon: Simple ne uzu!
Altebrilas: sed mi ŝatus, ke oni ĉesu hontigi tiujn kiuj forgesas ĝinLa honto kreskas mem, sen plugo kaj sem'.
Eĉ la plej afabla franco verŝajne iam eksplodus, se ĉiam mi uzus nur la kiel difinitan artikolon (ankaŭ plurale!) en lia lingvo aŭ skribus lian lingvon sen supersignoj aŭ laŭprononce.
Altebrilas:, ke oni forigu senutilajn fonemojn "ĵ" kaj "ĥ", ke oni uzu senĉapelan alfabeton, kaj ke oni ĉesu uzi ekzotikaĵojn, kiam io JAM estas internacia.Nun mi komprenas! Mi foje vidas pepaĵojn de japano. Tiu viro komprenas Esperanton, sed mem verkas en Ido. Ni bone interkompreniĝas kaj ne proponas ŝanĝojn de la aliula lingvo.
Nu, por diri la veron, mi foje ne tute komprenas, kiam li uzas Idon, ĉar tiu estas por mi pli ekzotika lingvo ol ekz. Interlingvao.
Altebrilas:Ekzemple, ke oni skribu "Euro" kaj prononcu tiele, ĉar ni havas neniun ŝancon represigi la monbiletojn, eĉ se Eo estus adoptita. Same por proprajn nomojn.Jen vere zorgiga afero!
Kiel mi prononcu vian Euro?
Ĉu E-u-ro aŭ Eŭ-ro?
Kaj kiam ĉesos tiu fuŝprononcado de la valuto € fare de francoj, germanoj kaj eĉ britoj?!
Ekde 2011 oni iom post iom vidos novajn monbiletojn, ĉar la ECB eldonos duan serion.
Ankaŭ sur tiuj oni vidos nur latin- kaj grekliterajn versiojn de la nomo.
Mi aŭdacas, ke eventuala apero de EŬRO sur la biletoj okazos nur post la aliĝo de lando, kiu uzas cirilan alfabeton.
Ĉu iu volas prognozi, kiam Bulgarujo pretas por Eŭrujo?
Bone. Dume ni trovu bonan metodon por instrui Esperanton ankaŭ al homoj, por kiuj la koncepto de akuzativo estas tute nekomprenebla fenomeno.
Kolonjano
marcuscf (User's profile) January 16, 2011, 5:00:45 PM
darkweasel:Respondante al la demando, mi nur dezirus, ke homoj ĉesu uzi (...) kaj Esperantigojn de produkt-, var- kaj personnomoj. Tio tamen ne ŝanĝus ion en Esperanto mem ...Pri tio mi akordas! Rigardu la ekzemplon kiun KoLonJaNo donas al ni: Interlingvao. La originala nomo "Interlingua" estas sufiĉe bona, sed iuj preferas (tio estas ilia rajto) ŝanĝi "gu" al "gv", kaj aldoni "o". Ili ne povas ŝanĝi "a" al "o" (malgraŭ ke tio ŝajnus pli natura transformado) ĉar jam ekzistas Interlingue. Do, kial tiom rompi la vorton se oni ne povus uzi la veran nomon "Interlingua"?
Mi volas aldoni plian demandon
Kial kelkaj ŝanĝetoj* (vidu sube) sukcesis en Esperanto? Ĉu ili havas komunajn (kaj utilajn) trajtojn pri kiuj oni devas atenti?
* nulo → nul
* nova prefikso: mis-
* nova sufikso: -end-
* nova sufikso: -aĉ-
* landnomoj kun -i- anstataŭ -uj-
* eble aliaj, kiujn mi ne konas (menciu ilin!)
danielcg (User's profile) January 16, 2011, 5:53:32 PM
Kiam mi legas aŭ aŭdas esperantiston fari lingvan eraron, mi kutime nenion diras, escepte tiam, kiam la samideano mem petis ke mi korektu ties lingvouzon. Alie, mi nur klopodas paroli aŭ skribi kiel eble plej korekte, sen juĝo al aliaj.
Precipe gravas, ne esti tro korektema pri la eraroj de komencantoj, ĉar oni povus senkuraĝigi ilin. Plejeble bonaj ekzemploj estos pli efikaj ol krudaj korektoj.
Tion dirite, la akuzativo ŝajnas al mi genia rimedo por klarigo de la senco de la frazoj kaj pli libera vortordo. Kaj konsideru, ke la nuraj du aliaj lingvoj kiujn mi parolas, ne havas akuzativon (aŭ almenaŭ ili ne havas specialan vortfinaĵon por montri ĝin; eble gramatikisto povus argumenti ke ili ja havas ĝin alimaniere, sed mi tion ne scias).
