Al la enhavo

simila al/je/kiel/...?

de Lom, 2011-januaro-19

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-20 14:28:20

Ŝak:... ne nepre devas koincidi kun mia aŭ via denaska lingvo.
Tre klare, dankon!

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-20 14:52:02

Eddycgn:
Kolubro similas viperon
(Die Zornnatter sieht ähnlich aus wie die Viper)
Eble helpos vin traduki ĝin ĝuste: "Die Zornnatter ähnelt der Viper". Jen ni havas dativon (ĉar la verbo postulas dativon en la germana), sed tio ne aŭtomate devas signifi, ke ne eblas uzi ĝin kun N-finaĵo en Esperanto.

Eddycgn:Ŝi aspektas noktuon
(Sie sieht aus wie eine Eule)
La verbo aspekti simple ne logike permesas N-finaĵon. Tial via frazo estas nekomprenebla.

Eddycgn:
Vi konas la latinan, ĉu ne?
Por mi ambaŭ vipero kaj noktuo estas "apozicioj" (aldonoj) kaj teorie la akuzativo ne permesatas.
Tial:
Kolubro similas vipero
Ŝi aspektas noktuo

Mi trovis tian frazon en la vortaro:
"Li aspektas bonulo"
En kiu vortaro vi trovis tiun frazon? Ĝi ne ŝajnas al mi ĝusta. Mi nepre dirus: li aspektas kiel bonulo.

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-20 19:51:24

darkweasel:
Eddycgn:
Mi trovis tian frazon en la vortaro:
"Li aspektas bonulo"
En kiu vortaro vi trovis tiun frazon? Ĝi ne ŝajnas al mi ĝusta. Mi nepre dirus: li aspektas kiel bonulo.
Tiu frazo troviĝas en la hVortaro.exe (elŝutita), itala-esperanto:
"sembra un buon uomo; li aspektas bonulo"
Ĝi estas normale tre bona kaj riĉa vortaro, tamen tiukaze ŝajne eraras.
Ĝis

Sxak (Montri la profilon) 2011-januaro-21 03:44:18

darkweasel:
Eddycgn:
frazon en la vortaro:
"Li aspektas bonulo"
En kiu vortaro vi trovis tiun frazon? Ĝi ne ŝajnas al mi ĝusta. Mi nepre dirus: li aspektas kiel bonulo.
Tamen laŭ mi ankaŭ ĝi estas ĝusta. "bonulo" ĉi tie estas ordinara predikativo. Mi iom se3rĉis en la tekstaro kaj trovis zamenhofan:

La malgranda reĝo forte ektimis pro la hirundo, ĉar en komparo kun li, kiu estis tiel malgranda kaj delikata, ĝi aspektis vere giganta birdo.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-21 06:03:58

Ŝak:
darkweasel:
Eddycgn:
frazon en la vortaro:
"Li aspektas bonulo"
En kiu vortaro vi trovis tiun frazon? Ĝi ne ŝajnas al mi ĝusta. Mi nepre dirus: li aspektas kiel bonulo.
Tamen laŭ mi ankaŭ ĝi estas ĝusta. "bonulo" ĉi tie estas ordinara predikativo. Mi iom se3rĉis en la tekstaro kaj trovis zamenhofan:

La malgranda reĝo forte ektimis pro la hirundo, ĉar en komparo kun li, kiu estis tiel malgranda kaj delikata, ĝi aspektis vere giganta birdo.
Hm, interese. Do oni povus eble pravigi tian uzon (kvankam tio ĉi estas la unua fojo, ke mi vidas ĝin).

Eddycgn (Montri la profilon) 2011-januaro-21 14:16:56

darkweasel:...
Hm, interese. Do oni povus eble pravigi tian uzon (kvankam tio ĉi estas la unua fojo, ke mi vidas ĝin).
Ĉu vi akordigas je la uzo de "aspekti" kun adjektivo sed sen akusativo?

Ekz.:
Ŝi aspektas noktua
Ŝi aspektas bela
Li aspektas bonula
Ili aspektas malbonulaj

T0dd (Montri la profilon) 2011-januaro-21 16:22:21

Eddycgn:
Ĉu vi akordigas je la uzo de "aspekti" kun adjektivo sed sen akusativo?

Ekz.:
Ŝi aspektas noktua
Ŝi aspektas bela
Li aspektas bonula
Ili aspektas malbonulaj
Mi opinias, ke "aspekti" estas simila al la verbo "ŝajni", kvankam "ŝajni" estas pli ĝenerala. T.e, aspekti estas maniero de ŝajni. Ambaŭkaze, la verbo "esti" eliziiĝas inter la verbo kaj la adjektivo, kaj forpuŝas la finaĵon -N. Mi kredas, ke oni uzas ambaŭ verbojn je adjektivoj pli ol je substantivoj.

Vi aspektas (esti) maltrankvila.
Vi ŝajnas (esti) maltrankvila.

darkweasel (Montri la profilon) 2011-januaro-21 17:36:03

Eddycgn:
darkweasel:...
Hm, interese. Do oni povus eble pravigi tian uzon (kvankam tio ĉi estas la unua fojo, ke mi vidas ĝin).
Ĉu vi akordigas je la uzo de "aspekti" kun adjektivo sed sen akusativo?

Ekz.:
Ŝi aspektas noktua
Ŝi aspektas bela
Li aspektas bonula
Ili aspektas malbonulaj
Tio estas evidente ĝusta.
Vidu: PMEG: Perverba priskribo - Aliaj priskribaj verboj

Lom (Montri la profilon) 2011-januaro-28 14:20:03

Malfruegan dankon por la multegaj respondoj.
Nun mi havas multon por legi. ridulo.gif

Reen al la supro