Al la enhavo

simila al/je/kiel/...?

de Lom, 2011-januaro-19

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Lom (Montri la profilon) 2011-januaro-19 17:37:34

Saluton,

Kiel oni uzas la vorto "simila" por kompari?:
Li faris ion simila al kion mi faris?

Ĉu "al" estas la korekta vorto tie?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-19 17:49:58

Laŭ la ekzemploj de ReVo bonas al kaj je, kaj ankaŭ kiel ne ŝajnas al mi erara.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-januaro-19 18:09:33

darkweasel:Laŭ la ekzemploj de ReVo bonas al kaj je, kaj ankaŭ kiel ne ŝajnas al mi erara.
Kaj per akuzativo!? Ekzemple:kolubro similas viperon?

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-19 18:15:50

vidas vandenis:
darkweasel:Laŭ la ekzemploj de ReVo bonas al kaj je, kaj ankaŭ kiel ne ŝajnas al mi erara.
Kaj per akuzativo!? Ekzemple:kolubro similas viperon?
Ankaŭ tio ŝajnas al mi ebla!

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-19 18:25:31

darkweasel:
vidas vandenis:
darkweasel:Laŭ la ekzemploj de ReVo bonas al kaj je, kaj ankaŭ kiel ne ŝajnas al mi erara.
Kaj per akuzativo!? Ekzemple:kolubro similas viperon?
Ankaŭ tio ŝajnas al mi ebla!
Hmmm!
Ĉu vi certas?
Se jes, do ankaŭ tiu frazo eblus kun akuzativon:

"Ŝi aspektas noktuo-n"

Mi opinias ke tio ne estas tre korekta...

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-19 19:19:10

Eddycgn:
darkweasel:
vidas vandenis:
darkweasel:Laŭ la ekzemploj de ReVo bonas al kaj je, kaj ankaŭ kiel ne ŝajnas al mi erara.
Kaj per akuzativo!? Ekzemple:kolubro similas viperon?
Ankaŭ tio ŝajnas al mi ebla!
Hmmm!
Ĉu vi certas?
Se jes, do ankaŭ tiu frazo eblus kun akuzativon:

"Ŝi aspektas noktuo-n"

Mi opinias ke tio ne estas tre korekta...
Non sequitur. Via uzo de aspekti kun akuzativo vere estas tre stranga, sed uzi N-finaĵon kun simili estas plene permesata de la jena frazo en la Fundamenta Ekzercaro §29:
El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu
ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi
estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la
akuzativon. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj
“obei la patron” (anstataŭ “obei je la
patro”). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la
senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri
“pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la
malamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la
malamiko lian kulpon”.

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-19 21:25:05

darkweasel:"Non sequitur. Via uzo de aspekti kun akuzativo vere estas tre stranga..."
La du ekzemploj:
Kolubro similas viperon
(Die Zornnatter sieht ähnlich aus wie die Viper)
Ŝi aspektas noktuon
(Sie sieht aus wie eine Eule)

Kio estas strukture la diferenco inter la du frazoj?

Vi konas la latinan, ĉu ne?
Por mi ambaŭ vipero kaj noktuo estas "apozicioj" (aldonoj) kaj teorie la akuzativo ne permesatas.
Tial:
Kolubro similas vipero
Ŝi aspektas noktuo

Mi trovis tian frazon en la vortaro:
"Li aspektas bonulo"

Tamen mi eble eraras, mi ne volas obstini
Amike

T0dd (Montri la profilon) 2011-januaro-20 00:24:53

Ni komprenu ke tiam, kiam substantivo sekvas la verbon "aspekti", etas tie la eliziita verbo "esti". Do la -N finaĵo ne konformas.

"Ŝi aspektas (esti) noktuo".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2011-januaro-20 06:45:28

ĉar uzado de akuzativo estas malfacila tasko por multaj komencantoj kaj aliaj esperantistoj, mi rekomendus peni eviti ĝian uzadon en ĉiuj dubindaj okazoj. kaj eĉ ĝenerale ne uzi ĝin, ĉar komence oni vin komprenos, kaj poste vi mem spertiĝos pri mia ŝatata kazo.

ĉi-rilate:

io similas AL io. (nur tiele)
"io aspektas KIEL io" aŭ "io aspektas *-a".

Sxak (Montri la profilon) 2011-januaro-20 08:36:41

Pri simili +akuzativo vidu ĉe http://tekstaro.com/
elektu Zamenhofaj, tajpu "similas" kaj poste "similis" kaj inter la rezultoj estas:
, aŭ se eĉ sen petoskribo, sed similas tian homon, kiu
neniu el ili similas Dobĉinskij-n,
Li similas leonon, kiu avidas akiron, Kaj leonidon,
Via staturo similas la palmotrunkon
Ĉiu soldato similis la alian
, kiuj per sia esprimo similis la esprimon de la rigardoj:
en tiu momento similis grandan brilianton, brilantan sur fingro
, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto.
, kies pomoj tute similis grandajn brilantajn sapajn vezikojn.

La plej granda diferenco inter simili kaj aspekti estas, ke "aspekt" estas verba radiko, sed "simil" - adjektiva. El tio sekvas ĉio alia. Ekzistas tre malmultaj adjektivaj radikoj, kiuj faras transitivajn verbojn (aŭ verbojn, kiuj povas havi rektan komplementon), tamen ili ekzistas (simili, kiu eĉ estas markita kiel transitiva en PIV, egali : kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas, atenti)
La verbo aspekti havas sian propran skemon de uzo, kiu postulas ne uzi akuzativon. Laŭ mia opinio tiu verbo en Esperanto povus esti transitiva, sed okazis, ke ĝi ne estas transitiva. Kiel preskaŭ ĉio alia en Eo tiu fakto estas arbitra kaj ne nepre devas koincidi kun mia aŭ via denaska lingvo.

Reen al la supro