Al la enhavo

Ĉu vi deziras ion ajn ŝanĝi en esperanto?

de Eddycgn, 2011-januaro-15

Mesaĝoj: 85

Lingvo: Esperanto

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2011-januaro-16 21:59:57

Saluton!

danielcg:Mi nur volus ŝanĝi la 17-an regulon de la Fundamento de Esperanto.

Por tiuj, kiuj ne memoras ĝin, jen ĝi:

"17-a. Edz(in)o de esperantist(in)o ne parolas Esperanton."

lango.gif
Kiam mi estis junulo, mi foje imagis esti la edzo en t.n. "internacia" paro.

Tiu antaŭkondiĉo por generado de plurlingvaj "denaskuloj", kiuj scias ne nur la strangan, sed ankaŭ la panjan kaj la paĉjan lingvojn, ne plenumiĝis.

Sed mi almenaŭ sukcesis resti fraŭlo ĝis nun, por ke la malbeno de la 17-a regulo ne trafu ankaŭ min. senkulpa.gif

Kolonjano

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2011-januaro-16 22:44:56

Saluton!

marcuscf:Mi volas aldoni plian demandon

Kial kelkaj ŝanĝetoj* (vidu sube) sukcesis en Esperanto? Ĉu ili havas komunajn (kaj utilajn) trajtojn pri kiuj oni devas atenti?
Ne temas pri ŝanĝoj, sed aldonoj, kutime de radikoj (jes, ankaŭ afiksoj estas radikoj).

En via listo ne aperas propono ekz. anstataŭigi literon per alia aŭ forigi leteron el la alfabeto.

Ankaŭ la listo de la personaj pronomoj ankoraŭ estas la sama kiel en 1887 resp. 1905.

marcuscf:* nulo → nul
aldona numeralo nul, oficialigita per la 8-a OA en 1974

marcuscf:* nova prefikso: mis-
oficialigita en 1929

marcuscf: nova sufikso: -end-
oficialigita en 1953

marcuscf: * nova sufikso: -aĉ-
oficialigita per la 1-a OA en 1909

Kiel vi vidas, la oficialigo de tiuj tri afiksoj jam okazis ankaŭ multaj jaroj, kiam ne ekzistis retforumoj, kie enuaj trobonfartuloj povas disk|puti pri gravegaĵoj. okulumo.gif

Estus malfacile aŭ neeble trovi homojn, kiuj povus klarigi, kial ĝuste tiu prefikso kaj la du sufiksoj tiom populariĝis, ke ili enradikiĝis en la ĝenerala lingvouzo kaj ankaŭ estis aprobitaj de la Akademio.

marcuscf:* landnomoj kun -i- anstataŭ -uj-
Ne oficialigita ĝis nun.

Ne temas pri anstataŭigo. Oni daŭre rajtas uzi ambaŭ sufiksojn. Fakte uzado de -i- anstataŭ -uj- nur pliigas konfuzon.

Mi prefere ne detalumos pri la afero ĉi tie.

Mi nur atentigu, ke -i- estas la sola "sufikso" unulitera kaj ekzistas multaj radikoj, kiuj finiĝas per i.

(Foje ŝajnas al mi, ke instruado aŭ | kaj lernado de nomoj de popoloj kaj landoj estas aparte neglektata de instruistoj aŭ | kaj lernantoj de Esperanto.

Ĉar kiel klarigi, ke homoj nomas min germanulo aŭ prezentas sin kvazaŭ ili estus lando: Mi estas Usono.?)

Kolonjano

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-17 06:10:28

KoLonJaNo:
Ankaŭ la listo de la personaj pronomoj ankoraŭ estas la sama kiel en 1887 resp. 1905.
Preskaŭ - en 1887 (sed ja en 1905) ankoraŭ ne ekzistis ci.

zan (Montri la profilon) 2011-januaro-17 07:50:23

landnomoj kun -i- anstataŭ -uj-
Mi preferas landnomojn kun -i-. En Japanio loĝas multaj japanoj, sed ne nur, sed ankaŭ ainoj kaj koreoj ktp. Japanujo signifas ujon por japanoj. Tio estas malĝentila al nejapanoj. Japanio simple signifas la nomon de la lando. La loĝantoj estas japanianoj.

