目次へ

La tujmesaĝilo de lernu!

Jev,2007年5月13日の

メッセージ: 22

言語: Esperanto

Jev (プロフィールを表示) 2007年5月13日 17:24:31

Ĉe lernu! ni funkciigis la unuan test-version de la tujmesaĝilo. Bonvolu testi ĝin kaj skribi en tiu ĉi fadeno pri viaj impresoj. Ĝi ankoraŭ ne estas tute perfekta, sed iom post iom ni plibonigos ĝin. Dankon!

Charlie (プロフィールを表示) 2007年5月13日 22:30:14

Multan dankon Jev. Por mi la tujmesaĝilo funkciis tre bone. Espereble multaj Lernuuloj uzos ĝin.

Karedio (プロフィールを表示) 2007年5月14日 1:35:27

Mi provis, kaj post unu horo mi provis denove. Mi notis ke post unu horo la samaj nomoj aperis en la "ĉeestas nun" listo, sed ili ne aperis en la "ensalutintaj" listo. Iu ne funkcias bone.
Karena

Mielo (プロフィールを表示) 2007年5月14日 7:52:16

Estos bone, eble, se ni vidus tempojn de mesaĝoj.

Jev (プロフィールを表示) 2007年5月14日 10:29:24

Mielo:Estos bone, eble, se ni vidus tempojn de mesaĝoj.
La tujmesaĝilon eblas malfermi en aparta fenestro. Tie estas pli da spaco kaj aperas datoj. ridulo.gif

Jev (プロフィールを表示) 2007年5月14日 10:32:40

Karedio:Mi provis, kaj post unu horo mi provis denove. Mi notis ke post unu horo la samaj nomoj aperis en la "ĉeestas nun" listo, sed ili ne aperis en la "ensalutintaj" listo.
Inter "ensalutintaj" aperas nur tiuj personoj, kiuj uzas la paĝaron. Se vi uzos nur la tujmesaĝilon kaj nenion faros en la paĝoj, via nomo restos en la tujmesaĝilo, sed inter "ensalutintoj" via nomo mankos.

Jev (プロフィールを表示) 2007年5月14日 10:35:21

Charlie:Multan dankon Jev. Por mi la tujmesaĝilo funkciis tre bone. Espereble multaj Lernuuloj uzos ĝin.
Fakte danki necesas alian personon - Bertilon, ĉar ĉefan laboron pri la tujmesaĝilo faris li. Mi nur helpis. Sed mi ne kontraŭas, ke ĉiuj laŭdoj sendiĝu al mi kaj plendoj al li. rido.gif

Mielo (プロフィールを表示) 2007年5月14日 11:47:30

Jev:
Mielo:Estos bone, eble, se ni vidus tempojn de mesaĝoj.
La tujmesaĝilon eblas malfermi en aparta fenestro. Tie estas pli da spaco kaj aperas datoj. ridulo.gif
Dankon ! rido.gif
Kaj ĝis kiam ni povas vidi la mesaĝojn ? Ĝis kiam la Lernu konservas ilin ?

Jev (プロフィールを表示) 2007年5月14日 11:48:39

Mielo:Kaj ĝis kiam ni povas vidi la mesaĝojn ? Ĝis kiam la Lernu konservis ilin ?
Cent lastaj mesaĝoj sendepende de datoj.

Andybolg (プロフィールを表示) 2007年5月16日 15:03:11

Ĝi funkcias bone ankaŭ por mi!

Sed kiam la virtualaj lecionoj funkcios? Neniam?

先頭にもどる