Till sidans innehåll

Ĉu vi deziras ion ajn ŝanĝi en esperanto?

av Eddycgn, 15 januari 2011

Meddelanden: 85

Språk: Esperanto

AJN (Visa profilen) 6 mars 2011 01:11:21

kial ŝanĝi? ĉu estas bezono?

Frankouche (Visa profilen) 6 mars 2011 01:55:52

Mi volas ian specialan personalan pronomon kiam mi, nur la "Frankouche", parolas kaj skribas ! okulumo.gif

horsto (Visa profilen) 6 mars 2011 11:47:29

Frankouche:Mi volas ian specialan personalan pronomon kiam mi, nur la "Frankouche", parolas kaj skribas ! okulumo.gif
Bonega ideo! Temas pri personaj pronomoj, do ĉiu persono havu propran pronomon!!!

maratonisto (Visa profilen) 6 mars 2011 12:27:28

Nuba:Mi ŝatus se la esperanta lingva sistemo reduktu la regantan uzadon de afikso 'mal' kaj 'ne' en la formado de adjektivoj. Anstataŭ, krei novajn adjektivojn por pligrandigi la leksikon, kaj ĝi estus pli preciza.

Ekzlemploj, forigu: malbona, malĝusta, malprava, malmulta, malgranda, malplena, maldekstra, malvarma, malseka, ktp...
Mi konsentas, sed nur kiam Esperanton parolos la centoblo de nunaj esperantolingvanoj.

maratonisto (Visa profilen) 6 mars 2011 12:32:06

vidas vandenis:Unue,kion NE ŜANĜI-NE elimini la AKUZATIVON.
Mi tute konsentas.

Tillbaka till toppen