Tunizio estas landnomo. En Tunizio loĝas ne tunizoj, sed araboj kaj malmultaj berberoj k.a. Ili estas tunizianoj. Nuntempe ne ĉiu gento havas unu nuran propran landon. Mi opinias, ke -uj- ne taŭgas por nuntempa mondo.

Komence mi konfuziĝis inter japano(angle Japanese) kaj Japanio(angle Japan).

tommjames (Montri la profilon) 2011-januaro-17 11:12:59

zan:Mi opinias, ke -uj- ne taŭgas por nuntempa mondo.
Laŭ mi ĝi neniam taŭgis, kaj ĝia uzo por landnomoj estis tre fuŝa desegnodecido de Z. Tia malŝato kiel la via, por landnomoj kiuj ignoras vastajn partojn de la popolo de lando estis sentata de multaj eĉ en la fruaj tagoj de Esperanto. Kial nomi landon laŭ nur unu gento, kiam ekzistas landoj enhavantaj plurajn gentojn (kiuj ofte nombras sufiĉe grande en popolo)? Vere tre stulta afero.

Tamen fakto restas ke la dukategoria sistemo por landnomoj estas hejma en Esperanto kaj ne sin montras baldaŭ forironta. Miaopinie indas uzi landnomojn kiuj klarigas, ĉu la vorto devenis el genta radiko aŭ landnoma. Tial mi ĝenerale preferas uzi -uj ĉe tiuj landnomoj kies nomo devenas el genta radiko, por helpi konservi klarecon. Sed por kelkete da landnomoj mi pli inklinas al la vorto enhavanta -i, por ne indignigi homojn kiel vi kiuj sentas sian uj-devenan landnomon aĉaĵo.

Se vi ankoraŭ ne legis ĝin, eble interesos vin la jena artikolo de S-ro Wennergren, en kiu li antaŭenigas argumenton por uzo de -uj anstataŭ -i:

http://lingvakritiko.com/2007/11/04/la-landnoma-su...

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2011-januaro-17 15:29:13

Saluton!

zan:
landnomoj kun -i- anstataŭ -uj-
Mi preferas landnomojn kun -i-.
Bone.

zan:En Japanio loĝas multaj japanoj, sed ne nur, sed ankaŭ ainoj kaj koreoj ktp.
Tiaj estas verŝajne plej multaj landoj.

zan:Japanujo signifas ujon por japanoj. Tio estas malĝentila al nejapanoj.
Tio estas interesa.

Ĝis nun mi kutime legis aŭ aŭdis ion similan al

Mi estas X-o kaj mi ne loĝas en X-ujo, kiu estas ujo por X-oj, sed ja en (belsona, internacia, ...) X-io!

Sed eble la japanaj Esperantistoj ne imagas ladskatolon plenan de homoj, kiam ili vidas la vorton Japanujo.

zan:Japanio simple signifas la nomon de la lando. La loĝantoj estas japanianoj.
Ĉu vi parolas pri Japan-i-oJapani-o?

Se la -i- estas sufikso, mi ne vidas diferencon inter Japan-uj-o kaj Japan-i-o.

Ambaŭkaze la nomo de la ĉefgento, japan, aperas kiel radiko.

[Aliflanke ŝajnas al mi, ke por iuj tiu magia sufikso i]-i-[/i] havas kromsignifon proksimume tian:

Jes, bedaŭrinde la nomo de antaŭa | nuna ĉefgento ankoraŭ aperas en la landonomo, kiu estas "politike malĝusta" kaj neniel pravigebla, SED la neŭtraliga sufikso nuligas tiun fiaĵon kaj egaligas ĉiujn loĝantojn.

Mi estas germano kaj loĝas en Germanujo. Kompreneble loĝas ne nur germanoj en tiu lando, sed ankaŭ aligentanoj, kiujn Z. el sia 19-jarcenta vidpunkto aŭdacis nomi germanujanojn.

