Повідомлення: 77
Мова: Esperanto
darkweasel (Переглянути профіль) 17 січня 2011 р. 06:10:28
KoLonJaNo:Preskaŭ - en 1887 (sed ja en 1905) ankoraŭ ne ekzistis ci.
Ankaŭ la listo de la personaj pronomoj ankoraŭ estas la sama kiel en 1887 resp. 1905.
zan (Переглянути профіль) 17 січня 2011 р. 07:50:23
landnomoj kun -i- anstataŭ -uj-Mi preferas landnomojn kun -i-. En Japanio loĝas multaj japanoj, sed ne nur, sed ankaŭ ainoj kaj koreoj ktp. Japanujo signifas ujon por japanoj. Tio estas malĝentila al nejapanoj. Japanio simple signifas la nomon de la lando. La loĝantoj estas japanianoj.
Tunizio estas landnomo. En Tunizio loĝas ne tunizoj, sed araboj kaj malmultaj berberoj k.a. Ili estas tunizianoj. Nuntempe ne ĉiu gento havas unu nuran propran landon. Mi opinias, ke -uj- ne taŭgas por nuntempa mondo.
Komence mi konfuziĝis inter japano(angle Japanese) kaj Japanio(angle Japan).
tommjames (Переглянути профіль) 17 січня 2011 р. 11:12:59
zan:Mi opinias, ke -uj- ne taŭgas por nuntempa mondo.Laŭ mi ĝi neniam taŭgis, kaj ĝia uzo por landnomoj estis tre fuŝa desegnodecido de Z. Tia malŝato kiel la via, por landnomoj kiuj ignoras vastajn partojn de la popolo de lando estis sentata de multaj eĉ en la fruaj tagoj de Esperanto. Kial nomi landon laŭ nur unu gento, kiam ekzistas landoj enhavantaj plurajn gentojn (kiuj ofte nombras sufiĉe grande en popolo)? Vere tre stulta afero.
Tamen fakto restas ke la dukategoria sistemo por landnomoj estas hejma en Esperanto kaj ne sin montras baldaŭ forironta. Miaopinie indas uzi landnomojn kiuj klarigas, ĉu la vorto devenis el genta radiko aŭ landnoma. Tial mi ĝenerale preferas uzi -uj ĉe tiuj landnomoj kies nomo devenas el genta radiko, por helpi konservi klarecon. Sed por kelkete da landnomoj mi pli inklinas al la vorto enhavanta -i, por ne indignigi homojn kiel vi kiuj sentas sian uj-devenan landnomon aĉaĵo.
Se vi ankoraŭ ne legis ĝin, eble interesos vin la jena artikolo de S-ro Wennergren, en kiu li antaŭenigas argumenton por uzo de -uj anstataŭ -i:
http://lingvakritiko.com/2007/11/04/la-landnoma-su...
KoLonJaNo (Переглянути профіль) 17 січня 2011 р. 15:29:13
zan:Bone.landnomoj kun -i- anstataŭ -uj-Mi preferas landnomojn kun -i-.
zan:En Japanio loĝas multaj japanoj, sed ne nur, sed ankaŭ ainoj kaj koreoj ktp.Tiaj estas verŝajne plej multaj landoj.
zan:Japanujo signifas ujon por japanoj. Tio estas malĝentila al nejapanoj.Tio estas interesa.
Ĝis nun mi kutime legis aŭ aŭdis ion similan al
Mi estas X-o kaj mi ne loĝas en X-ujo, kiu estas ujo por X-oj, sed ja en (belsona, internacia, ...) X-io!
Sed eble la japanaj Esperantistoj ne imagas ladskatolon plenan de homoj, kiam ili vidas la vorton Japanujo.
zan:Japanio simple signifas la nomon de la lando. La loĝantoj estas japanianoj.Ĉu vi parolas pri Japan-i-o aŭ Japani-o?
Se la -i- estas sufikso, mi ne vidas diferencon inter Japan-uj-o kaj Japan-i-o.
Ambaŭkaze la nomo de la ĉefgento, japan, aperas kiel radiko.
[Aliflanke ŝajnas al mi, ke por iuj tiu magia sufikso i]-i-[/i] havas kromsignifon proksimume tian:
Jes, bedaŭrinde la nomo de antaŭa | nuna ĉefgento ankoraŭ aperas en la landonomo, kiu estas "politike malĝusta" kaj neniel pravigebla, SED la neŭtraliga sufikso nuligas tiun fiaĵon kaj egaligas ĉiujn loĝantojn.
Mi estas germano kaj loĝas en Germanujo. Kompreneble loĝas ne nur germanoj en tiu lando, sed ankaŭ aligentanoj, kiujn Z. el sia 19-jarcenta vidpunkto aŭdacis nomi germanujanojn.
En la jaro 2011 mi dirus, ke ĉiuj loĝantoj de Germanujo estas germanujanoj kaj plej multaj estas germanoj.