La litero "ĥ" estas malmulte uzata, sed mi ne vidas neceson ĝin forigi. Male, "ĵ" estas vaste uzata, kaj eĉ troviĝas en oficiala sufikso. Se iun ĵaŭdon aŭ iun ajn alian semajntagon, mi legus en la ĵurnaloj, aŭ aŭdus en la radio dum mi surmetas mian ĵinzon aŭ mian ĵaketon (depende de kien mi iras), ke la Akademio de Esperanto ĵus decidis forĵeti la literon "ĵ", mi, furioza pro tiu barbaraĵo, ĵetfermus la pordon, kaj preskaŭ ĵurus, ke Esperanto fariĝos tute alia ĵargono kaj ke tiuj estaĵoj (ne plu homoj miavide), kiuj plenumis tian perfidaĵon kaj ĵurrompis siajn promesojn prizorgi la lingvon, devus esti ĵetitaj antaŭ ĵurion, por ke ĉi tiu decidu ties punon, ĉu science pere de juro, ĉu hazarde pere de ĵetkuboj.
Kial ni uzu senĉapelan alfabeton, kiam preskaŭ ĉiuj latinliteraj lingvoj havas ian ĉapelon? Jes, eĉ la angla havas ĉapelojn en formo de punkto super la i kaj la j. Mi estas denaska parolanto de lingvo, kiu en sia propra nomo enhavas ĉapelon (español - hispana). Mi konas neinun homon, kiu decidis ne lerni Esperanton pro ties ĉapeloj. Sed eĉ tiaokaze, forigo de la ĉapeloj nur faciligus la vojon por malrespekto al tiuj lingvoj (preskaŭ ĉiuj) kiuj ilin havas. Plie, mi ŝategas la aspekton de Esperanto kun ties ĉapeletoj.
Se oni skribas "euro" en Esperanto, oni devas prononci e-u-ro, kun akcentita u. Mi ne scias kiel tiu vorto estas prononcata en la resto de la eŭropaj lingoj, sed la hispana oni prononcus "eŭro". Mi ne deziras enmeti malregulaĵon en nia fonetika alfabeto.
Via,
Daniel
Altebrilas:Jes kaj ne.
Jes, ĉar mi ŝatus ke akuzativo iĝu nedeviga (tia ĝi jam estas, sed mi ŝatus, ke oni ĉesu hontigi tiujn kiuj forgesas ĝin, ke oni forigu senutilajn fonemojn "ĵ" kaj "ĥ", ke oni uzu senĉapelan alfabeton, kaj ke oni ĉesu uzi ekzotikaĵojn, kiam io JAM estas internacia.
Ekzemple, ke oni skribu "Euro" kaj prononcu tiele, ĉar ni havas neniun ŝancon represigi la monbiletojn, eĉ se Eo estus adoptita.
danielcg (User's profile) January 16, 2011, 5:58:59 PM
darkweasel:Altebrilas:... ni povus ankoraŭ diri, ke la monbiletoj uzas la h-sistemon!
Ekzemple, ke oni skribu "Euro" kaj prononcu tiele, ĉar ni havas neniun ŝancon represigi la monbiletojn, eĉ se Eo estus adoptita.
darkweasel (User's profile) January 16, 2011, 6:12:14 PM
marcuscf:Kontraŭ Interlingvao mi fakte nenion havas, kaj mi mem nomas tiun lingvon tiel. Lingvoj havas malsamajn nomojn en ĉiuj lingvoj.darkweasel:Respondante al la demando, mi nur dezirus, ke homoj ĉesu uzi (...) kaj Esperantigojn de produkt-, var- kaj personnomoj. Tio tamen ne ŝanĝus ion en Esperanto mem ...Pri tio mi akordas! Rigardu la ekzemplon kiun KoLonJaNo donas al ni: Interlingvao. La originala nomo "Interlingua" estas sufiĉe bona, sed iuj preferas (tio estas ilia rajto) ŝanĝi "gu" al "gv", kaj aldoni "o". Ili ne povas ŝanĝi "a" al "o" (malgraŭ ke tio ŝajnus pli natura transformado) ĉar jam ekzistas Interlingue. Do, kial tiom rompi la vorton se oni ne povus uzi la veran nomon "Interlingua"?
Mi celas aĉajn Esperantigojn kiel Vindozo por Windows kaj Mikrosofto por Microsoft. Tiajn nomojn (preskaŭ?) neniu alia latinalfabeta lingvo uzas. Ili estas varmarkoj, kiujn oni ne kripligu, se oni uzas ilin en alia lingvo, kaj pri kies preciza formo la kreintoj mem (koncerne la ekzemplojn, la entrepreno Microsoft) decidas. (Se la kreintoj mem uzas Esperantigon, kompreneble oni ĝin uzu, tial mi parolas pri Vikipedio.)