En la jaro 2011 mi dirus, ke ĉiuj loĝantoj de Germanujo estas germanujanoj kaj plej multaj estas germanoj.

Post pliaj cent jaroj eble neniu plu distingos kiel nun ekz. turk(id)ojn aŭ rus(id)ojn, ĉar tiam ĉiu el ties posteuloj havos germanan ŝtatanecon. (Germanaj identigiloj ne informas pri iuspeca gentaneco.)]

Sed se la -i- estas la fina vokalo de nova radiko Japani, tiam vi ĵus proponis plimalfaciligi la vivon de instruistoj kaj lernantoj de Esperanto. rideto.gif

zan:Tunizio estas landnomo. En Tunizio loĝas ne tunizoj, sed araboj kaj malmultaj berberoj k.a. Ili estas tunizianoj. Nuntempe ne ĉiu gento havas unu nuran propran landon. Mi opinias, ke -uj- ne taŭgas por nuntempa mondo.
Por uj-ismano Tunizio estas Tunizi-o, do lando, en kiu loĝas tunizi-an-oj.

Por i-ismano la landonomo Tunizio estas ambigua.

Kolonjano

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-17 17:57:48

zan:
landnomoj kun -i- anstataŭ -uj-
Mi preferas landnomojn kun -i-. En Japanio loĝas multaj japanoj, sed ne nur, sed ankaŭ ainoj kaj koreoj ktp. Japanujo signifas ujon por japanoj. Tio estas malĝentila al nejapanoj. Japanio simple signifas la nomon de la lando. La loĝantoj estas japanianoj.
Japanujo ne estas ujo de japanoj. Ĝi estas la lando, kiu nomiĝas laŭ la japanoj.

Ĉu lando nomiĝas laŭ gento, kaj laŭ kiu gento ĝi nomiĝas, estas afero decidata ne en Esperanto, sed en la lingvo(j), el kiu(j) ĝi pruntprenas la vortojn.

Ĉu estas bone, ke landoj nomiĝas laŭ gentoj, estas demando, kiu tute ne koncernas Esperanton, kaj dum aliaj lingvoj uzas gentobazajn nomojn por iuj landoj, ankaŭ Esperanto tion faru.

Vortoj kiel japano kaj germano fakte havas plurajn signifojn depende de la kunteksto. Ili povas signifi "ano de la japana/germana gento", ili povas signifi "loĝanto de Japanujo/Germanujo", ili povas signifi "ŝtatano de Japanujo/Germanujo", ...

(Iuj uzas ilin ankaŭ por "homo, kiu denaske parolas la japanan/germanan", sed mi kiel aŭstro forte protestas kontraŭ esti nomata germano.)

Ŝanĝo al Japanio kaj Germanio nenion ajn plibonigas koncerne justecon al (etnaj) nejapanoj kaj negermanoj en tiuj landoj. Ili ankoraŭ baziĝas sur la gentonomoj japano kaj germano. (Ĉu temas pri unuradikaj JAPANI/ kaj GERMANI/, ĉu pri kunmetaĵoj kun sufikso -i, kiu tamen ne uzeblas memstare, estas teoria demando sen granda praktika signifo.)

Sed tiu ŝanĝo multon malplibonigas koncerne lernfacilecon, kiel jam bonege montris KoLonJaNo kaj tommjames.

zan (Montri la profilon) 2011-januaro-18 09:26:31

Dankon. Tre interesa temo. Mi havos alian demandon kaj volas skribi ĝin. Sed tamen bonvolu doni al mi tempon por legi la ligilon. Legindan ligilon sed mi legas tre malrapide. malgajo.gif

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-18 13:59:51

Ĝis nun estas konsolanta kaj kuraĝiga ke 75 elcent ne volas ŝanĝojn.

Per la diskuto oni bone lernas.
sal.gif

Miland (Montri la profilon) 2011-januaro-18 18:09:08

Ŝanĝi perfektaĵon? shoko.gif Tute ne! Venu la Fina Venko! rido.gif

Reen al la supro