目次へ

Ĉu vi deziras ion ajn ŝanĝi en esperanto?

Eddycgn,2011年1月15日の

メッセージ: 77

言語: Esperanto

crescence (プロフィールを表示) 2011年1月25日 12:36:16

danielcg:Inkluzive de la punkto super la i kaj la j?
Facile ŝajnas al mi ŝanĝi la supersignajn literojn. Vidu :

ĵ -- j : ĵus -- jus
j -- y : jahurto -- yahurto
ĝ -- dj : ĝusta -- djusta

c -- ts : cent -- tsent
ŝ -- c : ŝafo -- cafo
ĉ -- tc : ĉu -- tcu

k -- q : koko -- qoqo
ĥ -- k : ĥoro -- koro

ŭ -- w : aŭ -- aw

... kaj ĝis revido al la klavarajn problemojn !

danielcg (プロフィールを表示) 2011年1月25日 17:20:53

En via proponno restas ankoraŭ la punkto super la i.

Plie, ĥ kaj k ne havas la saman sonon, do oni ŝanĝus ne nur la alfabeton sed ankaŭ la fonetikon de la lingvo.

Kaj fine, laŭ la principo "unu litero, unu sono, kaj male", ts ne egalas al c. Laŭ la fonetikaj reguloj de Esperanto, ts estas prononcataj kiel du sonoj, dum c estar nur unu (jes, simila al ts, sed ne identa).

Do, ĉi tiu propono sensupersignigi la alfabeton rezultas en ŝanĝo de la fonetikaj reguloj de la lingvo mem.

Via,

Daniel

crescence:
danielcg:Inkluzive de la punkto super la i kaj la j?
Facile ŝajnas al mi ŝanĝi la supersignajn literojn. Vidu :

ĵ -- j : ĵus -- jus
j -- y : jahurto -- yahurto
ĝ -- dj : ĝusta -- djusta

c -- ts : cent -- tsent
ŝ -- c : ŝafo -- cafo
ĉ -- tc : ĉu -- tcu

k -- q : koko -- qoqo
ĥ -- k : ĥoro -- koro

ŭ -- w : aŭ -- aw

... kaj ĝis revido al la klavarajn problemojn !

danielcg (プロフィールを表示) 2011年1月25日 17:32:39

Mi forgesis ion:

Ĉu vi vere ne plu intencas tajpi en via denaska lingvo franca?

Mi neniel intencas rezigni pri la hispanlingvaj tildoj, nek pri la litero ñ.

Via,

Daniel

crescence:
danielcg:I
... kaj ĝis revido al la klavarajn problemojn !

Hispanio (プロフィールを表示) 2011年1月25日 18:11:00

Pri la specialaj literoj:

- Se vi uzas Windows, estas kompreneble ke vi havas multajn malfacilojn por povi entajpi tiujn literojn, ĉar Microsoft ne apogas kaj neniam apogos Esperanton.

- Se vi uzas Linu'x (Linukson), vi povas entajpi tiujn literojn sen preskaŭ fari ion, ĉar oni tute konas la "amrilaton" inter la libera programaro kaj Esperanto lango.gif

Eddycgn (プロフィールを表示) 2011年1月25日 23:44:49

crescence:
danielcg:... kaj ĝis revido al la klavarajn problemojn !
Mi havas Win XP kaj uzas "EK" por la ĉapelitoj.
EK vi povas libere elŝuti.

Por interŝanĝi skribon kun ĉapelitoj kaj skribon sen ĉapelitoj mi uzas la klavoj "Strg+Streko(Barre)". Tio estas tre simpla.

Do mi uzas:
q por ŝ
w por ĵ
y por ĝ
x por ĉ
hh por ĥ
au por aŭ

Ĝis

crescence (プロフィールを表示) 2011年1月26日 9:08:07

danielcg:En via proponno restas ankoraŭ la punkto super la i.
Ĝi estas obsedo !
danielcg:
Kaj fine, laŭ la principo "unu litero, unu sono, kaj male", ts ne egalas al c.
"c" -- unu litero kaj du sonoj : [ ts ]
"ĉ" -- unu litero kaj du sonoj : [ tʃ ]
"ĝ" -- unu litero kaj du sonoj : [ dĵ ]

danielcg (プロフィールを表示) 2011年1月26日 9:48:27

crescence:
danielcg:En via proponno restas ankoraŭ la punkto super la i.
Ĝi estas obsedo !

Kies obsedo? Ne mia, ĉar mi ne volas forigi la supersignojn.

Ĉiakaze, temas pri postulo pri konsekvenco. Kial forigi la ĉapelojn kaj ne la punktojn? Mi trovas neniun logikan kialon.

danielcg:
Kaj fine, laŭ la principo "unu litero, unu sono, kaj male", ts ne egalas al c.
"c" -- unu litero kaj du sonoj : [ ts ]
"ĉ" -- unu litero kaj du sonoj : [ tʃ ]
"ĝ" -- unu litero kaj du sonoj : [ dĵ ]
Tiu estas precize la diskutpunkto. Ĉu tiuj literoj havas du sonoj, aŭ temas pri unu nura sono?

La hispana lingvo havas la literon "ñ" kun karakterizan sonon. Nehispanlingvanoj kutime prononcas ĝin kiel nj, tamen ĝi ne estas ekzakte tiusona. Ĝi havas ununuran sonon, similan al tiu kombino, sed ne identa.

Mi opinias ke la samo okazas kun tiuj sonoj de Esperanto, kaj ke ekzistas eta diferenco inter ĝ kaj dj, ekzemple.

Via,

Daniel

sudanglo (プロフィールを表示) 2011年1月26日 10:15:55

Daniel, estas granda diferenco inter 'sed jaroj pasos ĝis ..' kaj 'seĝaroj pasos ĝis..'

danielcg (プロフィールを表示) 2011年1月26日 10:25:51

Precize!

Tial min ne konvinkas la argumento pri unu litero kun du sonoj.

Via,

Daniel

sudanglo:Daniel, estas granda diferenco inter 'sed jaro pasos ĝis ..' kaj 'seĝaroj pasos ĝis..'

jchthys (プロフィールを表示) 2011年1月27日 14:13:56

Uj, mi neintence klakis la malĝustan butonon; mi ne deziras ŝanĝojn!

Sed je la skribsistemon, estus utila eble kirila alfabeto...

Сед је ла скрибсистемон, естус утила ебле кирила алфабето...

先頭にもどる