Ujumbe: 77
Lugha: Esperanto
crescence (Wasifu wa mtumiaji) 25 Januari 2011 12:36:16 alasiri
danielcg:Inkluzive de la punkto super la i kaj la j?Facile ŝajnas al mi ŝanĝi la supersignajn literojn. Vidu :
ĵ -- j : ĵus -- jus
j -- y : jahurto -- yahurto
ĝ -- dj : ĝusta -- djusta
c -- ts : cent -- tsent
ŝ -- c : ŝafo -- cafo
ĉ -- tc : ĉu -- tcu
k -- q : koko -- qoqo
ĥ -- k : ĥoro -- koro
ŭ -- w : aŭ -- aw
... kaj ĝis revido al la klavarajn problemojn !
danielcg (Wasifu wa mtumiaji) 25 Januari 2011 5:20:53 alasiri
Plie, ĥ kaj k ne havas la saman sonon, do oni ŝanĝus ne nur la alfabeton sed ankaŭ la fonetikon de la lingvo.
Kaj fine, laŭ la principo "unu litero, unu sono, kaj male", ts ne egalas al c. Laŭ la fonetikaj reguloj de Esperanto, ts estas prononcataj kiel du sonoj, dum c estar nur unu (jes, simila al ts, sed ne identa).
Do, ĉi tiu propono sensupersignigi la alfabeton rezultas en ŝanĝo de la fonetikaj reguloj de la lingvo mem.
Via,
Daniel
crescence:danielcg:Inkluzive de la punkto super la i kaj la j?Facile ŝajnas al mi ŝanĝi la supersignajn literojn. Vidu :
ĵ -- j : ĵus -- jus
j -- y : jahurto -- yahurto
ĝ -- dj : ĝusta -- djusta
c -- ts : cent -- tsent
ŝ -- c : ŝafo -- cafo
ĉ -- tc : ĉu -- tcu
k -- q : koko -- qoqo
ĥ -- k : ĥoro -- koro
ŭ -- w : aŭ -- aw
... kaj ĝis revido al la klavarajn problemojn !
danielcg (Wasifu wa mtumiaji) 25 Januari 2011 5:32:39 alasiri
Ĉu vi vere ne plu intencas tajpi en via denaska lingvo franca?
Mi neniel intencas rezigni pri la hispanlingvaj tildoj, nek pri la litero ñ.
Via,
Daniel
crescence:danielcg:I
... kaj ĝis revido al la klavarajn problemojn !
Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 25 Januari 2011 6:11:00 alasiri
- Se vi uzas Windows, estas kompreneble ke vi havas multajn malfacilojn por povi entajpi tiujn literojn, ĉar Microsoft ne apogas kaj neniam apogos Esperanton.
- Se vi uzas Linu'x (Linukson), vi povas entajpi tiujn literojn sen preskaŭ fari ion, ĉar oni tute konas la "amrilaton" inter la libera programaro kaj Esperanto
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 25 Januari 2011 11:44:49 alasiri
crescence:danielcg:... kaj ĝis revido al la klavarajn problemojn !Mi havas Win XP kaj uzas "EK" por la ĉapelitoj.
EK vi povas libere elŝuti.
Por interŝanĝi skribon kun ĉapelitoj kaj skribon sen ĉapelitoj mi uzas la klavoj "Strg+Streko(Barre)". Tio estas tre simpla.
Do mi uzas:
q por ŝ
w por ĵ
y por ĝ
x por ĉ
hh por ĥ
au por aŭ
Ĝis
crescence (Wasifu wa mtumiaji) 26 Januari 2011 9:08:07 asubuhi
danielcg:En via proponno restas ankoraŭ la punkto super la i.Ĝi estas obsedo !
danielcg:"c" -- unu litero kaj du sonoj : [ ts ]
Kaj fine, laŭ la principo "unu litero, unu sono, kaj male", ts ne egalas al c.
"ĉ" -- unu litero kaj du sonoj : [ tʃ ]
"ĝ" -- unu litero kaj du sonoj : [ dĵ ]
danielcg (Wasifu wa mtumiaji) 26 Januari 2011 9:48:27 asubuhi
crescence:Tiu estas precize la diskutpunkto. Ĉu tiuj literoj havas du sonoj, aŭ temas pri unu nura sono?danielcg:En via proponno restas ankoraŭ la punkto super la i.Ĝi estas obsedo !
Kies obsedo? Ne mia, ĉar mi ne volas forigi la supersignojn.
Ĉiakaze, temas pri postulo pri konsekvenco. Kial forigi la ĉapelojn kaj ne la punktojn? Mi trovas neniun logikan kialon.
danielcg:"c" -- unu litero kaj du sonoj : [ ts ]
Kaj fine, laŭ la principo "unu litero, unu sono, kaj male", ts ne egalas al c.
"ĉ" -- unu litero kaj du sonoj : [ tʃ ]
"ĝ" -- unu litero kaj du sonoj : [ dĵ ]
La hispana lingvo havas la literon "ñ" kun karakterizan sonon. Nehispanlingvanoj kutime prononcas ĝin kiel nj, tamen ĝi ne estas ekzakte tiusona. Ĝi havas ununuran sonon, similan al tiu kombino, sed ne identa.
Mi opinias ke la samo okazas kun tiuj sonoj de Esperanto, kaj ke ekzistas eta diferenco inter ĝ kaj dj, ekzemple.
Via,
Daniel
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 26 Januari 2011 10:15:55 asubuhi
danielcg (Wasifu wa mtumiaji) 26 Januari 2011 10:25:51 asubuhi
Tial min ne konvinkas la argumento pri unu litero kun du sonoj.
Via,
Daniel
sudanglo:Daniel, estas granda diferenco inter 'sed jaro pasos ĝis ..' kaj 'seĝaroj pasos ĝis..'
jchthys (Wasifu wa mtumiaji) 27 Januari 2011 2:13:56 alasiri
Sed je la skribsistemon, estus utila eble kirila alfabeto...
Сед је ла скрибсистемон, естус утила ебле кирила алфабето...