Post pliaj cent jaroj eble neniu plu distingos kiel nun ekz. turk(id)ojn aŭ rus(id)ojn, ĉar tiam ĉiu el ties posteuloj havos germanan ŝtatanecon. (Germanaj identigiloj ne informas pri iuspeca gentaneco.)]
Sed se la -i- estas la fina vokalo de nova radiko Japani, tiam vi ĵus proponis plimalfaciligi la vivon de instruistoj kaj lernantoj de Esperanto.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
zan:Tunizio estas landnomo. En Tunizio loĝas ne tunizoj, sed araboj kaj malmultaj berberoj k.a. Ili estas tunizianoj. Nuntempe ne ĉiu gento havas unu nuran propran landon. Mi opinias, ke -uj- ne taŭgas por nuntempa mondo.Por uj-ismano Tunizio estas Tunizi-o, do lando, en kiu loĝas tunizi-an-oj.
Por i-ismano la landonomo Tunizio estas ambigua.
Kolonjano
darkweasel (Переглянути профіль) 17 січня 2011 р. 17:57:48
zan:Japanujo ne estas ujo de japanoj. Ĝi estas la lando, kiu nomiĝas laŭ la japanoj.landnomoj kun -i- anstataŭ -uj-Mi preferas landnomojn kun -i-. En Japanio loĝas multaj japanoj, sed ne nur, sed ankaŭ ainoj kaj koreoj ktp. Japanujo signifas ujon por japanoj. Tio estas malĝentila al nejapanoj. Japanio simple signifas la nomon de la lando. La loĝantoj estas japanianoj.
Ĉu lando nomiĝas laŭ gento, kaj laŭ kiu gento ĝi nomiĝas, estas afero decidata ne en Esperanto, sed en la lingvo(j), el kiu(j) ĝi pruntprenas la vortojn.
Ĉu estas bone, ke landoj nomiĝas laŭ gentoj, estas demando, kiu tute ne koncernas Esperanton, kaj dum aliaj lingvoj uzas gentobazajn nomojn por iuj landoj, ankaŭ Esperanto tion faru.
Vortoj kiel japano kaj germano fakte havas plurajn signifojn depende de la kunteksto. Ili povas signifi "ano de la japana/germana gento", ili povas signifi "loĝanto de Japanujo/Germanujo", ili povas signifi "ŝtatano de Japanujo/Germanujo", ...
(Iuj uzas ilin ankaŭ por "homo, kiu denaske parolas la japanan/germanan", sed mi kiel aŭstro forte protestas kontraŭ esti nomata germano.)
Ŝanĝo al Japanio kaj Germanio nenion ajn plibonigas koncerne justecon al (etnaj) nejapanoj kaj negermanoj en tiuj landoj. Ili ankoraŭ baziĝas sur la gentonomoj japano kaj germano. (Ĉu temas pri unuradikaj JAPANI/ kaj GERMANI/, ĉu pri kunmetaĵoj kun sufikso -i, kiu tamen ne uzeblas memstare, estas teoria demando sen granda praktika signifo.)
Sed tiu ŝanĝo multon malplibonigas koncerne lernfacilecon, kiel jam bonege montris KoLonJaNo kaj tommjames.
zan (Переглянути профіль) 18 січня 2011 р. 09:26:31
![malgajo.gif](/images/smileys/malgajo.gif)
Eddycgn (Переглянути профіль) 18 січня 2011 р. 13:59:51
Per la diskuto oni bone lernas.
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
Miland (Переглянути профіль) 18 січня 2011 р. 18:09:08
![shoko.gif](/images/smileys/shoko.gif)
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
marcuscf (Переглянути профіль) 18 січня 2011 р. 18:42:20
tommjames:Se vi ankoraŭ ne legis ĝin, eble interesos vin la jena artikolo de S-ro Wennergren, en kiu li antaŭenigas argumenton por uzo de -uj anstataŭ -i:Ekzistas ankaŭ du artikoloj tre interesaj pri tiu temo:
http://lingvakritiko.com/2007/11/04/la-landnoma-su...
Sergio Pokrovskij
Tonyo del Barrio (Li nomas sin "hispaniano". Tre logike, ĉu ne?)
tommjames (Переглянути профіль) 18 січня 2011 р. 19:52:16
marcuscf:Interesaj artikoloj, kun pluraj el kies argumentoj mi konsentas.
Tamen Esperanto estas kiel ĝi estas. Mi ne ŝatas nomi landojn laŭ unu gento, kaj mi ne ŝatas la malsimetriecon en la dukategoria sistemo. Sed mi agnoskas ke la lingvo simple funkcias tiel, kaj mi konsideras klarecon pli grava ol miaj personaj preferoj. Tial vi certe neniam aŭdos min nomi min "angliano" aŭ paroli pri "hispaniano", vortoj kiuj miaopinie simple estigus konfuzon.