前往目錄

Ĉu vi deziras ion ajn ŝanĝi en esperanto?

貼文者: Eddycgn, 2011年1月15日

訊息: 85

語言: Esperanto

Eddycgn (顯示個人資料) 2011年1月15日下午7:03:17

Ĉu vi deziras ke io ajn estu ŝanĝita je la gramatiko, la skribmaniero aŭ la aliaj reguloj de esperanto?

Mi legis multajn proponojn kaj volas scii kiom estas la procento de kiuj deziras ŝanĝojn.

Hispanio (顯示個人資料) 2011年1月15日下午7:25:06

TUTE NE shoko.gif

vidas vandenis (顯示個人資料) 2011年1月15日下午9:35:32

Eddycgn:Ĉu vi deziras ke io ajn estu ŝanĝita je la gramatiko, la skribmaniero aŭ la aliaj reguloj de esperanto?

Mi legis multaj proponojn kaj volas scii kiom estas la procento de kiuj deziras ŝanĝojn.
Unue,kion NE ŜANĜI-NE elimini la AKUZATIVON.

rafano (顯示個人資料) 2011年1月15日下午9:55:30

Jes! Mi volas ke la nombro da parolantoj kresku!

geo1963 (顯示個人資料) 2011年1月15日下午9:59:14

Eddycgn:Ĉu vi deziras ke io ajn estu ŝanĝita je la gramatiko, la skribmaniero aŭ la aliaj reguloj de esperanto?

Mi legis multaj proponojn kaj volas scii kiom estas la procento de kiuj deziras ŝanĝojn.
Kaj vi, ĉu vi deziras ŝanĝojn en la germana lingvo? Se ne, kial ne?
Esperanto estas bona lingvo kaj ĝis nun ne tute esplorita de esperantistaro. Ĝi certe ne bezonas ŝanĝojn - ĝi bezonas novajn ideojn por esprimi la realecon, same kiel ĉiu ajn viva lingvo.

Sxak (顯示個人資料) 2011年1月16日上午2:02:28

geo1963:
Kaj vi, ĉu vi deziras ŝanĝojn en la germana lingvo? Se ne, kial ne? .
Mi supozas ke li, estante italo loĝanta en Germanio, ĝuste deziras tiajn ŝanĝojn ridulo.gif)

RiotNrrd (顯示個人資料) 2011年1月16日上午2:06:28

Ne. La aktualaj reguloj taŭgas bone.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2011年1月16日上午7:32:48

Jen estas jam ŝanĝita Esperanto, sen ĉapeloj, sen deviga uzado de akuzatuvo kaj kun aliaj multegaj plibonigaĵoj:

Modernigita Esperanto.

Do, sukcesojn!

zan (顯示個人資料) 2011年1月16日上午8:15:25

Esperanton oni jam uzadas en la mondo. Multaj Esperantaj libroj jam estis eldonitaj kaj novaj lernantoj legas ilin. Do mi pensas, ke neniu povos ŝanĝi disvastiĝintan Esperanton, eĉ se ĝi havas malkontentigajn detalojn por iu.

darkweasel (顯示個人資料) 2011年1月16日上午10:32:59

Terurĉjo:Jen estas jam ŝanĝita Esperanto, sen ĉapeloj, sen deviga uzado de akuzatuvo kaj kun aliaj multegaj plimalbonigaĵoj:
Mi korektis vian frazon por vi! sal.gif

Respondante al la demando, mi nur dezirus, ke homoj ĉesu uzi aĉajn landnomojn kiel Germanio anstataŭ Germanujo kaj Esperantigojn de produkt-, var- kaj personnomoj. Tio tamen ne ŝanĝus ion en Esperanto mem ...

回到上端