Messages : 85
Langue: Esperanto
horsto (Voir le profil) 20 janvier 2011 20:35:20
zan (Voir le profil) 21 janvier 2011 00:37:53
http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t...
Diskutinda temo, kiu ankoraŭ nun ŝajnas ne elĉeprita.
Eddycgn (Voir le profil) 21 janvier 2011 14:31:20
multa ~ malmulta ~ poka ~ malpoka
Poka kaj malpoka ne estas permesataj, mi scias tion, kvankam mi legis tiujn vortojn en rara literaturo.
Mi ne uzas kutime "poka", tamem mi opinias ke la kvar vortoj havas ĉiuj diversajn signifajn nuancojn.
Ekz. "malpoka" ne estas "multa"...
Multa povus esti 2 ĝis 1000000+...
Malmulta povus esti 0.
Poka povus esti 1 ĝis 10, tio estas relativa, sed ne povas esti 0.
Malpoka povus esti ... 11 ĝis 1000000+...
Esperanto estas simpla kaprompaĵo!
crescence (Voir le profil) 24 janvier 2011 18:24:48
danielcg (Voir le profil) 24 janvier 2011 18:56:51
Via,
Daniel
crescence:Mi deziras la forstrekon de ĉiuj esceptoj, kaj de ĉiuj supersignoj.
crescence (Voir le profil) 25 janvier 2011 12:36:16
danielcg:Inkluzive de la punkto super la i kaj la j?Facile ŝajnas al mi ŝanĝi la supersignajn literojn. Vidu :
ĵ -- j : ĵus -- jus
j -- y : jahurto -- yahurto
ĝ -- dj : ĝusta -- djusta
c -- ts : cent -- tsent
ŝ -- c : ŝafo -- cafo
ĉ -- tc : ĉu -- tcu
k -- q : koko -- qoqo
ĥ -- k : ĥoro -- koro
ŭ -- w : aŭ -- aw
... kaj ĝis revido al la klavarajn problemojn !
danielcg (Voir le profil) 25 janvier 2011 17:20:53
Plie, ĥ kaj k ne havas la saman sonon, do oni ŝanĝus ne nur la alfabeton sed ankaŭ la fonetikon de la lingvo.
Kaj fine, laŭ la principo "unu litero, unu sono, kaj male", ts ne egalas al c. Laŭ la fonetikaj reguloj de Esperanto, ts estas prononcataj kiel du sonoj, dum c estar nur unu (jes, simila al ts, sed ne identa).
Do, ĉi tiu propono sensupersignigi la alfabeton rezultas en ŝanĝo de la fonetikaj reguloj de la lingvo mem.
Via,
Daniel
crescence:danielcg:Inkluzive de la punkto super la i kaj la j?Facile ŝajnas al mi ŝanĝi la supersignajn literojn. Vidu :
ĵ -- j : ĵus -- jus
j -- y : jahurto -- yahurto
ĝ -- dj : ĝusta -- djusta
c -- ts : cent -- tsent
ŝ -- c : ŝafo -- cafo
ĉ -- tc : ĉu -- tcu
k -- q : koko -- qoqo
ĥ -- k : ĥoro -- koro
ŭ -- w : aŭ -- aw
... kaj ĝis revido al la klavarajn problemojn !
danielcg (Voir le profil) 25 janvier 2011 17:32:39
Ĉu vi vere ne plu intencas tajpi en via denaska lingvo franca?
Mi neniel intencas rezigni pri la hispanlingvaj tildoj, nek pri la litero ñ.
Via,
Daniel
crescence:danielcg:I
... kaj ĝis revido al la klavarajn problemojn !
Hispanio (Voir le profil) 25 janvier 2011 18:11:00
- Se vi uzas Windows, estas kompreneble ke vi havas multajn malfacilojn por povi entajpi tiujn literojn, ĉar Microsoft ne apogas kaj neniam apogos Esperanton.
- Se vi uzas Linu'x (Linukson), vi povas entajpi tiujn literojn sen preskaŭ fari ion, ĉar oni tute konas la "amrilaton" inter la libera programaro kaj Esperanto
Eddycgn (Voir le profil) 25 janvier 2011 23:44:49
crescence:danielcg:... kaj ĝis revido al la klavarajn problemojn !Mi havas Win XP kaj uzas "EK" por la ĉapelitoj.
EK vi povas libere elŝuti.
Por interŝanĝi skribon kun ĉapelitoj kaj skribon sen ĉapelitoj mi uzas la klavoj "Strg+Streko(Barre)". Tio estas tre simpla.
Do mi uzas:
q por ŝ
w por ĵ
y por ĝ
x por ĉ
hh por ĥ
au por aŭ
Ĝis